Dio Benu numero 31-3/1998

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 DU NEFORGESEBLAJ OKAZINTAĴOJ

Karaj gefratoj !

Ankaŭ ĉi-somere okazis gravaj aranĝoj de la katolikaj esperantistoj. La unua estis la 17-a IKUE-Tendaro en Sebranice (Ĉeĥio), la dua estis la pilgrimo de la esperantistoj al Katedralo de la Sankta Spirito en Hradec Králové (ankaŭ Ĉeĥio). Ambaŭ aranĝoj profunde enskribiĝis en memorojn kaj korojn de tiuj, kiuj ilin partoprenis. Ili ja estis kvazaŭ rebrilo de la perdita paradizo, vera oazo de la amikeco kaj frateca amo. Certe neniu partopreninto bedaŭras pro la ĉeesto de tiuj du belaj aranĝoj.

Ankoraŭ unu grava aranĝo atendas la katolikajn esperantistojn: La Renkontiĝo en Žilina (Slovakio). Certe tiu aranĝo, promesanta travivon de belegaj kaj spirite riĉaj momentoj, formos kun la tendaro kaj la pilgrimo triopan ĝuon de beno kaj amo de la Sankta Triunuo. La Sankta Spirito, al kies honoro okazis la pilgrimo en la jaro al Li konsekrita, enverŝu siajn donacojn en korojn de ĉiuj esperantistoj, en la korojn de ĉiuj homoj. Dio benu!

Miloslav Šváček

al la indekso


 PILGRIMO DE ESPERANTISTOJ AL HRADEC KRÁLOVÉ

Kadre de la jaro konsekrita al la Sankta Spirito, okazis la 30-an de julio 1998 pilgrimo de esperantistoj al Hradec Králové. Tie, en verŝajne ununura katedralo konsekrita al la Sankta Spirito en la mondo, okazis esperantlingva Sankta Meso honore al la Sankta Spirito. Ĉefcelebranto estis Episkopo Karlo Otčenášek - protektanto de la ĉehaj katolikaj esperantistoj. Kuncelebris sac. Pavel Dokládal - prezidanto de la Fatima Apostoleco en Ĉehio kaj tri esperantistoj - sacerdotoj: Lajos Kóbor el Hungario vicprezidanto de IKUE, la dominikana pastro Pavel Savio Ričica - spirita konsilanto de la Ĉeha IKUE-Sekcio kaj Bohuslav Půlkrábek - membro de la Ĉeha IKUE-Sekcio. Dum la Sankta Meso oni preĝis kaj kantis uzante speciale tiucele eldonitan meslibreton. La kantojn akompanis kvar gitaroj kaj unu fluto. Krom esperantistoj el diversaj proksimaj kaj eĉ malproksimaj lokoj de Ĉehio, al Hradec Králové alveturis el Sebranice ankaŭ plena buso de partoprenantoj de la 17-a IKUE-Tendaro. La katedralo dum la S. Meso estis sufiĉe plena. Inter ĉeestantoj estis proksimume 70 esperantistoj. Domaĝe, ke ĉi tiun unikan okazaĵon en la jaro de la Sankta Spirito, kiu ne ripetiĝos, ne partoprenis ankoraŭ pli multaj esperantistoj. Sankta Patro, lige kun pilgrimo al tiu ĉi katedralo, donis al pilgrimantoj eblecon akiri plenpovajn indulgencojn. Tiucele fine de la S. Meso oni kune kun la Episkopo Karlo preĝis.

al la indekso


 PREDIKO DE LA EPISKOPO KARLO

Karaj gefratoj, karaj gesamideanoj,

vere mi ege ĝojas, ke mi povas bonvenigi vin en la Katedralo de Sankta Spirito, en unu el vere malmultaj episkopaj katedraloj en la mondo de tiu ĉi konsekro (ekzistas eble nur du aŭ tri). Des pli ĝojiga estas via vizito, ĉar ĝi okazas en la preparjaro por la jubileo de la jaro du mil, en la jaro dediĉita precipe al la Sankta Spirito.

Eblas diri, ke la nuntempa mondo, certagrade, kaj eble eĉ esence, neglektas adoradon de la Tria Di-Persono. Jen, ĉiuj, ankaŭ la nekredantoj, certagrade solenas la Kristnaskon, kiam ni dankas al Dio Patro, ke Li sendis al ni sian Filon. Ĉiuj - iel festas la Paskon, kiam ni dankas, ke la Dia Filo oferis sin por la pekoj de la mondo. Sed multaj eĉ ne registras, kiam estas solenata la Pentekosto, la alveno de la Sankta Spirito. Kaj tamen, la donacoj de la Spirito estas bezonataj precipe en la nuna epoko, kiu ŝatas fieri pri la progreso de la sciencoj kaj tekniko, kaj pri la progreso en sfero de la homa spirito.

Malnova ĉeĥa proverbo diras, ke malgranda scipovo donas al la homo fieron, granda donas modestecon, aŭ pli precize humilecon. Modesteco estas tre rara en la mondo. Ni vidas pli da fiero pri la atingitaj sukcesoj. "Eŭropo bezonas - dum venontaj dek jaroj - trovi sian animon, alikaze ni estos perdintaj la proceson de unuecigo de Eŭropo", diris antaŭ iu tempo unu el la superaj funkciuloj de la Eŭropa Unio. Kaj tiu ĉi animo estas ĝuste - la akceptado de efikoj de la Dia Spirito.

Homoj volas havi ĉiam pli multon, ili firmigas en si la konvinkon, ke ili povas kaj rajtas fari ĉion. Sen konscii tion, ili pensas sammaniere, kiel pensadis la homoj konstruante la Babelturon. Ili strebis konstrui ĝin ĝis la ĉielo, ili volis fariĝi egalaj al Dio. Ni scias, kio el tio rezultis. Ekestis konfuzado de mensoj, realiĝanta en konfuzado de lingvoj.

Por ni, esperantistoj, precipe intima estas la akompana fenomeno de la en la Agoj de la Apostoloj priskribita evento de descendo de la Sankta Spirito, nome la miraklo, ke la apostoloj parolis tiel, ke la homoj de diversaj popoloj komprenis ilin. Esperanto, en kiu ankaŭ eblas paroli kun homoj de diversaj popoloj, pro tio estas konsiderata kiel mirakla donaco de la Sankta Spirito, donaco de Pentekosto.

Kaj nun mi volus mencii ion tre mian, personan, kaj samtempe mi supozas, tre valoran por la tuta Eklezio de Kristo kaj por la tuta homaro. Kiam mi rerigardas mian, jam longan vivon, riĉe pridonacitan fare de la Triunua Dio - oh, ke mi estu taŭge utiliginta ĉiujn tiujn talentojn, al mi prezentitajn kaj komisiitajn (mi ne pensas iun eksterordinaran talenton de intelekto aŭ de volo aŭ sento) - ĉio kulminas kadre de la jaro de la Sankta Spirito kaj en "intima proksimeco de la Katedralo de la Parakleto. Kiel Li, la Tria Di-Persono, estas iusence Ligilo, "amikiganto" de la Patro kaj la Filo kaj de ni ĉiuj, kunelaĉetitaj, tiamaniere ankaŭ ni devas kunagi kiel liaj laborantoj kaj laborantinoj cele al universala, supernatura interamikigo de ĉiuj kun ĉiuj - kaj de ĉiuj kun Dio.

Tio estas, mi supozas - kun respekta modesteco, la praorigino de ĉio, la celo kaj senco de ĉio kaj ankaŭ la ĉefa metodo de ĉiu kresko, agado, evangelizado kaj animzorgado. Por la idearo, kiu akompanis min dum mia tuta vivo, mi dankas ankaŭ al Esperanto kaj ĝia samideaneco. Kiel knabo mi konatiĝis kun ĝiaj unuaj principoj kaj fundamentoj, danke al fraŭlino Dandová, kiu venadis en nian Ĉefepiskopan Gimnazion en Prago-Bubeneč kaj instruadis al ni, grupeto de studentoj, la unuajn paŝojn en la lingvo de doktoro Zamenhof. Plue kompreneble krom ĉiam pli konscia kristana vivo kaj doktrino - mi dankas al la ideoj de skoltismo, movado de Schonstatt, Fokolare kaj pluaj pozitivaj influoj kaj kontaktoj kun eminentaj personecoj, kia estis la sacerdoto, nun jam titolita kiel Servanto de Dio, Antonín Šuránek, kaj aliaj. Mi kredas ĉiam, ke en kunlaboro de kelkaj, do ne nur de mi - nur tion mi konsideras kiel ĝustan vojon - mi sukcesos prezenti al faka kaj kompetenta prijuĝo kaj ĉefe al konsekvenca kaj larĝa realigo - ĉi tiun - mi volus diri - kernon de la Evangelio kaj teologio kaj de la vivo.

Permesu al mi komparon, kiun mi transprenis kiel knabo de mia panjo, kiam ŝi lavis la tolaĵon. Se la eta pulvero de la bluigilo, tiam ni nomis ĝin ĉeĥlingve "šmolka", se ĝi konsciiĝus, ke ĝi havas la saman koloron kiel la senfina lazura ĉielo, ĝi certe, en ekstazo kaj ĝojplena de tio, ĝi komencus ĉion bluigi, blukolorigi.

Mi ne scias, ĉu vi komprenis min, sed por kompreni mian vivon, tio estas unuarange grava. Ankaŭ por ekregi la mision de la Eklezio en la nuna tempo - de tiu Eklezio, kiu kunordigu, klarigadu, pliprofundigu tiun ĉi ideon …

Via pilgrimado al la Katedralo de la Sankta Spirito estu ankaŭ petpilgrimado, por ke la Sankta Spirito, ankaŭ helpe de tiu ĉi lingvo - Esperanto - helpu en la nova jarcento kaj jarmilo formi la spiriton de harmonio, amikeco kaj kunlaboro.

Ni ĉiuj kune petu la Sanktan Spiriton, per pripeto de la Virgulino Maria, pri donaco de saĝeco, modesteco kaj humileco, pri la graco kompreni la donacon de la homa parolo kiel rimedon kaj ilon por konstanta reciproka proksimigado de la homoj kaj la popoloj.

Post la Sankta Meso antaŭ statuo de Virgulino Maria estis renovigita sinkonsekro de la esperantistoj al Senmakula Koro de V. Maria.

Sekvis vizito de Nova Adalbert-domo, kie okazis spirita programo sub gvido de sac. Pavel Dokládal - prezidanto de la Fatima Apostoleco en Ĉeha Respubliko.

Je invito de la Episkopo Karlo okazis vizito de la episkopa palaco, precipe de la episkopa kapelo, kie en la jaro 1950 sekrete episkopiĝis ĝuste Episkopo Karlo. Starante sub bildo de sia konsekranto Episkopo Mořic Pícha, la Episkopo Karlo kun emocio rakontis pri evento de sia episkopa konsekro kaj pri sekvaj tre malfacilaj 40 jaroj, dum kiuj li jarojn travivis en malliberejo kaj izolita de sia diocezo.

Fine la Episkopo Karlo esprimis deziron fari komunan fotografaĵon en la episkopa kapelo. Post komuna preĝo kaj episkopa beno okazis adiaŭo. Laŭ esprimo de partopreninta fratino, la pilgrimo estis travivaĵo por la tuta vivo.

Dankon al Dio - la Sankta Spirito por tiu ĉi belega kaj gracoplena pilgrimo. Dankon al Episkopo Karlo por lia patreca akcepto de la esperantistoj - pilgrimantoj. Dankon al pastro Pavel Dokládal kaj ankaŭ al fratulinoj, kiuj preparis por ni korpan refreŝigon. Dankon al ĉiuj partoprenintoj de la belega pilgrimo.

al la indekso


 Letero de Episkopo Karlo

Kara amiko Miloslav, ankoraŭ.foje mi volas al vi kaj al ĉiuj geamikoj - esperantistoj danki por bela renkontiĝo jak por komunaj travivaĵoj en la katedralo kaj en Nova Adalbert-domo, kaj ankaŭ ĉe ni en episkopejo. Sinjoro repagu ankaŭ vian donacon! Mi petas, ke vi rememoru ankaŭ perpreĝe, kaj dankeme mi benas ĉiujn. Dio benu!

Via episkopo Karlo.

al la indekso


 NI ĜOJU EN LA SANKTA SPIRITO

Kaj ĉiuj estis plenigitaj de Sankta Spirito kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel al ili la Spirito donis paroli (Agoj 2,4).

Ni prepariĝas al la granda jubileo de la jaro 2000, kiu estos rememoro je la plej granda okazintaĵo de la homa historio, je la alveno de Dia Filo, nia Elaĉetanto kaj Savanto.

La misio de Kristo daŭras pere de la influo de la Spirito en Eklezio, en la Korpo de Jesuo Kristo, pere de misio de apostoloj kaj iliaj sekvantoj. Ni urĝe bezonas elŝiri niajn ŝtonajn korojn kaj anstataŭigi ilin per koroj vivantaj, koroj el karno. Ni bezonas freŝan porcion de entuziasmo, de inspiro, kuraĝo, anima forto. Ni bezonas persiste plenumadi niajn taskojn, ne subiĝadi al malespero aŭ al cinismo. Ni bezonas novan kredon al estonteco kaj al homoj, por kiuj ni laboras kaj pensas. Alivorte - ni bezonas novan enverŝon de la Sankta Spirito. Parolante pli konkrete, ni bezonas homojn plenajn de la Sankta Spirito. La Dia Spirito efikas per homoj kaj per homoj ni ricevas la savon. "Estis la homo, kiun sendis al ni Dio, li nomiĝis Johano", ni legas en Evangelio anoncanta al ni la alvenon de Kristo. Do, la homo kaj ne ia programo, aŭ projekto, aŭ solena proklamo.

La infano naskiĝis al ni, Filo estis donita al ni.

Dio elaĉetis nin ne pere de ia plano de savo, sed pere de la homo, pere de sia Filo Jesuo Kristo plenigita de la Sankta Spirito.

La Sankta Spirito descendas ne sur la konstruaĵojn, sed sur la homojn. Li sanktigas la homojn, kaj ne iliajn projektojn. Li loĝas en animoj kaj en korpoj de la homoj, ne en la modernaj maŝinoj. Do la asertado, ke la plej urĝa bezono de la Eklezio estas nova alveno de la Sankta Spirito, signifas, ke la Eklezio bezonas tutan armeon de homoj plenigitaj per la Sankta Spirito.

La Sankta Spirito ne estas io, por kio ni povas danki al niaj propraj klopodoj. Ni ne povas Lin "meriti". Li estas pura donaco de la Patro. La Sankta Spirito estas donita nur al tiuj, kiuj oferas sian tutan koron al Dio. Kaj tio ŝajnas kutime esti tempoperdo por nia pensmaniero trafita per manio de produktado kaj de profitemo.

Jesuo diris: "Vi ricevos forton, vi ricevos ĝin per oportuna metodo." Jesuo ne atendas de ni, ke ni estu kreintoj de la forto, ĉar ni ne estas kapablaj "produkti" tian forton, eĉ se ni dediĉos grandegan penadon por tio. Tian forton eblas nur ricevi. Sankta Johano de la Kruco asertas, ke "la homo ricevadas de Dio tiom, kiom li de Dio atendas". Kaj se ni atendas malmulte, kutime ni malmulte ankaŭ ricevadas. Se ni atendos multe, ni multe ricevos. Dio neniam trompas nin, kiam ni atendas de Li multe.

(Laŭ libro de Anthony de Mello SJ, "Kontakto kun Dio')
Maria Tomašovičová (Transprenita el IKUE Kuriero en Slovakio.)

al la indekso


 KANTO POR LA VOJO AL LA JARO 2000

 Preĝo de la Papo Johano Paŭlo la II-a. Aprobis kaj rekomendis Ĉeĥa Episkopara Konferenco 20.1.1998. Ĉeĥ teksto: Episkopo Josef Hrdlička. Melodio: Josef Olejník. Trad. Josef Cink.

al la indekso


 OKAZIS 17-a IKUE-TENDARO

Denove okazis en la ĉeĥa vilaĝo Sebranice Katolika Esperanto-Tendaro. Laŭvice ĝi estis la 17-a kaj en Sebranice la 8-a. Ĉi jare ĝi okazis de la 18-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto. Kaj ni povas diri, ke ĝi estis same belega aranĝo kiel la pasintaj tendaroj tiuloke aranĝitaj. Kun certa bedaŭro ni devas konstati, ke la kapacito de la tendaro estis nur parte eluzita. La tendaron partoprenis kvardeko da gejunuloj, el ili la plej juna estis apenaŭ unujaraĝa Kristinjo kaj la plej aĝa pli ol sepdekjara. Jes, oni povas prave paroli pri gejunuloj, ĉar spite de diferenca aĝo reprezentanta ĉiujn aĝkategoriojn, anime ĉiuj estis ja junaj. Ĉe kredantaj homoj maljuniĝas nur korpoj, ĉar la animoj ja posedas eternan ekziston. Kaj tie, kie regas spirito de amo, amikeco, komprenemo, tie regas ankaŭ harmonio, kiel en ĝusta familio. Kaj jes, en KET do ĉiam ekzistas bela familiara medio. Tion ja povas atesti ĉiuj ĝiaj partoprenintoj. La tendaron partoprenis ankaŭ kelkaj eksterlandaj gastoj. El Germanio venis frato D-ro Ulrich Matthias, kiu ĉiujare ne forgesas la tendaron viziti. El Hungario denove venis ĉiujara fidela tendarano - pastro Lajos Kóbor - vicprezidanto de IKUE. Kaj ne sola li venis. Kun li denove alveturis ĉiam ridetanta fratino Kitti kaj fratinoj Erzsébet kaj Violetta. EI Hungario denove venis ankaŭ frato Inĝ. Attila Szép - en KET novelektita prezidanto de IKUEJ (junularo). El Slovakio venis ses gejunuloj. Denove ĉeestis ankaŭ spirita konsilanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio - la dominikana pastro Savio - Pavel Dominik Řičica. Okazis kursoj de Esperanto sub gvido de gefratoj inĝ. Jan Kalný, mgr. Anjo Němcová, Pavol Petrík kaj Helena Nováková. En gardado de la tendaro multe helpis ĉeestanta hundino Ajda, kiu estis eĉ tro severa gardistino, neamikiĝanta facile eĉ kun kelkaj tendaranoj. La vetero nunjare estis bona, kio certe pozitive kontribuis al tutece bela tendara atmosfero. Al tendaro neeviteble apartenas ankaŭ proksime loĝantaj familioj de Jílek kaj Baťa (membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio). Dum komuna kantado ni celis gravan taskon: ellerni la kantojn kantotajn dum la pilgrima Sankta Meso en Katedralo de la Sankta Spirito en Hradec Králové. Kun helpo kaj beno de Dio kaj de la Virgulino Maria, kaj kun bona volo de la tendaranoj, oni travivis belegajn tendarajn tagojn, kiuj enskribiĝis per oraj literoj en historion de la IKUE-Tendaroj en Ĉeĥio. Kaj nun ni lasu paroli la tendaranojn mem.

Miloslav Šváček

al la indekso


 MIA UNUA PARTOPRENO EN LA TENDARO

La tendaron en Sebranice mi partoprenis unuan fojon kaj la restado tie tre plaĉis al mi. Surprizis min tie reganta bela, trankvila kaj tiukaze amikeca medio. Sed hieraŭ anoncis al ni kromalie la tendarestro frato Šváček informon ricevitan de la vilaĝestro (kiu tiukaze vizitis la tendaron), ke nokte povas la tendaron minaci, en tiu regiono atendata, inundo. Mi estis pli ol surprizita kaj eĉ timigita.

Post Sankta Meso ni preparis niajn valizojn por eventuala evakuo de la tendaro. Fajroestingistoj en vilaĝo Sebranice estis preparitaj helpi dum nepra evakuo de la tendaro. Post pako de niaj valizoj kompreneble komencis pluvo. Sed en la tendaro regis trankvila atmosfero. Pastro Lajos amuzigis la infanojn, el alia tendo sonis silente la gitarmelodioj. Nur frato Šváček trankvile trairadis la tendaron por observi, ĉu ĉio estas en ordo. Sed li firme kredis je ŝirmado de Dio kaj tiu lia kredo transiris ankaŭ sur nin kaj nin trankviligis. Kaj vere Dio nin ŝirmis, la nokto trapasis senprobleme.

Helena Maixnerová

Indas aldoni, ke fratino Helena Maixnerová ludis en la tendaro gravan rolon. Ŝi estis kuirestrino, sed ne estrino ordonanta, sed diligente laboranta. Jam ekde frua mateno, kiam la ceteraj tendaranoj ankoraŭ dormis, ŝi jam laboris en la kuirejo por ĝustatempe prepari la matenmanĝon. Pro ŝia laboremo, modesteco kaj bonkoreco ŝi konkeris korojn de ĉiuj tendaranoj. Tial la gratuloj okaze de ŝia vivjubileo venadis vere el la koroj de la tendaranoj.

al la indekso


 BELA DIMANĈA EKSKURSO

Ni venis en la tendaron bedaŭrinde unu semajnon malfrue, por partopreni ĝian duan semajnon. Kelkaj tendaranoj, partoprenintaj la unuan semajnon, devis dimanĉe forveturi. Sed ili restis ĝis dimanĉa vespero, ni do povis kun ili ankoraŭ travivi belan ekskurson.

Dimanĉe, post la Sankta Meso en la preĝejo de Sebranice, ni forveturis peraŭtobuse al vilaĝo Dolní Újezd. Tie estas bela preĝejo kun ĉirkaŭaĵo kaj paroĥa domo, en kiu loĝas pastro Čihák. Li kun sia paroĥanino (IKUE-anino) Hana Baťová prezentis al ni preĝejon kaj ĝian belan ĉirkaŭaĵon, kie ekzistas bela kaj moderna krucvojo. Tie ni preĝis la krucvojon de Kristo.

Poste ni foriris en restoracion por tagmanĝi. Post tagmanĝo la aŭtobuso veturigis nin al Budislav, en kies proksimeco troviĝas vidinda natur-rezervejo - sabloŝtona rokar-komplekso nomata Toulcovy maštale kaj Městské maštale. Sinjoro Baťa gvidis nin tra tiu ĉi bela kaj agrabla ekskurso. Ni vidis ne nur belajn rokformaĵojn, sed ni povis eĉ ĝui bongustajn mirtelojn kaj frambojn, kiuj tie abundas. Parto de la ekskursantoj erarirante perdiĝis, sed ĉio bone finiĝis.

Dum la revena vojo al la tendaro, ni vizitis novkonstruatan preĝejon en Budislav. Nu kaj post laciga, sed tre belega kelkkilometra promenado, ni haltis en restoracio por nin refreŝigi. Kelkaj tie povis eĉ rajdi surĉevale. La plej feliĉa pro tiu ebleco estis fratino Kitti. En la tendaron ĉiuj revenis kun bona humoro pro kontento pri la ekskurso. Por la belegaj travivaĵoj de tiu tago ni nome de ĉiuj dankas al geedzoj Baťa, kiuj tiun belan programon por ni preparis.

Jitka Hallová kaj Hana Chalupová

al la indekso


 TIMIGITAJ TIMIGINTINOJ Ĉu eble per musetoj?

Vendrede nokte okazis arbara ludo "Pado de kuraĝo". Anika, Zitka, Radka kaj mi ĝin preparis. Poste ni timigis kuraĝulojn, kiuj aŭdacis la padon iri. Iuj tre timis, iuj iomete, sed estis ankaŭ tiuj, kiuj timigis nin.

Kiam la ludo finiĝis, ni ankoraŭ babilis en la tendara manĝejo kaj nur post unu horo ni foriris en niajn tendojn por dormi.

Radka kaj mi havis specialan "dorman tendon" - en ĝi ne estis du litoj, sed tri, el kiuj fakte formiĝis unu granda lito kaj nenia lanko.

Ni enlitiĝis, kaj ĉar jam estis nokto-mezo, ni rapide endormiĝis. Post nelonga tempo vekis min iuj sonoj - frapoj kaj gratoj, sed ĉar mi estis tre laca, mi do ignoris tion. Sed Radka vekis min: "Vekiĝu; ĉu vi ne aŭdas?" "Jes, sed dormu plu." Ni denove ekdormis. Poste Radka min duan fojon vekis: "Jana, vekiĝu!" "Kio okazas? Mi estas laca..." "Ĉu vi ne aŭdas?" Jes, nun mi tre bone aŭdis: frapojn, gratojn, batojn ..., sed neniu ĉe la tendo! Kion signifas tio? "Radka, mi tre timas ..." "Mi ankaŭ!" Ni sidis meze de la lito, ĉirkaŭbrakante nin pro la timego. "Eble vekiĝos Anika aŭ Zitka." "Hm, eble." Sed ili ne vekiĝis. Kion nun? Ni tiel timis, ke ni bezonis helpon. Mi do fortege fajfis je fingroj - silento. Fine!

Post du minutoj estis ĉe nia tendo Kristina kaj Bibi kaj ili demandis, kio okazas. "Tio estis vi!", ni ekvokis, "tio estas stultaj spritaĵoj!" Kristi kaj Bibi defendis sin. "Vi ne pravas, ni estis en la tendo - kio do verdire okazas?" "Ho, ni bone scias! Forlasu tion, lasu nin dormi."

Ni kuŝiĝis kaj la frapojn batojn kaj piedbatojn ni ne rimarkis plu.

Sed post certa tempo iu per alta voĉeto diris: "Vi havas en la tendo musetojn, dikajn, vilajn kaj kun grandaj oreloj! Musetoj, musetoj ..." "Kiu parolas ĉi tie?" "Musetoj ..." - kaj nia lito ekbalancis. Mi kun Radka sidiĝis kaj en tiu momento aperis en tendpordeto kapo de Zitka. Mi ekkriis: "Zitka, rigardu sub nian liton!" Ŝi do levis la liton ... kaj jen, Luděk kaj Mirka! "Kion vi faras tie?!" "Ni volis vin iomete timigi, sed ni ne sciis, ke ni tie devos resti tiel longe!"

Matene fratino Míša demandis, kio okazis nokte. Ni respondis: "Ni havis en nia tendo musojn!" "Ho, mi ne miras, mi ankaŭ ne ŝatas musojn" - diris Míša. Sed Míša, vi ankoraŭ nun ne scias, ke tiujn ĉi "musojn" vi certe ŝatas. Pardonu, ke ni iomete diris al vi mensogon.

Jana Kořístková

al la indekso


 PLUAJ GRAVAJ OKAZINTAĴOJ EN KET

La plej grava ĉiumatena evento en la tendaro estis Sankta Meso en la Kapelo de Fatima Madono. Mescelebrantoj estis pastroj Lajos kaj Savio. Dum ambaŭ tendaraj semajnoj en la tendara kapelo ĉeestadis Jesuo Kristo en la Plejsankta Sakramento. Li do pro amo al ni ankaŭ fariĝis tendarano, por nin beni kaj gardi. Kaj kie estas Jesuo, tie ja devas kun Li esti ankaŭ lia kaj nia Patrino la Virgulino Maria. La statueto de la Fatima Madono memorigis al ni ŝian ĉeeston kun ŝia Filo inter ni.

Alia bela spirita travivaĵo okazis en kapelo en Horní Újezd. La Sanktan Meson kun kanoniko Josef Čihák kuncelebris pastroj Lajos kaj Savio. La tendaranoj kantis esperantligvajn kantojn. Okazis do kvazaŭ ĝenerala provo por kantado dum planita pilgrima S. Meso en Hradec Králové.

Kaj kompreneble spirita fortiĝo sekvis agapo. Kie aliloke ĝi povus okazi en Horní Újezd ol ĉe "biero-fonto". Oni manĝis, bierumis kaj kantis. La agapon preparis karaj geedzoj Baťa. Simple dirite, regis bela kaj sincera bonhumoro. Ĉiuj sin sentis tre agrable en tiu romantika medio.

Sabate la E-Rondeto de Polička organizis renkontiĝon de E-Rondetoj. La posttagmezan ĝian programon partoprenantoj de la renkontiĝo okazigis en la tendaro. Estis tio agrabla vizito. Junaj tendaranoj prezentis al ili sceneton skizantan la tendaran tagon.

Ne eblas kompreneble mencii ĉiujn belajn travivaĵojn. Ne ĉiam oni povas pervorte esprimi tion, kion sentas la koro. Tial estas necese la venontan tendaron partopreni, por ĝui la belajn travivaĵojn, per kiuj ĝi proponas plenigi ĉies korojn.

La tendaranoj estis speciale ĝojigitaj per salutvortoj ricevitaj de tiuj, kiuj se ne korpe do almenaŭ spirite deziris ĉeesti. Tiukaze ni menciu nian karan ekstendaranon el Litovio fraton Vladas Viršila, kies letero ĝojigis nin.

La tendaranoj certe longe ĉerpos forton el belegaj tendaraj travivaĵoj. Jam nun estas bone ne nur plani la partoprenon de la venonta tendaro, sed por garantii ĝian pluan ekziston estas necese varbi novajn adeptojn por la tendara familio. Ĉu la IKUE-anoj en tio sukcesos? Ni kredu, ke jes.

al la indekso


 LA ĈEĤA ĈIELO Josef Koláček

"Plorado kaj grincado de la dentoj - tiuj ĉi vortoj de Jesuo sintrudeme entrudiĝas al mi ĉe rigardo je nuntempa ĉeĥa politika sceno. Se mi estus nura spektanto, - sed mi devas en tio vivi!", skribis al mi mia amiko, kiu iam provizadis min per elektitaj politikaj spritaĵoj. Li posedas abundon da ili. Dum totalismo de "brilanta estonteco sur horizonto de la homaro" li estis persistema optimisto. (Tiun ĉi bombastan frazon li sprite klarigadis: La horizonto estas imaga linio sur la horizonto, kiu des pli malproksimiĝas, ju pli la homaro al ĝi proksimiĝas.) Kio kaŭzis tiun ŝanĝon ĉe li?

"Ploro kaj grincado de la dentoj", tiun ĉi Jesuan impresan bildon, simbolantan atmosferon de la infero kaj internan staton de damnitoj, la evangelistoj por ni sepfoje notis. Jesuo ĝin verŝajne en siaj predikoj uzis pli ofte. Li sciis, pri kio Li parolas. Mia amiko tiun ĉi esprimon de Jesuo uzadis verŝajne en la analogia horizonto. Kie ĉe li subite aperis tiu apokalipsa parolo? Eĉ neniu eta ekbrilo de fajrero de la espero. Ĉu la sufoka situacio eble al li forviŝis ankaŭ la rememoron pri aliaj vortoj de Jesuo, per kiuj li finas antaŭdiron pri ruinigo de jerusalema templo kaj pri fino de la mondo: "Kiam tio ekokazos, rektigu vin kaj levu la kapon, ĉar via savo proksimiĝis".

"Ni rektigus nin kaj levus la kapon, sed kion ni ekvidos?", demandas la nekuraceblaj ĉeĥaj skeptikuloj: "Ĉu tio estas vere por plorado kaj grincado de la dentoj?" "Nego totaliter", ni diradis dum disputoj, se ni volis esprimi absolutan malkonsenton, kaj tion ni proklamas eĉ rilate al oponoj de la skeptikuloj.

La 21-an de julio kanonizis Johano Paŭlo la II-a dum la Sankta Meso en Vieno sur Heldenplatz (karakteriza! - placo de herooj) fratulinon Maria Restituta Kafková, naskiĝintan en Brno-Husovice, filinon de ŝuisto. Kiel dudekjaraĝa ŝi eniris komence de la 1-a mondmilito en kongregacion de franciskanaj fratulinoj kaj ekde la jaro 1919 ŝi laboris kiel instrumentistino de operacia salono en malsanulejo de Mödling. Post kiam estis en la jaro 1940 en tiama hospitalo malfermita nova hospitala parto, ŝi en ĉiuj ĉambroj, spite de strikta naziista malpermeso, pendigis sur la muron krucon, kaj spite de ĉiuj minacoj ŝi rifuzis ilin forigi. Sed kuracisto - SS-ano sukcesis ŝin forigi. Li "trovis" en ŝia tablo kopipaperon kun moka kaj averta poemo kontraŭ naziista reĝimo. Post lia denunco la fratulino Restituta (Renovigita) estis arestita rekte en operacia salono kaj kondamnita je morto-puno. Ĉiuj postuloj pri punpardono, ankaŭ flanke de viena ĉefepiskopo kardinalo Innitzer, estis malakceptitaj. La 30-an de aprilo 1943 estis ŝi kiel ununura ordenanino en germanan lingvon parolantaj landoj ekzekutita.

La 14-an de februaro solenis abato de monaĥejo en Želiv Vít Tajovský 50 jarojn de sia abatiĝo. En intervjuo, kiun mi kun li faris pertelefone, ni tuŝis ĉion ajn. Ni parolis pri lia tiama elekto: li estis la plej juna abato, havanta 36 jarojn, pri lia kondamno en "monstro-proceso" la 5.4.1950, kiam li estis kondamnita nur je dudek jaroj de devigaj laboroj, pri la jaroj de "lia reedukigo per pen-laborado", ankaŭ pri lia reveno al Želiv. Perlo de la interparolo estis la rememoro pri unu el unuaj niaj martiroj de komunisma arbitreco, pri paroĥestro de Čihošť Josef Toufar. Por lia karakterizo sufiĉis kelkaj indikoj. Li decidiĝis sacerdotiĝi en sia 26-a jaraĝo. Super ĉerko de sia patro li proklamis: "Mi sacerdotiĝos." La kamparana filo eniris gimnazion kaj poste en porpastran seminarion. La sacerdot-sakramenton li akceptis en sia 38-a jaraĝo.

La 29-an de decembro 1949 skribis sac. Toufar el Čihošť al sia amiko sac. Sedláček en Zdechovice: "Dum mi la 11-an de decembro predikis, ĉe la fino mi diris jenajn vortojn: "Meze de vi staras, kiun vi ne konas", kaj mi mangestis al altaro kaj daŭrigis la parolon: "Ĉi tie en tabernaklo estas nia Savinto, kie Li por ni vivas kaj je ni atendas la mizerikorda koro de la Savinto." - Kaj kiu rigardis direkten al la altaro, vidis, kiel la kruco klinis sin al epistola flanko kaj denove reen al la evangelia flanko kaj poste direkten al predikejo. Vidis tion ĉirkaŭ 20 homoj, plejparte plenaĝuloj, studentoj, kaj kelkaj homoj, kiuj estas maloftaj gastoj de la preĝejo, ekzemple Karel Urban, 45 jaraĝa, el Zdislav, komunisto, preskaŭ ateisto. Kaj nun el Saŭlo fariĝis Paŭlo. Kun ĉiuj mi skribis protokolon sub ĵuro, kaj ĉiu mem skribis, kion kaj kiel li vidis."

Komunista propagando malkovradis trompon, eldonejo Orbis eldonis broŝuron "Miraklo de Čihošť" de aŭtoro Vladimír Hodač. Ŝtata film-studio devis pretigi dokument-registron "Ve al tiu, pere de kiu ..." (la punktoj anstataŭas bibliajn vortojn "la faliloj venas"). Sed la plej precizan laboron faris Ladislav Mácha, laboranto de speciala grupo de StB (Ŝtata Polico), esplordemandisto de Josef Toufar. Lian laboron kompletigas eldiroj de Anežka Poláková, edzino de en la jaro jam mortinta pordisto de SANOPS (tie sin kuracis nur homoj el registaro kaj altaj partiaj rondoj): "Oni alveturigis ĉi tien terure torturitan homon, per ŝarĝaŭtomobilo, la vundito estis fermita en la sako. Neniu rajtis al li proksimiĝi; oni lin gardis... Kiam oni lin veturigis al operacia salono, ĉeestis tie ankaŭ nia fratino. Sed en la salono li mortis. Poste oni forveturigis lin kaj ĉiuj devis silenti." En registro de mortintoj ĉe distrikta oficejo en Prago 2 estas aldona noto el la 13.6.1953, laŭ kiu pastro Josef Toufar mortis la 27.2.1950 je "inflamo de subventro".

"Gardu vin, suferu kaj batalu! Tiel oni povas resumi la vojon al sankteco. Gardu vin prefere antaŭ peko. Suferu kaj kuraĝe toleru malriĉecon, doloron kaj ĉiun suferadon. Batalu kontraŭ malamikoj de sankteco, korpo, mondo kaj diablo." Tiuj maksimoj de sac. Toufar preskaŭ difinas lian grandecon.

Tiuj ĉi aferoj onidire okazadis nur en periodo de stalinismo. Sed kun tio mi ne povas konsenti. Kontraŭas al tio kazo de Inĝ. Přemysl Coufal. Li per siaj talento kaj diligenteco atingis postenon de eminenta specialisto pri konstruado kaj trafikkonstruaĵoj. Ekde la jaro 1973 li laboris en Bratislava en Centrejo de faka evoluado kiel ĉefa specialisto pri statiko kaj konstrufiziko. Bone li parolis lingvojn anglan, francan, germanan, rusan, hispanan, hungaran, latinan, malnovgrekan kaj hebrean. Přemek (diminutiva lia nomo) estis needziĝinta kaj senpartia kaj tre li ŝatis vojaĝi. Li travojaĝis tutan Eŭropon, Okcidentan Azion, li estis en Alĝerio kaj Tunizio. Liaj amikoj lin konis kiel sinceran, nekompromisan katolikon. Ke li estas sacerdoto kaj ke li okupas fruntan postenon en la neoficiala Eklezio, tion sciis nur malmultaj el ili. Kaj tie estas la radiko de lia likvido okazinta la 23-an de februaro 1981. Sentroige lin karakterizas titolo de artikolo de Leopold Žitný "Přemysl Coufal - ĉeĥoslovaka Popieluszko?"

La 2-an de aprilo mi ricevis telefoninformon el Prago, ke estis komencita dioceza beatproceso de praga ĉefepiskopo kardinalo Josef Beran, estinta malliberulo de naziista koncentrejo en Dachau, poste longjara malliberulo aŭ "internigita persono" de komunista reĝimo, poste en la jaro 1965 elpelita en fremdlandon. En la jaro 1969 li mortas kun nekaŝebla sopiro reveni patrujon kaj en sian pragan diocezon. Nuna dekano de teologia fakultato de Universitato de Karolo en Prago D-ro Jaroslav Polc estas postulanto de lia beat-proceso.

La 6-an de marto estas 24-a jarreveno de morto de kardinalo Štěpán Trochta, kiun ŝtata (kontraŭ)eklezia administranto de Litoměřice Dlabal per fia kriado nerve tiel mortturmentis, ke ĉesis funkcii lia koro. Nunjare pasis 50 jaroj, kiam la Episkopa Konferenco komisiis al li trakti nome de Eklezio kun nove ekreginta komunista potenco. Kelkfoje mi aŭdis el lia buŝo, kiam oni permesis al li viziti Romon: "Knaboj, se vi nur scius, kiajn fiaĵojn ili kapablis fari!" (Oni parolis precipe pri Čepička kaj lia kompanaro.) Ni forĝis feron, dum ĝi estis ardanta, kaj konvinkadis lin, ke tion oni film-registru kaj konservu por historio. "Nur venonte, nur venonte, nune mi estas tro laca." Ni lin veturigis el kliniko Pensionato Romano, kie li loĝis dum sia restado en Romo. Poste ni nur eksciis pri lia morto.

Dum longaj jaroj de malhelantaj horizontoj super miaj rememoroj pri patrujo, pri ĉiuj miaj hejme, kiam mi jam tute ne supozis, ke ekzistos iam ebleco reveni, eĉ se nur por enrigardi, estis lumeto de mia espero Patrino Vojtěcha. Ŝajnis tio al mi kvazaŭ miraklo, se mi povis ŝin bonvenigi en oficejo de vatikana radio en la jaro 1979, kaj kiam mi poste aŭdis pri ŝia renkontiĝo kun Johano Paŭlo la II-a. Nur post ŝia morto en la jaro 1988 mi pli multe sciiĝis pri ŝia grandeco. En la jaro 1952 ŝi estis kondamnita je ok jaroj de karcero. Ŝia vicpostulanto mons. Laštovica nur rimarkis: "Estas skuige nur legi, kiel ŝi estis fare de kumunistaj polic-esploristoj kaj gardistoj humiligita kiel virino kaj ordenanino!" Antaŭ la morto - ŝi mortis je kancero kun heroa devoteco: Jes, Patro! Ofte dum grandaj doloroj - nur malglate eldiritaj! - ŝi certigis malgajajn kunfratulinojn: "Ne timu! Ĉiam vi havos sufiĉe da ordenaj vokiĝoj por nia kongregacio. Mi ilin al vi elpetos!" - Hodiaŭ tio plenumiĝas. Malsanulejo en Prago sub Petřín, ankaŭ sociala instituto en Řepy (kuracloko de longtempe malsanaj kaj resocialigo de unufoje kondamnitaj virinoj plenigas sencon de ekzisto de la kongregacio de mizerikordaj fratulinoj de Karlo Boromea, kiun esprimas simpla frazo: zorgi pri malriĉuloj, malsanuloj kaj tiuj, kiuj bezonas helpon estas eble la plej konataj fruktoj de tiu ordena familio kaj ankaŭ de Patrino Marie Vojtěcha Hasmandová, kies beatproceso estis komencita en diocezo de Brno.

Estus tio kontraŭ ĉeĥa naturo, se en ĝi ne aperu opono: Kion signifas tiu plenmaneto kontraŭ oceano de mizereco, trompado, koruptoj, envio, maljustaĵoj kaj krimecoj, kiujn sputas ĉiutage "kanalo de morala dezertigo", kiel tion nomis en sia letero mia amiko.

Vane mi memorigis al li, ke pro dek justuloj volis Eternulo je peto de Abrahamo savi Sodomon kaj Gomoron antaŭ pereigo.

Ĉu oni trovos almenaŭ dek?

Sufiĉe klare parolas la nombroj. Dum la tempoj de stalina teroro oni trovis sufiĉe da ili: Je la 1-a de julio 1956 troviĝis en niaj malliberejoj 433 ekleziaj altranguloj, sacerdotoj kaj studentoj de teologio. Al karcerpuno ĝis 10 jaroj estis kondamnitaj 149, de 10 ĝis 15 jaroj 63, de 15 ĝis 20 jaroj 63, pli ol 20 jaroj 39 ekleziuloj, inter ili episkopo Trochta. Kaj se oni dum monatoj de "Praga Printempo" en la jaro 1968 kalkulis, kiom da jaroj travivis en karceroj kaj koncentrejoj de devigaj laboroj pli ol 8000 geordenanoj, rezultis el tio astronomia numero 42 763. Mi kun miaj neplenaj kvar karcerjaroj estis sub meznombro, kiu estis kvin jaroj kaj duono.

La interparolo de Eternulo kun Abrahamo finiĝas per frazo: "Mi ne pereigos ilin eĉ pro tiuj dek!"

La ĉeĥa ĉielo jam pleniĝas per novaj kaj novaj sanktuloj, malgraŭ tio, ke ili ankoraŭ ne estas kanonizitaj. Nur la diocezo Olomouc havas tri kandidatojn, ĉefepiskopon Antonín Cyril Stojan, Anjon Zelíková el Napajedla kaj entuziasman edukanton de la sacerdotoj sac. Antonín Šuránek. Kaj kun penso pri multaj tiuj, pri kiuj homoj ne scias, sed kiuj estas neforviŝeble enskribitaj en "Libro de la Vivo", ni povas vivigadi nian esperon per vortoj de Jesuo: "Rektigu vin kaj levu la kapojn, ĉar via savo proksimiĝis!"

Romo, la 2-an de aprilo 1998

(Por publikigo en Dio Benu disponigis la tekston Inĝ. Jan Werner. )

al la indekso


 LETERO EL RUSLANDO

Korajn kaj ardajn salutojn el urbo plena de saleziana optimismo, el Rostov super Don en Ruslando ne nur de mi, sacerdoto Edward Mackiewicz SDB, sed ankaŭ de miaj paroĥanoj. Mi estas konvinkita, ke informoj pri ni helpos al vi pli detale ekkoni niajn problemojn kaj per preĝa helpo vi povos nin subteni, kio certe multgrade kontribuos ankaŭ al nia strebado en spirita renovigo de Rusio. Mi provos koncize klarigi situacion de la katolika eklezio en norda Kaŭkazo.

La renovigo de spiriteco en pli granda skalo estas realigebla nur danke al decidoj de Miĥail Gorbaĉov, faritaj iam komence de naŭdekaj jaroj. Al Rostov super Don komencis alveturadi sacerdotoj - dominikanoj el Fastov (Ukrainio), kaj post oficiala registrigo de la paroĥo (en la jaro 1992) unufoje dum la monato alveturadis ĉi tien pastro Bogdan Severinik el Soĉ. Septembre 1992 estis nomumita paroĥestro de nia paroĥo sac. Jarosław Wiśniewski (polo el diocezo Bjalistoko), kiu venis ĉi tien kun ordenaninoj el Zgrom, el ordeno de Fratulinoj Misiistinoj de Sankta Familio (fondintino Patrino beata Bolesława Lament). Ili intense elserĉis kredantajn homojn, kiuj sin aliĝis al siaj "katolikaj radikoj", kunvenigis ilin en diversaj lokoj de la urbo, luante tiucele kelkajn ĉambrojn, vizitadis loĝejojn, domojn ktp. Havante ankaŭ diversajn informojn pri ekzisto de iamaj paroĥoj en ĉirkaŭantaj urboj, la pastro Jarosław registris dum unu jaro kaj kolektis grupojn da homoj en kvar urboj: Taganrog, Novoĉerkassk, Batajsk kaj Rostov. Tre malfacile estis por li priservi ilin nehavante propran aŭtomobilon, tial la ĉefepiskopo Tadeusz Kondrusiewicz dividis la anim-zorgadon al du pastroj: al sac. Jarosław Taganrog kaj Batajsk, al sac. Edward (do al mi) Rostov kaj Novoĉerkassk. Mi estis tiucele nomumita per dekreto el la 28.10.1993 kaj jam la venontan tagon en Rostov mi transprenis zorgon pri ĵus finkonstruita ligna kapelo, kiun donacis homoj el organizaĵo Medjugorie-Deutschland. Samtempe kun kapelo mi transprenis ankaŭ zorgon pri projekto de konstruo de komplekso - paroĥejo kaj paroĥa domo en Rostov, kaj ankaŭ zorgon rericevi por paroĥa komunumo en Novoĉerkassk la ekzistantan katolikan preĝejon en tiu urbo. La urba registaro oficiale transdonis la ruinigitan preĝejon, kiu funkciis kiel meblofarejo, kaj de homoj laborantaj tie ni devis ĝin transpreni perforte, unue administracie pere de tribunala decido, poste pere de interrompo de elektra kurento kaj transporto de maŝinaro en alian lokon. La preĝejo estis restaŭrita, konsekrita, kaj nune jam en ĝi plenumas animzorgan servon alia saleziano, sac. Jerzy Krolak SDB, eksmisiisto el Zairio.

Pastro Jarosław loĝinte en Batajsk, zorgis pri paroĥo en Taganrog kaj krome li elserĉadis pluajn katolikojn kaj zorgis pri registro de novaj paroĥoj. Lian postenon en Elist (urbo en respubliko Kalmikio) transprenis sac. Lucjan Szymanski OFMConv., en Taganrog venis sac. Kasjan Jerzy Dezor, senŝua karmelano. Batajsk plu restos ununura urbo, kie loĝas ordenaninoj.

Permeson konstrui novan preĝejon (la malnova estis malkonstruita en la jaro 1955 kaj sur ĝia loko estis konstruita kvinetaĝa domo, restis domo de pastro kaj domo de paroĥa lernejo, sed ne estis ebleco ilin reakiri) ni ricevis nur post kvar jaroj de intensaj penadoj. Okazis tio post vizito de kopiaĵo de la statuo de Fatima Madono en regiono de Rostov, kiel donaco, en la tago de 25-a de decembro 1996. Ĉiuj aliaj formalaĵoj rilatantaj la konstruaĵon estis finfine solvitaj la 14-an de septembro 1997. Ĝis fino de la jaro 1997 oni sukcesis konstrui fundamentojn de la paroĥa domo. Nunjare ni intensive konstruas la paroĥan domon kaj samtempe ni planas ankoraŭ konstrui fundamentojn de la preĝejo.

Nia paroĥo havas ĉirkaŭ 400 "homajn animojn". La dimanĉajn Sanktajn Mesojn (je la 10-a kaj 18-a horoj) partoprenas ĉirkaŭ 100 homoj. La preĝejo estas dediĉita al "Lasta Vespermanĝo", tial la paroĥaj solenaĵoj okazas dum Verda Ĵaŭdo, Paske kaj Kristnaske kaj dum aliaj eŭkaristiaj festotagoj. Okaze de Kristnasko (kaj sankta Nikolao) ni preparas diversajn donacojn precipe por mizeraj infanoj. Similajn pridonacojn ni organizas ankaŭ dum Pasko kaj Verda Ĵaŭdo.

Ni konstruas nian preĝejan komplekson per helpo de kredantaj homoj el Ukrainio, kiuj havas spertojn el konstruado kaj restaŭrado de diversaj preĝejoj en okcidenta Ukrainio. Helpi venas ankaŭ paroĥanoj, sed tre sporade. Sian nepartoprenon en konstruado de la propra preĝejo ili motivigas per diversaj elturniĝoj (profesia okupo, ĝardenaj laboroj, kromlaborado en aliaj laborlokoj, ktp.). Mi provas ilin kompreni, ĉar ili ja estis dum 70 jaroj persekutitaj pro la kredo, pola aŭ germana nacieco (ĉar tiuj ja plejparte estas katolikoj en Rusio), kaj eĉ forsenditaj en Kazaĥion aŭ Siberion.

Ununura siaspeca afero sukcesis. En nia urbo Rostov fondiĝis organizaĵo kuniganta ĉiujn kristanajn konfesiojn, kiu havas nomon "Asocio de Kristanaj Eklezioj". Krom protestantoj aniĝis ankaŭ ni, katolikoj, kaj ankaŭ rusa eksterlanda ortodoksa eklezio. Anoj de la organizaĵo ne estas ortodoksuloj de moskva eparĥio (ili ligas neniujn ekumenajn rilatojn kun aliaj konfesioj), kaj niaj rilatoj kun ili estas raraj. Ambaŭ eklezioj ekzistas unu apud la alia, ĉiu okupiĝas pri siaj aferoj kaj ekzistas inter ni neniuj eblecoj de komunaj agadoj. Nur en Dio estas espero, ke io eble iam ŝanĝiĝos tiurilate. Estas necese kredi, esperi kaj preĝi ... Tiu "asocio" kunigas nur volontulojn, kiuj sian kredon apogas je "simbolo" de kredo el la jaro 150, en kiu ne trovatas dogmoj de apartaj eklezioj, sekvas interŝanĝo de literaturo kaj aliaj eduk-helpiloj, filmoj, sonbendoj, ktp.

Ĉiu veninto al nia paroĥo, se li montras bonan volon, havas eblecon bone sin konigi kun kateĥismo por sin prepari al akcepto de sakramentoj. La preparon gvidas laikuloj, ĉar fratulinoj, kiuj tion faris, bedaŭrinde ne plu estas en nia paroĥo kaj nune eĉ ne en Batajsk.

Mi estas polo bone reganta la lingvojn polan kaj rusan, mi komprenas la ĉeĥan kaj iome mi parolas la italan kaj anglan. Se iu el vi deziros ion pli ekscii pri vivo de salezianoj en Rostov, bv. skribi al mia adreso. La pasintjaran inundon mi travivis kun vi, kun ĉiuj poloj, kaj ĉeĥoj. Mi esprimas mian profundan senton al vi kaj mi preĝas intence de vi. Restadu kun Dio!

Sac. Edvard Mackiewicz SDB
344068 Rostov na Donu, Pereulok Stavropolskij 52, ks. Edward Mackiewicz SDB, Rusio

Karaj gefratoj, al la supra skribaĵo de pastro Edvard indas aldoni kelkajn vortojn. El la enhavo ni informiĝis iome pri meritplena misiista aktivado de polaj sacerdotoj en Rusio. Certe tiu laboro je reevangelizado de Rusio estas tre malfacila, sed tre grava. De ĝi dependas grandparte paco en la mondo. Kaj ni povas al la bravaj misiistoj helpi. Ne finance, ĉar tion ne permesas al ni nuna nia situacio, sed certe perpreĝe. Kaj tion ni povas senescepte fari ĉiuj. Estus bone preĝi almenaŭ parton de la ĉiutaga rozaria preĝo (aŭ alian preĝon) intence de misia agado de la sacerdotoj en Rusio, por tiel apogi iliajn brakojn, ke ili ne laciĝu benante kaj laborante en tiel malfacila tereno - Ruslando. La misiistoj devenas precipe el Pollando. Ankaŭ en nia, la plej ateismigita lando de Eŭropo, aktivas polaj misiistoj. Dum profunda totalisma tempo diris al ni, ĉehaj esperantistoj, profetajn vortojn episkopo sufragano de Poznanio, monsinjoro Tadeusz Etter: "Pollando akceptis kristanismon pere de Ĉeĥlando. Venos tempo, kiam poloj per evangelizado de Ĉehio repagos donacon de la kristaniĝo al ĉehoj." Kaj tiuj liaj profetaj vortoj nuntempe, dank' al Dio, realiĝas. Ni do preĝu intence de ĉiuj bravaj polaj misiistoj en Rusio, Ĉehio kaj en ĉiuj partoj de la mondo, kie ili laboras sur vitejo de la Sinjoro.

Miloslav Šváček

al la indekso


 KARMEL - FLORO

Verkis: Leszek Lęgowski. Tradukis: Zofia Kamieniecka

Meze de l´ mondo - antaŭ mond´ kaŝe
kun rozbukedo karmelanin´.
Brava knabino el Normandio,
sankteco-granda Di-semantin´.

Inter la preĝoj de Di-amantoj –
infanec-mondo en izolej´
ekfloras plene en Spirit´ Sankta
de l´ eta vojo Flor´ de Karmel´.

Terenjo sankta inter sanktuloj
Eklezi-doktor´ Lisieux-fratin´.
Ho, vi simpligis al ĉiel´ vojon
elektis ĉion laŭ vol´ de Di .´

Via deziro - Eklezi-meze
esti amata de Dipatrin´.
Per viv-ofero tuta sindono
atingi ĉion kaŝi en Di´.

Viv´ kun Maria al Di´ fidante
al Patro - kurta - plej kurta voj´.
Am´ kaj sufero en Karmel-muroj
en la Kruc-brakoj kanteca ĝoj´.

Bela knabino nigrookula,
sankta Terenjo Flor´ de Karmel´ -
sendu desupre rozan diluvon -
tristmonde regu rideta bel´.

al la indekso


 NIA VOJAĜO AL BELGIO

En la jaro 1997 dum la jubilea 50-a IKUE-kongreso parolis s-ino Flory Witdoeckt pri malvigla aktivado de la katolikaj esperantistoj en ilia lando - Belgio. Mi do proponis al ŝi viziton de nia infana grupeto el Česká Třebová (Ĉeĥio) al ilia lando, ke ĝi per sia programo volonte instigos tieajn katolikajn esperantistojn al pli vigla aktivado. S-ino Flory konsentis kaj tiubaze realiĝis junie interkonsentita vizito de Belgio.

Junie do veturis nia infana grupeto ĉe E-rondeto AMIKECO al ĉarma ĉemara banloko Oostende en Belgio. La "kernon" de la grupeto formis ses pli aĝaj knabinoj: Jana, Katka, Iva, Šárka, Klárka kaj Bára, kiuj jam vizitis en pasintaj jaroj Francion, Pollandon kaj Brition. Aliaj ses infanoj de la grupeto estis en aĝo de 9 ĝis 11 jaroj. Sino Flory preparis por ni belan programon. Ni alveturis sabate. Tuj venontan dimanĉon ĉeestis niaj infanoj vestitaj en orientbohemiaj naciaj kostumoj solenon de unua sankta komunio en Katedralo de sanktaj Petro kaj Paŭlo en Oostende. Ankaŭ la duan dimanĉon de nia restado en Belgio ni ĉeestis la Sanktan Meson en kapelo de kliniko de sankta Jozefo en Oostende. Tie niaj infanoj kantis ĉeĥlingve dank-kanton "Díky" (Dankon). Ĉie ili disdonacis memfaritajn marcipanojn.

Dum nia 9-taga restado en Belgio la Egrupeto prezentis folkloran programon. Ili dancis, prezentis naciajn kutimojn kaj ludis fabelojn en kvin lernejoj, kompreneble en Esperanto. En la programo ne mankis ankaŭ sceno el vivo de ĉeĥa nacia patrono sankta Venceslao kaj pantomimo pri Bono kaj Malbono, prezentitaj en du E-kluboj. La infanoj kantis ne nur en malsanulejo, sed ankaŭ dum akcepto en urbodomo. Ili kantis ĉeĥlingve, esperantlingve kaj nederlandlingve. La nederlandlingvan kanton instruis ilin kanti estro de E-Klubo "La Konko" en Oostende s-ano Raymond Willeman. Tiu kanto vekis grandan aplaŭdon de la aŭskultantoj.

La lernejoj, kiujn ni vizitis, estis diverstipaj: ŝtataj, urbaj kaj ekleziaj. Plej multe plaĉis al ni la eklezia lernejo de sankta Andreo. Atendis nin tie belega lerneja scenejo, sincera akcepto kaj eĉ donacetoj. Post prezento de nia programo multaj gelernantoj deziris ricevi subskribojn de niaj grupanoj, kiuj tiukaze sin sentis kiel "teatraj steloj".

La adiaŭo estis kortuŝa. Ĉe busstacio en Oostende la geknaboj esprimis sian dankemon al s-ino Flory per kanto. Poste sekvis lastaj salutoj, kisoj, invitoj kaj mansvingoj el forveturanta aŭtobuso. Ĝis la revido, karaj geamikoj Flory kaj Walter kaj ĉiuj, kun kiuj ni travivis belegajn tagojn en Belgio. Ni esperas, ke la vizito de nia E-grupeto plenumis sian celon kaj instigis la katolikajn esperantistojn en Belgio al pli vigla aktivado.

Zdenka Novotná

al la indekso


 MI KREDAS JE LA SANKTA SPIRITO Karel Rahner

Mi kredas, ke Li povas forigi miajn antaŭjuĝojn.
Mi kredas, ke Li povas ŝanĝi miajn alkutimiĝojn.
Mi kredas, ke Li povas venki mian indiferentemon.
Mi kredas, ke Li povas min averti antaŭ malbono.
Mi kredas, ke Li povas al mi doni kuraĝon por bono.
Mi kredas, ke Li povas venki mian malĝojon.
Mi kredas, ke Li povas al mi doni inventemon en amo.
Mi kredas, ke Li povas doni al mi amon al Dia Vorto.
Mi kredas, ke Li povas min liberigi de sento de malplivaloreco.
Mi kredas, ke Li povas al mi doni la forton en suferado.
Mi kredas; ke Li povas al mi doni fraton.
Mi kredas, ke Li povas trapenetri tutan mian estaĵon.

al la indekso


 LA 2-A KONFEENCO DE IKUEJ

Dum la 15-a Katolika E-Tendaro (KET) en Sebranice antaŭ du jaroj okazis la fonda konferenco de Internacia Katolika Unuiĝo de Esperantista Junularo (IKUEJ). Estis decidite, ke post du jaroj okazos la dua konferenco de la novnaskita organizaĵo de la katolika junularo. Ĉi tiu konferenco okazis nunjare dum la 17-a KET sabate la 25-an de julio je la 16-a horo. Ĉeestis entute 11 voĉdonrajtaj IKUEJ-anoj. La konferencon malfermis kaj gvidis ĝisnuna prezidantino de IKUEJ Anjo Němcová el Slovakio. Ŝi raportis pri la agado de la katolika junularo ekde la 48-a IKUE-Kongreso en Olomouc en 1995, dum kiu ŝi estis komisiita fondi organizaĵon de la katolika esperantista junularo. Ŝia klopodo estis sukcese plenumita per la fondo de IKUEJ antaŭ du jaroj.

Nuntempe ĉi tiu junulara organizaĵo havas entute 46 membrojn en 9 landoj. IKUEJ organizis ĉiujare renkontiĝojn de la membroj en diversaj lokoj de Ĉeĥio kaj Slovakio (Prago, Pardubice, Dub nad Moravou, Žilina), dum kiuj okazis spiritaj kaj distraj programoj por la ĉeestantoj. La ĉefa aranĝo estis jam fame konata Katolika E-Tendaro, kiun plejparte partoprenas la IKUEJ-anoj kaj aliaj gejunuloj.

Post la raporto sekvis elekto de nova estraro por venonta dujara periodo. Kiel prezidanto estis elektita Inĝ. Attila Szép el Hungario. Kiel vicprezidanto kaj landa reprezentanto por Slovakio estis elektita frato Pavol Petrík. Kiel vicprezidantino kaj landa reprezentantino por Ĉeĥio estis proponita Zitka Kotíková, kaj la sekretariino Jana Kořístková, ambaŭ el Ĉeĥio.

Post la balotoj oni pritraktis venontan agadon de IKUEJ, kio rezultis en divido de diversaj plenumendaj taskoj. Jana Kořístková respondecas pri informado pri la agado de IKUEJ en gazetoj (Dio Benu, Espero Katolika). Pri la informado pere de Interreto zorgos la prezidanto frato Attila Szép. Frato Ivo Čečman prizorgos propagandon de la katolika E-movado pere de flugfolioj kaj artikoloj en naciaj gazetoj.

Oni priparolis ankaŭ venontajn aranĝojn, kiujn la IKUEJ-anoj planas partopreni, nome la renkontiĝon de ĉeĥaj kaj slovakaj IKUE-anoj en Žilina (Slovakio), renkontiĝon de IKUEJ aŭtune en Pereszteg (Hungario) kaj la semajnfinajn kursojn de Esperanto en Dub nad Moravou (Ĉeĥio). Oni ankaŭ planas partopreni venontjarajn aranĝojn, nome la Internacian Junularan Kongreson en Hungario kaj la Ekumenan E-Kongreson en Pollando.

La nova prezidanto frato Attila Szép nome de IKUEJ dankis al la eksiĝinta prezidantino Anjo Nemcová por ŝia oferema laboro en junulara katolika E-movado kaj gvido de IKUEJ ĝis nun. Li alparolis la ĉeestantan membraron kaj promesis, ke li klopodos kunlabore kun ĉiuj membroj bone gvidi IKUEJ enkondukonte ĝin en la venontan jarmilon.

al la indekso


 ANKORAŬ RERIGARDO AL NUNJARA KET

"Jen, kiel bone kaj ĉarme estas, se fratoj vivas kune!" (Psa 133,1)

Jes, mi povis denove post unu jaro sperti, kiel bone estas, se fratoj kaj fratinoj en Kristo vivas dum du semajnoj kune. Danke al Dio mi denove povis partopreni la fame konatan Katolikan Esperanto-Tendaron, kiu jam la okan fojon okazis en belega valo apud orientbohemia vilaĝo Sebranice. Mi povis travivi du belegajn semajnojn en vere frateca kaj familiara etoso. Mi tre kore dankas antaŭ ĉio al nia ĉiela Patro, kiu donis al ni agrablan veteron, kaj ankaŭ al ĉiuj organizantoj, unualoke al Miloš Šváček, kiu kiel kutime ofereme prizorgis ĉiujn bezonaĵojn ligitajn kun la tendaro. Al li ni ŝuldas senprobleman daŭron de la tendaro.

La impresoj estas multaj kaj ne eblas ĉion priskribi per simplaj vortoj. Plej bone estas persone partopreni ĉi tiun belegan tendaron kaj proprahaŭte sperti tiun neripeteblan atmosferon, kiu regas en la tendaro.

Ĉiu tago estis plenigita per diversaj programeroj. Ni povis refreŝiĝi ne nur korpe en la akvo de proksima banbaseno, sed ankaŭ spirite ĉerpi novajn fortojn por nia vivo dum Sanktaj Mesoj kaj rozariaj preĝoj en la kapelo de Fatima Madono, kompreneble en Esperanto. Ni povis pliprofundigi niajn lingvosciojn en la kursoj de Esperanto laŭ diversaj lingvoniveloj. Memkompreneble restis tempo ankaŭ por vesperaj tendarfajroj, sen kiuj la tendaro ne estus kompleta. Al mi tre plaĉis ĉefajra programero pri fama fabelo Neĝulino en iom nekutima surscenigo, ĉar la fabelo komenciĝis per la fino kaj finiĝis je la komenco spicita per nemankebla reklamo.

En la proksima vilaĝo Horní Újezd la tendaranoj pliriĉigis la nacilingvan Sanktan Meson en belega preĝejeto de sankta Helena per la spiritaj kantoj en Esperanto. Post la Sankta Meso ni vizitis ankaŭ verŝajne la mondan raraĵon - la naturan fonton de biero kaj kompreneble ĉiuj almenaŭ gustumis ĝin.

En la tendaro okazis ankaŭ prelegoj de pastro Lajos Kóbor pri sakramentoj kaj pastro Savio Řičica parolis pri Dekalogo.

Sabate la 25-an de julio okazis tie konferenco de IKUEJ, dum kiu estis elektita nova estraro, kaj estis pritraktita agadplano por la venonta periodo.

La tendaron vizitis ankaŭ esperantistoj partoprenintaj la regionan renkontiĝon, aranĝitan fare de E-rondeto en Polička. La junaj tendaranoj preparis por ili amuzan skeĉon pri unu ordinara tendara tago.

La tendaranoj - bravuloj kuraĝis trairi malfruvespere arbaran padon de kuraĝo, kie ilin timigis diversaj timigiloj kaj fantomoj. Feliĉe, ĉiuj la tendaron revenis vivantaj.

Dimanĉe posttagmeze ni vizitis tre interesajn rokformaĵojn en ĉirkaŭaĵo de vilaĝoj Budislav kaj Jarošov. Laŭ iu legendo sin tie kaŝis rabisto Toulavec (Vagabondo). Ni povis admiri tre belajn rokojn en belega naturo.

Poste venis jam longe atendata tago ĵaŭdo la 30-an de julio, la tago de nia pilgrimo al la unika katedralo konsekrita al Sankta Spirito en Hradec Králové. Ĝuste en la jaro dediĉita al Sankta Spirito tie okazis Sankta Meso en Esperanto, kiun ĉefcelebris Lia Ekscelenco Karel Otčenášek, la episkopo de Hradec Králové. Li kelkfoje en pasinteco vizitis nian tendaron kaj ĉiam li invitis nin veni en lian episkopan sidejon. Nunjare do venis konvena okazo por plenumi lian inviton. Kune kun li mescelebris esperantistoj - sacerdotoj Lajos Kóbor, Savio Řičica kaj Bohuslav Půlkrábek, kuncelebris ankaŭ pastro Pavel Dokládal.

Post la Sankta Meso ni vizitis Novan Adalbertejon, tre belan animzorgan centrejon de la diocezo Hradec Králové, la frukton de multjara klopodado de episkopo Karlo Otčenášek. En la eksa jezuita seminariejo (la domkomplekso terure kadukigita dum la malbonfama komunista periodo) nun troviĝas salonoj por spiritaj ekzercoj kaj renovigoj de la diocezanoj, restoracio kaj tranoktejoj. La tuta renovigita konstruaĵo estas tre bela kaj impresa. Ĝi estas vere la koro de la diocezo.

Post la kateĥezo pri Sankta Spirito fare de pastro Pavel Dokládal, la prezidanto de Fatima Apostoleco en Ĉeĥio, ni povis viziti ankaŭ la episkopan palacon kaj vidi la salonon, kie la Sankta Patro antaŭ unu jaro renkontiĝis kun la episkopo Karlo. Kune kun la episkopo Karlo ni preĝis en lia privata kapelo kaj je iniciato de la episkopo estis en la kapelo farita komuna fotaĵo. La pilgrimo estis vere tre bela.

Dum revenveturo al la tendaro ni ankoraŭ vizitis muzeon de Emil Holub, la fama ĉeĥa esploranto de Afriko. Ni povis tie ĝui iom da afrika medio helpe de multaj interesaj eksponaĵoj, kiujn li alportis el siaj vojaĝoj.

La tendaraj du semajnoj forpasis tre rapide kaj bedaŭrinde ni devis adiaŭi kun multaj niaj geamikoj, malnovaj kaj novaj. Sed espereble post unu jaro ni denove renkontiĝos en la 18-a IKUE-Tendaro. Venu ankaŭ vi!

Anna Němcová

al la indekso


 FINO BONA, ĈIO BONA

En la bela somera tendara dimanĉa posttagmezo ni ekskursis por admiri kaj ĝui belecon de la rokaro. Laŭ legendo la iama fama rabisto Toulavec (Vagabondo), kiu al malriĉuloj disdonadis tion, kion li prirabis ĉe riĉuloj, sin kaŝadis kun ĉevalo en la rokara naturkomplekso. Laŭ tio la plej bela rokformajo nomiĝas Toulcovy maštale (ĉevalstalo de Vagabondo). Kelkaj tendaranoj estis tiel ravitaj trarigardante belecon de la rokaro, ke ili eĉ ne rimarkis, ke ili devojiĝis de la planita traceo. La erarvaginta grupo estis reprezentita de tri landoj. Konstatinte nian perdiĝon, ni rapide decidis, laŭ kiu direkto ni iros. Ni kuris, kuris, esperante, ke baldaŭ ni revidos ceterajn geamikojn. Sed nia espero ne plenumiĝis. Feliĉe, ke iu el nia grupeto ekmemoris, ke komence iu menciis nomon de vilaĝo Jaroŝov. Ni el tio do rezonis, ke verŝajne tiu vilaĝo estas fino de nia piediro. Tial ni ekĝojis ekvidinte dumvoje vojmontrilon al Jaroŝov. Post kelkaj devojiĝoj ni komencis dubi, ĉu ni iras ĝustan vojon. Preterirante do iun solejon ni demandis laborantojn en la ĝardeno, ĉu ni bone sekvas vojon al Jaroŝov kaj ĉu preteriris jam ĉi tie alia piediranta grupo. Ili respondis, ke hodiaŭ preteriris tie neniu homestaĵo. Kaj se ni volas iri al Jaroŝov, ni do devas iri tute alidirekten. Afable ili montris la ĝustan direkton.

Finfine ni sukcese venis al Jaroŝov. Sed vidante, ke tie estas nek niaj esperantistoj, nek la buso, ni serĉis manieron de nia reveno. Sed rigardinte aŭtobusan horaron ni konstatis, ke la ebleco reveni al Sebranice per regula buslinio ne estas. Tiumomente naskiĝis ideo telefoni al fratino Hana Baťová en Horní Újezd, iniciatintino de tiu nia ekskurso, ĉu eventuale ŝi iamaniere ne povas doni al ni konsilon. Ŝi per ĉiam gaja voĉo demandis: "Ĉu vi estas en Jarošov?" Post jesa respondo ŝi diris: "Vi do estas en ĝusta loko, atendu tie, ĉar je la 18-a horo estas de tie planita forveturo de la buso kun ekskursantoj." Post tiu elĉerpiga kaj zorgoplena vagado laŭ spuroj de Vagabondo Toulavec, vere bongustis refreŝiga trinkaĵo en la gastejo. En destinita tempo okazis ĝojplena renkontiĝo de ĉiuj ekskursantoj. "Fino bona, ĉio bona!"

Anika, Luděk kaj Mirka

al la indekso


 VIZITO DE SANKTA LANDO

Vizito de Sankta Lando estas neforgesebla travivaĵo por ĉiu. La revo viziti Landon de Jesuo plenumiĝis nunjare ankaŭ al fratino Jitka Skalická. Eksciinte pri ekzisto de jerusalema preĝejo "Pater noster" kaj pri en ĝi ekzistanta preĝo de la Sinjoro "Patro nia" ankaŭ en Esperanto, spite de laciĝo, kiun kaŭzis malmodesta programo de la pilgrimo, ŝi tuj hastis por trovi la preĝejon, en kiu ankaŭ Esperanta preĝo havuas sian lokon. Ni esperu, ke la revo postsekvi surterajn spurojn de Jesuo Kristo, vizitinte lokojn por ĉiuj kristanoj tiom karaj kaj gravaj, iĝos realaĵo por multaj esperantistoj.

al la indekso


 MARIA, BONVOLU AŬSKULTI

Maria, bonvolu aŭskulti, ĉi tie antaŭ via statuo staras mi, la pekulo. Vi gvidis sanktan Maksimilianon tra obskuro de la mondo, Vi estas nia vojmontrilo al via Plejsankta Filo Jesuo, kiun ni respektas kiel nian plej altan Sinjoron, en viaj okuloj miksiĝas amo kun pureco, ho sankta Konsilantino, gvidu nin, por ke ni ne trapasu niajn vivojn kiel animblinduloj, kaj instigu nin al oferema helpemo al ĉiuj, kiuj nian helpon bezonas. Amen.

(Tradukis Kamil Černý)

al la indekso


 PATRIN´ DOLOREMA

Versaĵoj de Leszek Lęgowski. Muziko de sac. Ferdinand Hrušat. Traduko de Zofia Kamieniecka

al la indekso


 RERIGARDE AL LA 50-A IFEF-KONGRESO EN AALBORG

En la novtempa postmilita historio de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF, fondita en 1909, do unu jaron pli frue ol nia IKUE) okazis en la tagoj de la 16-a ĝis la 22-a de majo 1998 en la norddana urbo Aalborg ĝia jubilea 50-a kongreso. La kongreson partoprenis 263 partoprenantoj el 21 landoj, inter ili 6 el Ĉeĥio (el tiuj 5 IKUE-anoj).

Dimanĉmatene je la 8:30 la kongresanoj kolektiĝis en belblanka katedralo de Budolfo en centro de la urbo. Belaspekta programkajero kun la tekstoj de la ekumena Diservo helpis la sekvadon. Dana pastoro Per Aagaard kaj pola katolika pastro Stanislavo Stolz celebris kaj itala IKUE-ano Serio Boschin prizorgis la legaĵojn. Orgenisto Margrethe Řstergaard kun sia trimembra preĝeja koruso gvidis la kantadon de la himnoj. La ekumena Diservo tial fariĝis taŭga komenciĝo de la kongreso, kiun aktive partoprenis ankaŭ la menciita kvinopo de nialandaj IKUE-anoj.

Indas mencii, ke la pola pastro Stanislavo Stolz dum tri tagoj de sia partopreno celebris por katolikoj ekster oficiala kongresa programo ĉiutage katolikan Sanktan Meson en Esperanto en la preĝejo de Virgulino Maria, dimanĉe je la 12.30, lunde kaj marde je la 8-a horo. Same por tiuj ĉi Sanktaj Mesoj estis preparita lingve bonkvalita kajero kun tekstoj kaj kantoj, sub gvido de polaj fratinoj facile kantataj de ĉiuj multnaciaj partoprenantoj. La Sanktaj Mesoj en Esperanto do ebligis al la partoprenantoj ankaŭ de ĉi fervojista kongreso inde plenumi sian devon.

Riĉa kongresa programo estis plenigita per kunvenoj, faka agado, en komisionoj estis prezentitaj sume dekunu fakaj prelegoj aŭ prelegetoj. Restis tamen tempo por du duontagaj kaj unu tuttaga ekskursoj, dum kiuj oni interkonatiĝis kun gastiganta regiono. Kromalie okazis vizito de historiaj tombejo kaj muzeo de la vikinga epoko en Lindholm Hřje, de impona kastelo Voergaard kun riĉaj kolektoj de valoraj pentraĵoj, gobelinoj kaj aliaj hejmaj objektoj.

Ankaŭ okazis ekskurso per speciala trajno al la plej norda parto de Jutlando kaj Skagen, kaj ankaŭ vizito de urbo Odense kaj tiea muzeo kun multaj historiaj lokomotivoj, salonaj reĝvagonoj kaj aliaj veturiloj kaj objektoj, inter ili estas vaksfiguroj en fervojistaj uniformoj kaj historiaj kostumoj.

Dum kulturaj vesperoj i. a. gronlanda koruso en naciaj kostumoj prezentis belajn gronlandajn kantojn. Fervojistaj amatoraj aktoroj prezentis amuzajn skeĉojn, la vira koruso "memfideluloj" distris per danaj kaj Esperantaj kantoj. Plaĉaj estis ankaŭ Duo Belsona, la dana kantistino Pia Fog, sperta rumana akordionisto, kantoj de la ĉina partoprenanto Zhu Ming-he kaj aliaj.

Menciinda estas, ke oni elektis dum la Ĝenerala Kunveno novan estraron de IFEF kun prezidanto Romano Bolognesi kaj ke la ĉefkomitatano fariĝis nialandano Jindřich Tomíšek, lia anstataŭantino Inĝ. Magdalena Feifičová el Slovakio. La venonta 51-a IFK okazos en la franca urbo Le Mans, de la 8-a ĝis la 15-a de majo 1999.

Jindřich Tomíšek

al la indekso


 Karaj legantoj de DIO BENU!

Lasta parto de "La vivoj kaj martiraj mortoj de Sankta Venceslao kaj de lia avino Sankta Ludmila" aperos en venonta numero de DIO BENU. En venonta n-ro oni ankaŭ trovos daŭrigon de priskribo pri aranĝado de la katolikaj E-tendaroj dum totalisma sistemo, priskribon pri belega aŭgusta renkontiĝo de ĉehaj, slovakaj, germanaj kaj rumanaj katolikaj esperantistoj en Žilina kun kelkaj tie prezentitaj predikoj kaj prelegoj. Ne mankos artikolo pri 2-a Junulara Ekumena E-Tendaro JET ´98 en Taizé kaj informoj pri gravaj venontjaraj aranĝoj, nome pri la 18-a IKUE-Tendaro en Sebranice, pri la 14-a Ekumena E-Kongreso kaj la 3-a Junulara Ekumena E-Tendaro en Gliwice.

Bratři a sestry, na přání několika z Vás přikládáme poštovní poukázku k poskytnutí dobrovolného příspěvku na vydávání našeho časopisu DIO BENU, na režijní výlohy sekce a na předplatné časopisu Espero Katolika k tomuto číslu, abyste do konce roku měli k tomu dostateččasový prostor. Těm, kteří příspěvek už poslali, velmi děkujeme. Tyto poštovní poukázky platí pouze do konce tohoto roku a nelze je použít v příštím roce, kdy vejdou v platnost poukázky jiné. Odběratelé časopisu Espero Katolika, nezapomeňte poslat minimální částku 150,- Kč jako částečné předplatné tohoto časopisu (namísto toho lze zajistit odsloužení 3 mší sv. na úmysl IKUE a toto zajištění je nutno co nejdříve sdělit na adresu sekce br. Šváčkovi, který o tom podá zprávu na ústředí IKUE v Římě).

V příštím roce plánujeme uspořádat opět tábor v Sebranicích. Postarat se o využití táborové kapacity je povinností všech členů sekce. Naplánujte si účast na tomto táboře a doporučte účast (hlavně mladým) vašich rodin a známých. Uvažujte rovněž o účasti na společném kongrese IKUE a KELI (mládež také na JET '99) v příštím roce v Gliwicích v Polsku. Je to jedinečná možnost účasti pro nás na snadno dostupném místě našich polských sousedů. Bližší informace naleznete v příštích číslech DIO BENU.

Také bychom chtěli uspořádat obdobné víkendové setkání českých a slovenských katolických (křest'anských) esperantistů v ČR. Pokud někdo z Vás ví o vhodném místě (na Moravě nebo v Čechách blíže Moravy) s levnou ubytovací kapacitou cca 60 míst a s možností levného stravování, s místností k společnému programu a blízkým kostelem či kaplí, prosíme o laskavé sdělení na adresu sekce. Předem moc děkujeme.

Skriba kurso de Esperanto - písemný kurz esperanta Písemný kurz esperanta ve 20 lekcích od br. Josefa Cinka doporučujeme všem, kteří se chtějí tento mezinárodní jazyk naučit, a také těm, kteří ve zdokonalení jazykové úrovně chtějí pokračovat v Katolickém esperantském táboře v Sebranicích. Přihlášky a informace lze získat na adrese: Jitka Skalická, Koněvova 227, 130 00 Praha 3, nebo: Helena Nováková, Štramberská 1096, 742 21 Kopřivnice. Mládež na adrese: Jana Kořístková, Haškova 47/61, 591 01 Žďár nad Sázavou 6. Doporučte přátelům a známým!

al la indekso


 INVITO. En la tagoj de la 13-a ĝis la 26-a de septembro 1998 okazos en urba muzeo de Česká Třebová Esperanto-Ekspozicio. Ĉiuj estas afable invitataj al tiu ekspozicio.

al la indekso


 ALVOKO. Partoprenintoj de la 14-a Ekumena E-Kongreso en Nantes, de la Renkontiĝo de la katolikaj esperantistoj en Žilina, de la 2-a Junulara Ekumena E-Tendaro en Taizé estas alvokataj sendi baldaŭ artikolojn pri tiuj aranĝoj por ilia publikigo en DIO BENU n-ro 4, kiu jam estas kompilata. La ricevitajn fotaĵojn ni tuj resendos al la sendintoj.

al la indekso