Dio Benu numero 44-4/2001

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 KUN DANKEMO AL DIO NI ADIAŬU NUNAN JARON

Karaj gefratoj!

Unua jaro de la nova jarcento jam proksimiĝas al la fino. Ni povas konstati, ke por nia katolika E-movado tiu jaro estis dank´ al Dio favora. En viva memoro ankoraŭ restas belaj travivaĵoj de la 15-a Ekumena E-Kongreso kaj la 5-a Junulara Ekumena E-Tendaro, okazintaj en ĉefurbo de Kroatio Zagrebo kaj la travivaĵoj de la 20-a IKUE-Tendaro en Sebranice en Ĉeĥio. Antaŭ ol ni adiaŭos la jaron 2001, ni ankoraŭ iomete turnu nian atenton al ĝi sur la paĝoj de tiu ĉi numero de nia gazeto.Kroation al ni memorigas heroo de tiu belega lando kaj popolo, la beata Alojzije Stepinac. La 20-an KET-on kelkaj fotaĵoj de germana frato Markus Heupel. Pri ĝojigaj aktualaĵoj el la vivo de la Eklezio en Latvio nin konigas ĝia landa reprezentanto de IKUE Jāzeps Šlars kaj pri kongreso de UECI (Itala IKUE-Sekcio) ĝia partoprenantino Jitka Skalická.

Novembre kaj decembre ni rememoras gravajn datrevenojn de eminenta Esperanto-pioniro, sacerdoto, verkisto kaj poeto, profesoro D-ro Jan Filip. Li enskribiĝis en historion de la katolika E-movado per oraj literoj. Admirindaj estas liaj tiel ampleksaj aktivadoj ĝis fino de la vivo. Ofte ŝajnas al mi, ke niaj entuziasmo kaj fervoro por esperantistaj idealoj, ankaŭ kadre de la katolika E-movado, iom post iome malfortiĝas. Tial ni bezonas turni nian rigardon al niaj bonaj modeloj, por ke ni konsciiĝu, ke dediĉita tempo al la katolika aŭ ekumena E-movadoj ne estas la tempo perdita. Tiucele bona modelo por ni estas ĝuste nia frato, la sacerdoto Jan Filip. Lian entuziasmon kaj fervoron ni bezonas por bone aranĝi venontjare la 55-an Kongreson de IKUE, okazontan julie en urbo Kroměříž en nia lando. Dio helpu al ni ankaŭ pro propetoj de niaj esperantistaj gefratoj aranĝi la kongreson por gloro kaj honoro de Dio kaj nia eterna prospero. Dio benu nin!

Miloslav Šváček

al la indekso
 


 KIE DIO MANIFESTIĜAS EN MIA VIVO?

Ni provu doni vicon da respondoj. Dion oni povas trovi jam en mia ekzisto.

Tie ĉi ie mi trankvile kaj kviete sidas kaj meditas. Mi konstatas: Mi estas ĉi tie, malgraŭ tio, ke mi faras nenion, por ke mi ĉi tie estu. Mi atendas kaj mi estas ĉi tie daŭre. Mi estas ĉi tie kaj mi neniel povas al mi ekzistadon forigi. Kio estas tiu potenca forto, kiu estas kaŭzo kaj konstantan fonto de mia ekzistado? Kiu tion plene konscias, tiu ekkomprenas: en mia ekzistado manifestiĝas Dio.

Dio manifestiĝas en mia konscio de respondeco. Ni sentas la respondecon por certaj homoj kaj situacio. Ni sentas, ke oni metas sur nin urĝajn postulojn. Tiuj postuloj dominas super la apartaj aferoj. En profundo de mia interno kvazaŭ iu parolas al mi. En la sento, ke oni ion de mi postulas, kaj ke mi por io respondecas, sin anoncas mistero. Estas tio granda Dio, kiu de mi postulas bonon.

Dio manifestiĝas en profundo de mia sopiro. Ni sopiras pri rekono, pri kompreno, pri sento de certeco kaj sekureco, pri amo, feliĉo. Milfoje dum la vivo tiu ĉi sopiro renkontas sin kun seniluziiĝo kaj restas nerealigita. Ĝi atendas ion pli grandan. Ĝi direktas al celo, kie ĝi ne estos disreviĝinta, direktas al iu, kiu plene ĝin sukcesas kompreni, rekoni, akcepti, kaŝi, ami, feliĉigi. Mia sopiro, mia celado serĉas verdire Dion.

Dio manifestiĝas en mia demando pri senco de la vivo. Ni ĉiuj defendas nin, se ni estas farontaj ion absurdan. Sed ankaŭ nia vivo devas havi iun sencon. La apartaj motivoj ne sufiĉas al ni. Ankaŭ en longa, grava malsano, en vivkatastrofoj restas malfermita la demando: ”Kial?” Per tiu ĉi demando ni fakte demandas pri lasta daŭre valida, en ĉio decidanta senco de la vivo, senco, kiu restadas, eĉ se ĉio cetera fiaskis. La fina respondo al tiu ĉi demando estas denove la ĉefa, granda mistero, kiun ni nomas Dio.

Dio manifestiĝas en mia pacienco. Iam estas tio verdire malesperiga. Ofte ni estas ĉe fino de niaj fortoj. Kaj poste okazas, ke ni denove rekolektas la fortojn, ke ni ne rezignacias, ke de ie elinterne venas trankvilo, ke ni ne restas kuŝi batmortigitaj, ke ni iamaniere kun nova espero leviĝas, ke ni ne diras ”ne”, sed ”jes”, en ĝi estas Dio.

Dio manifestiĝas en mia amo. Tiam, kiam en la homo aŭdiĝas ĝoja sopiro rilate al edzo, edzino, al infanoj, kiam li volas por ili vivi. Kiam li sukcesas vivi sen eraroj kaj malperfektaĵoj kaj simple amas kaj ne demandas, kion el tio li havas. Tie ĉi elfontas io el la interno mem, io tre profunda kaj daŭra. En tiu ĉi amo estas Dio.

Ankoraŭ alimaniere Dio manifestiĝas en nia amo. Iufoje la homo klare sentas, ke liaj edzo, edzino kaj la infanoj estas mirinda donaco. Tiu ĉi konscio lin kaptas, ĝi estas kara por li, ĝi pridonacas lin per profunda pleniĝo, ĝi lin edifas, feliĉigas. Sed se ni ricevas iun donacon, estas enigita en tio samtempe la donacanto. Sen donacanto la donaco ne estus donaco, sed objekto.

Kiel ni perceptas Dion? Kiu tiel demandas pri Dio kaj lin serĉas, al tiu tiaj travivaĵoj helpados sinsekve al konstante pli granda kaj pli profunda ekkono de Dio. Tiu ekkono ne baziĝos en rapida eldiro de ecoj aranĝitaj per racio, sed en manieroj de renkontoj, kiuj tuŝos nian la plej profundan internon.

Se ni trairos la menciitajn rimarkojn, kiuj parolis pri tio, kie kaj kiel Dio manifestiĝas en nia vivo, ni povas diri:

Dio manifestiĝas kiel origino kaj fonto de mia ekzistado, kiel origina fundamento, en kiu mi konsistas, kiu donas konsenton al mia ekzistado kaj ĝin volas.

(Spiritan vorton el libro ”Kiel hodiaŭ paroli en familio pri Dio” de Klemens Tillman diponigis por Dio Benu geedzoj Nosek el Prago).

al la indekso
 


 ThD-ro JAN FILIP (*21.11.1971 9.12.1911)

sacerdoto, profesoro, verkisto, poeto kaj eminenta esperantisto

Antaŭ 90 jaroj, la 9-an de decembro 1911 en la familio de teksisto Francisko Filip en Přibyslav, Ĉeĥio, naskiĝis knabo Johano. Li jam havis kvar gefratojn - fratojn Venceslao kaj Francisko, fratinojn Karla kaj Maria. Post kvar jaroj ankoraŭ naskiĝis frato Karlo. La infanaĝon li travivis en Přibyslav, kie li trapasis la bazan lernejon. Poste li estis akceptita al gimnazio en Prago, kiun li finis per abiturienta ekzameno kun bonega rezulto en la jaro 1931. En Hradec Králové li studis en teologia porpastra seminario kaj en la jaro 1936 li sacerdotiĝis. La solenan primican Sanktan Meson li celebris en naskiĝurbo Přibyslav. Li surprenis sur la ŝultrojn krucon de Kristo kaj ĝin li portis pacience dum la tuta vivo. Estis tio senĉesa transloĝiĝado kaj ŝanĝado de agadlokoj pro ordonoj de ŝtataj distriktaj (kontraŭ)ekleziaj administrantoj. Li komencis kiel kapelano en Jičín. Poste unu jaron li estis administratoro en paroĥo Nová Ves nad Popelkou. Unu jaron li estis kapelano en Kutná Hora kaj fine dum ses jaroj li estis profesoro en gimnazio kaj porinstruista instituto ankaŭ en Kutná Hora. Tie li instruis religion, historion kaj latinan lingvon. Unu jaron li instruis en gimnazio en Dvůr Králové, unu jaron en gimnazio en Jičín kaj tri jarojn en gimnazio en Náchod.

En la jaro 1950, post komenco de rigora politika tendenco de komunista ideologio kaj eduko de la homo en moderna kaj laŭdire scienca ekkono de la vivo kaj mondo, estis al li malpermesita pedagogia agado kaj permesita nur la agado en animzorgado.Kvin jarojn li estis animzorganto en naska Přibyslav, kvar monatojn en Veliš, kvar jarojn en Chleny, kvar jarojn en Letohrad kaj naŭ jarojn en Kratonohy apud Hradec Králové. Tie antaŭ 30 jaroj, dimanĉe la 21-an de novembro 1971, en la festotago de Kristo la Reĝo, dum vestado de ornato antaŭ la Sankta Meso, lin invitis Sinjoro, por ke li surmetu ornaton la plej brilantan kaj akceptu denaron por sia laboro.

Jam kiel 9-jara knabo kun granda talento, li ellernis internacian lingvon Esperanto. En la 13-a jaraĝo li komencis verki Grandan Esperanta-Ĉeĥan Vortaron, ĉar en Ĉeĥio nenio tia ĝis nun estis eldonita. Post tri jaroj li finis ĝian kompiladon kaj malgraŭ tio, ke ĝis ĝia eldono ankoraŭ forpasis du jaroj, li iĝis la plej juna vortaristo en la mondo. Liaj Esperanta-Ĉeĥa kaj Ĉeĥa-Esperanta Vortaroj estis trifoje eldonitaj kaj dufoje estis eldonitaj la ĉeĥaj popolaj kantoj, tradukitaj de li en Esperanton. Dum liaj studjaroj en gimnazio en Prago, la internacia asocio de esperantistoj proklamis konkurson de la plej bela poemo pri la Virgulino Maria en Esperanto. La unua premio en la konkurso estis intence nur simbola, sed belega: bukedo da blankaj rozoj, kiun devus la venkinto meti al piedoj de statuo de la Virgulino Maria en Lurdo. Ceteraj premioj estis objektecaj. La unuan premion por la plej bela poemo gajnis juna ĉeĥa studento de Praga gimnazio - Johano Filip. Malgraŭ tio, ke li mem ne vizitis Lurdon, ĉar la lernejo lin ne liberigis, lian bukedon de blankaj rozoj al la piedoj de la Virgulino Maria en Lurdo metis du reprezentantoj de klubo de katolikaj esperantistoj, lia nomo ne estis neita kaj tiel la nomon de ĉeĥa esperantisto Johano Filip baldaŭ konis tuta esperantista mondo.

En la jaro 1968 lin en Kratonohy vizitis svisa esperantistino kaj tradukistino Madlen Welsh, por ke ŝi persone interkonatiĝu kun eminenta esperantisto, aŭtoro de grandaj vortaroj kaj de multaj esperantlingvaj libroj. Tiutempe en Svislando estis eldonitaj kaj surscenigitaj liaj teatraĵoj: La Turo Inter Nuboj kaj Fino de la Mondo. Por junaj katolikaj esperantistoj li tradukis en la jaro 1970 multajn ritmajn religiajn kantojn, kiujn oni kantadis en la tendaroj en Herbortice.

Lian tombon en Přibyslav ornamas statuo de la Virgulino Maria - la persona donaco de belgaj esperantistoj. En Belgio al tiu statuo de la Virgulino Maria oni diras: Sankta Virgulino de la Malriĉuloj.

Pli poste li mem vizitis multajn landojn, kie liaj prelegoj en Esperanto pri Ĉeĥio vekis grandan atenton ĉe la aŭskultantaro. Por prelegoj en Belgio, Nederlando kaj Britio li eĉ ricevis specialan dankon flanke de ĉeĥaj ŝtataj oficejoj.

Krom Esperanto li praktike regis kelkajn fremdajn lingvojn, en kiujn li tradukis siajn poemojn, rakontojn kaj teatraĵojn. Krome el multaj aliaj lingvoj li konis fundamentojn por siaj studceloj.

Li postlasis al ni verkon de vasta grandeco. Tuta lia vivo, plenigita de laboro kaj oferoj pro proksimuloj kaj malgraŭ tio plena de suferoj, abnegacioj, maldankemoj kaj seniluziiĝoj, estis trabrilita per konstanta rememoro pri sia infanaĝo kaj pureco de la simpla infana koro konserviĝis ĉe li dum la tuta vivo. Kiel grandan sopiron pri la sacerdoteco en li kulturis mem la Plejalta Paŝtisto pere de liaj gepatroj kaj favora medio de lia infaneco. Tion al ni devualas lia rakonto el la libro Post Majesta Celo.

En sia vivo havis Johano Filip du grandajn helpantojn, du brilajn lumturojn, kiuj al li per siaj lumradioj lumigis tutan lian vivon. En ilia lumo li forgesadis dornojn de la suferoj kaj vidis la florojn de la beno, kiujn al la kredanta homo la suferado alportas.

La unua lumturo kaj lumo en lia vivo estis lia patrino, kiun li dum la tuta vivo amis per granda, pura amo de la infana koro. Neniu ofero, neniu sufero kaj abnegacio estis por li sufiĉe granda, por per ili pruvi esprimi al la patrino sian amon kaj dankemon por vivo, por la sacerdotiĝo kaj por tio, ke ĝuste ŝi eklumigis en lia koro la duan lumturon kaj tiu estis amo kaj honoro al Dipatrino, al Virgulino Maria. Al Ŝi li rifuĝadis en la momentoj la plej malfacilaj. Al Ŝi li konfidadis siajn sukcesojn kaj etajn floretojn de la ĝojo. Sub ŝian protekton li donadis ĉiun sian agadon, al Ŝi li konsekris tutan sian vivon. Al Ŝi li solene konsekris tutajn urbojn: Kutná Hora, Čáslav, Červené Janovice. Al ŝia honoro kaj gloro li lasis orumi ŝian statuon super la ĉefpordo de la preĝejo en lia naskiĝurbo Přibyslav, dum lia animzorga agado en tiu paroĥo. Li havis ne nur grandan kredon, sed ankaŭ propran sperton, ke la Dipatrino estas vere granda Helpantino de la kristanoj. Tial li al ni montras al Ŝi la vojon per la tuta sia vivo kaj verko.

En ĉio li strebis pacience sekvi sian Paŝtiston - Jesuon Kriston. Ankaŭ li surprenis pacience sian krucon kaj ĝoje ĝin portis. Kaj bona paŝtisto strebis al kruco de Kristo alkonduki ĉiujn al li konfiditajn ŝafetojn.

Malgraŭ tio, ke lia vivo estis tiel fekunda, lia aktivado kaj verkaro tiel ampleksa, malgraŭ tio, ke li estis tre populara kunulo kaj predikanto, li restis humila servanto de Dio kaj servanto de tiuj lastaj.

Nia frato - esperantisto Jan Filip ricevis de Sinjoro grandan talenton, kun kiu li bone mastrumis. Tial certe ankaŭ lia rekompenco estas granda. Li sukcesis sonigi la homajn korojn eĉ animojn per beleco de la parolata kaj skribita vorto - per verko kaj modelo de sia vivo, kiujn li postlasis al ni. Certe li jam nun ĝojas pro rekompenco de la Sinjoro, kiel bona laboristo sur Dia vitejo.

Nia rekompenco kaj rememoro je Diaj servantoj Jan Filip kaj lia frato Karel, ambaŭ sacerdotoj kaj esperantistoj, (Karel Filip foriris por sia rekompenco januare de la nuna jaro 2001) estu bukedo da sinceraj preĝoj por iliaj animoj. Ili ambaŭ, kiel bonaj paŝtistoj, certe propetos por ni, kiam ĉi tie surtere jam neniu nin rememoros.

Laŭ V. Janáček kompilis M. Šváček

al la indekso
 


 SED BENATA

Sac. Jan Filip, Náchod, 6.9.1955

En ĝardeno de la koro
multan planton homoj miras,
sed benata tiu floro,
kiun Di´ por Si deŝiras.

Sur herbej´ sub suna rido
multajn ŝafojn oni vidas,
sed benata la ŝafido,
kiun Di´ Paŝtisto gvidas.

Inter branĉoj de la pino
multaj kantaj birdoj estas,
sed benata kolombino,
kiu en Kor´ Dia nestas.

Multa voj´ sur terdeklivo
ŝajnas kiel ĉarma strio,
sed benata estas vivo
dediĉita nur al Dio!

al la indekso
 


 M A R I A

Sac. Jan Filip. En malsanulejo de Náchod 3.9.1955

Sur luno staras Vi, per steloj ĉirkaŭata
plej bela kreitaĵ´ laŭ Dia ideal´,
en malbenita mondo sola Vi beata,
plej ĉasta Virgulin´ en peka larma val´.
Ho Virgulin´, mi amas Vin!

Espero de l´ homar´ laŭ sankta dir´ profeta
Vi venis sen makul´, mirinda en humil´,
l´ anĝel´ salutas Vin en domo Nazareta,
eterna Dia Vort´ fariĝas Via Fil´.
Ho Di-Patrin´, mi amas Vin!

De l´ paradiza arb´ ĝis niaj regionoj,
minacas per venen´ infera la serpent´,
ariĝis ĝia pred´ jam miloj, milionoj,
sed Vi frakasas ĝin en nom´ de l´ homa gent´.
Ho Venkantin´, mi amas Vin!

Tra Via kor´, benata inter la virinoj,
sub kruco de l´ Savant' penetris akra glav´,
sed sepdolora Vi obea al destinoj,
fidele kunsuferas nur pro nia sav´.
Dolor-Patrin´, mi amas Vin!

Pro Via sindonem´ la Reĝo de la reĝoj
ĉielen Vin irigis kun la korp´, anim´,
por Vi ne plu validas pri la morto leĝoj,
Kron´ de la Univers´ al Vi kaj la estim´.
Ho Mond-Reĝin´, mi amas Vin!

Ĉielen sopirante paŝas ni sur tero,
sed inter sanktular´ kunestas nia kor´,
admiras ĉiuj Vin en superstela sfero,
sin klinas antaŭ Vi eĉ la anĝela ĥor´.
Anĝel-Reĝin´, mi amas Vin!

Nin premas kulpa ŝarĝ´, mizerajn malriĉulojn,
Vi tamen ne rifuzas nin en arda pet´,
afabla via man´ forviŝas la makulojn,
la Patron preĝas Vi pro homa infanet´.
Propetantin´, mi amas Vin!

Sed ĉiu vort´ malforta, estas mi senpova,
prikanti Vin eĉ ne kapablas lingvoj mil
kaj nesufiĉa restas nomo ĉiam nova,
do mi nur flustras laŭ instig´ de Via Fil´:
Mia Patrin´, mi amas Vin!

al la indekso
 


 Rakonto el libro de Sac. Jan Filip "POST MAJESTA CELO"

”Georgo, hodiaŭ posttagmeze venu al paroĥejo,” solene anoncis dum paŭzo je la deka horo Joĉjo Kovář antaŭ la tuta klaso al Georgo Horák. ”Reverinda sinjoro tion sciigas al vi, ĵus ni havis lecionon de religio,” aldonis li por akcenti la mesaĝon, kaj tuj li jam kuris en unuan klason de supera popola lernejo, por ankoraŭ alfirmigi al si paperon sur la desegno-tabulon. Oni havos lecionon de desegnado kaj tion Joĉjo ĉiam ĝojatendas.
Tiu sciigo tikis Georgon.
”Ĉu jam?”, li diris al si ĝoje enmense, sed tuj li skuiĝis. Sed, se li aŭskultos la teruran vorton: ”Ne!”?
Li rememoris la konvinkigajn vortojn de la reverinda sinjoro, kiu al li tiam, kiam Georgo alportis petpostulon por akiro de subteno por studado, transskribitan laŭ modelo de pastro: ”Ne timu, Geoĉjo, kun helpo de Dio ĉio bone sukcesos. Nur multe preĝu kaj petu la Sinjoron Dion pri la helpo.”
Kaj Georgo preĝis. Matene kaj vespere flugis al ĉielo vortoj de liaj ardaj petoj. Kun ili kuniĝis en ĝoja harmonio la preĝoj de liaj gepatroj kaj fratineto. Ankaŭ dumtage li ofte vizitis preĝejeton kaj antaŭ tabernaklo li plenfide metis siajn sopirojn kaj petojn en la manojn de Dio.
Hodiaŭ do eble venis la decido.
Georgo post finitaj lernhoroj kuris, ne, pli ĝuste flugis hejmen kaj vokis tute spirlaca tuj el la antaŭĉambro:
”Panjo, paĉjo, Joĉjo Kovář, mi devas, eble ĝi jam estas ĉi tie, posttagmeze, al paroĥejo.”
”No, posttagmezo ĉi tie ankoraŭ ne estas,” ekridetis la patro, ”nur estas la dekunua horo, sed vi tion eble ĉion bele intermiksis pro nura ĝojego, ĉu?”
La knabo ruĝiĝis, enspiris kaj nur post momento klarigis, kion li antaŭe malkontinue aludis.
”La reverinda sinjoro sciigis pere de Joĉjo Kovář, ke mi posttagmeze vizitu la paroĥejon.”
Sian konjekton, ke eble jam alvenis plenumo de lia petpostulo, li pli volonte eĉ ne elparolis. Subite li ekpensis, ke eble la reverinda sinjoro lin ankaŭ vokas por io alia, kaj poste sekvus seniluziiĝo.
Sed ĉiuj tuj ekkomprenis, pri kio temas, kaj iliaj demandrigardoj diris al si reciproke: ”Kiel ĝi finiĝis?”
”Posttagmeze surmetu la festan veston, jam nun purigu viajn ŝuojn kaj je la tria horo iru al paroĝejo, tiutempe la reverinda sinjoro estadas hejme,” decidis panjo kaj la afero estis dume finita.
Duonhoron antaŭ la tria horo jam estis Georgo tute belaspekta kaj preparita ekiri al paroĝejo.
”Geoĉjo, mi ŝatus iri kun vi, ĉu mi povas?”, malkuraĝe aŭdiĝis Hanjo, vidante frateton en festaj vestoj. ”Sciu, mi atendos apud la paroĥejo, dume mi vizitos preĝejon, ol vi revenos, kaj mi tie preĝos, por la sukcesa rezulto.”
”Nur iru, Hanjo,” li diris kun dankema ekrideto.
Ankoraŭ estis eĉ ne kvaronhoro antaŭ la tria, kiam infanoj de Horák eliris tra la pordo en la straton. Manenmane ili iris surplace al la preĝejo.
”Mi do iros la preĝejon, Geoĉjo,” diris Hanjo, sed Georgo ne ellasis ŝian manon.
”Ni tien iros ambaŭ”, ankoraŭ ne estas la tria,” respondis li al fratineto kaj jam ili estis en pordego sub la preĝejturo.
Estis vendredo kaj sonorigisto Borovský, kiu havis unu brakon paralizitan, ĵus eniris la sonorilturon.
”Nur ke la preĝejo ne estu fermita,” ektimis Georgo.
Kaj ne estis. Per ĉefa pordo ili eniris en sanktan silenton de majesta preĝeja spaco. Georgo trempis la fingrojn en sanktigita akvo kaj tuŝis per ili etajn fingretojn de Hanjo, ĉar la knabineto devus sin starigi sur piedpintojn kaj streĉe levi la manon, por atingi sanktakvujon. Ambaŭ sin krucsignis, genuiĝis kaj preĝis trifoje ”Laŭdata kaj salutata estu la Plejsankta Sakramento,” kaj foriris genuiĝi ĝis la krado, por ke ili estu laŭeble plej proksime al la tabernaklo.
La turhorloĝo ĵus batis la trian horon, kiam Georgo ekstaris. Hanjo dume restos ankoraŭ ĉi tie kaj li poste revenos al ŝi.
Sur la turo ekbalancis sonorilo. Al Georgo batis en la brusto la koreto kiel svingilo de la sonorilo, per kiu li tiel volonte sonoradis. Sed tamen almenaŭ unu ”Saluton Maria” li preĝis por la animoj en la purgatorio, ol li venis al la paroĥejo. Sed nune tiu preĝo estis tre distriĝema.
En paroĥeja antaŭĉambro li frapis la pordon, super kiu estis per gotika skribo skribite: ”Paroĥa oficejo”.
”Bonvolu eniri,” aŭdiĝis de interne la afabla voĉo kaj post kelkaj momentoj staris la dekunujara knabo vidalvide al blankhara pastro.
”Laŭdata estu Jesuo Kristo,” salutis Georgo, transdoninte la ĉapon el dekstra mano al maldekstra kaj ree al la dekstra.
Bona pastro enrigardis la brunajn okulojn de la knabo, el kiuj radiis sopirega espero ekkoni, kia sciigo lin atendas, ĉu li aŭdos belegan, la plej belan el la ortoj ”jes” aŭ malvarman, la plej malvarman ”ne”?
”Jen ni ricevis respondon el Hradec Králové, Geoĉjo,” diris pastro malrapide, ”prenu ĝin hejmen kaj montru al viaj gesinjoroj gepatroj. Oni donis al vi rabaton, sed restas por ĉiu monato pago de ducent kronoj.”
Kun Geoĉjo turniĝis la planko. Li pensis, ke la tablo ankaŭ seĝoj kaj ĉio rondmoviĝas ĉirkaŭ li, sed post momento li ekkonis, ke nur al li kliniĝis la kapo kaj la okuloj larmpleniĝis.
Fino... Adiaŭu kun studado! Kun belaj esperoj! Adiaŭ revoj de la infaneco! Ducent kronojn monate! Tiom ofte perlaboras la patro eĉ ne dum du monatoj!
Georgo ne vidis pro la larmoj. Li eĉ ne vidis, ke la pastro venis ĝis al li, ĝis li eksentis liajn manplatojn sur siaj vangoj, malsekaj kaj varmegaj.
”Ne timu, Geoĉjo, sed ĝi tamen eblos. Petu la Sinjoron Dion pri la helpo kaj vi vidos, kiel Ĉio bone finiĝos. Nun prenu ĉi tiun dokumenton kaj montru ĝin hejme. Kaj ne forgesu saluti kaj diri al via patro, ke li venu ĉi tien. Adiaŭ!”
Georgo en la maldekstra mano premis la ĉapon kaj per dika fingro li altenis donitan dokumenton, per la dekstra mano li prenis la manon de la pastro kaj malseketigis ĝin per varma larmo kaj per kiso de tremantaj lipoj.
”Adiaŭ!”, li respondis kiel en la sonĝo, eliris el la pordo kaj kuris, kvazaŭ iu lin pelus. Sed meze de paroĥeja korto li haltis. Kial rapidi? Hanjo ekploros kiel li, kiam ŝi tion aŭdos. Ducent kronojn. Tiuj tri vortoj estas la muroj de profunda abismo, en ĝi porĉiame estos entombigitaj belaj revoj kaj esperoj de la juna animo.
Li ekmemoris, kion antaŭ kelkaj tagoj diris la patro: ”Se eventuale temus pri kvindek kronoj monate, eble, kun helpo de Dio ni tion iamaniere eltenus. Kaj al tio ankoraŭ librojn kaj vestaĵojn.”
Sed ducent! Reverinda sinjoro ja konsolis, sed tion li eble nur tiel konsolas, por ke tio ne tro doloru. Sed Georgo sentis en la animo, ke porĉiame estas jam la fino al liaj elrevitaj sopiroj.
La pordo de paroĥeja korto malfermiĝis kaj en ĝi aperis blondhara kapeto de Hanjo. ”Geoĉjo, ni iru rapide hejmen, estis ĉi tie iu sinjoro kaj nun li iris al nia hejmo!”
Georgo miris, ke Hanjo povas interesiĝi pri nekonata homo, se temas pri tiel grava lia afero. Kaj eĉ ŝi ne demandas pri la rezulto de lia petpostulo.
”Sciu, Geoĉjo, mi preĝis en la preĝejo antaŭ la tabernaklo kaj venis tien iu sinjoro kaj tuj li min rekonis, tiu, al kiu ni iam donis bukedeton da galantoj, kaj mi al li rakontis, ke vi donis petpostulon kaj ke vi deziras studi por sacerdotiĝi.” La knabineto parolis, ĝis ŝi tute iĝis spirlaca - kaj nur nun ŝi ekatentis, ke el la okuloj de Geoĉjo elfluas sur la vangojn la larmoj.
”Hanjo, ĝi eble jam ne realiĝos.” Kaj Georgo lasis la larmojn libere flui senatente, ke ili jam estas sur la placo.
”Kial?”, demandis nur nun Hanjo surprize - ja ŝajnis al ŝi - eĉ ŝi ne sciis, kiel ŝi akiris firman certecon, ke ĉio jam estas ordigita kaj ke ŝia frateto fariĝos sacerdoto, kiel li tion sopiris ekde sia la plej frua infanaĝo.
”Sciu, Hanjo, ni devas pagi ducent kronojn monate, pli grandan rabaton oni jam ne povas al ni promesi en tiu instituto, kiun mi intencis eniri.”
Hanjo malgajiĝis. Kiel ŝi nur povis tion nun tiel forgesi? Sed ne, Hanjo havis en profundeco de la animo fajreton, etan, sed brilantan fajreton de firma espero, ke ĉi ĉio ŝanĝiĝos. Ah, ŝi jam scias. En la preĝejo, kiam ŝi preĝis ĉe la ĉefa altaro antaŭ la tabernaklo, ŝi forgesis, ke ekzistas ankoraŭ aliaj obstakloj, kaj ŝi ekhavis tutan certecon, ke Georgo studos. Kaj iufoje li staros ĉe tiu altaro, kie ĝuste antaŭ unu jaro ŝi akceptis la unuan sanktan komunion, kiel reverinda sinjoro.
”Sed tiu sinjoro, Geoĉjo, sciu, eble li al vi volas ankaŭ ion pri tio diri, li estis tiel afabla kaj ridetis je mi.” Ŝi provis enverŝi esperon en la fratan koron.
Hejme atendis infanojn seniluziiĝo.
Estis tie antaŭ momento sinjoro konsiliano Mrština el Prago, jes, li menciis kelkajn vortojn pri la infanoj, demandis la gepatrojn, kion ili planas pri knabo kaj tuj li foriris. Li haltis por momento en Přibyslav, veturanta ien peraŭtomobile.
”Paĉjo, la reverinda sinjoro sciigas al vi, ke vi venu al li, kaj mi al vi kaj al panjo transdonas lian saluton,” diris Georgo apatie, kiam al ili la patrino findiris pri vizito de sinjoro konsiliano.
”Sinjoro konsiliano diris, ke li ankoraŭ haltos en la paroĥejo,” aldonis patro, ”mi do tien ankoraŭ ne iru, nur eble morgaŭ.”
Sed la patro tamen iris ankoraŭ tiutage. Li ja volonte ekscius, kia tio estos kun Georgo.
Ducent kronojn monate, kiel estis skribite en dokumento, kiun Georgo alportis, estis tro, tro multe por malriĉa montara teksisto. Kaj tamen li sentis bedaŭron pro la knabo, kiu tiel sopiris pri la majesta celo.
Georgo dume malvestis la festajn vestojn kaj iris kun Hanjo alporti lignon en la ĉambron por vespero kaj mateno.
La patrino rigardis ambaŭ. Ŝi vidis, kiel el lignotenejo ili apenaŭ sukcesas porti pezan korbon, plenan de ŝtipetoj. Kiel tiuj infanoj strebas en ĉio helpi! Kion por tio aliaj, riĉaj homoj donus, se ili havus tiel bonajn infanojn! Ankaŭ al ŝi ili foje kaŭzis zorgon kaj doloron, sed neniam tio estis malboneco, sed nur infana senpripenseco, kiu ilin gvidis al io, kio kaŭzis al gepatroj malfacilan momenton. Sed tion patrino tuj pardonis. Kiel volonte ŝi plenumus al ili iliajn dezirojn.
La infanoj en la ĉambro staplometis la ŝtipetojn en la niĉon ĉe la forno. La patrino vidis de la tablo, kie ŝi flikis tolaĵon, malgajan vizaĝon de Georgo kaj deprimitan rigardon de Hanjo. Ŝi volonte forĝetus la tolaĵon, ĉirkaŭbrakus ambaŭ infanojn kaj plorus kun ili, ŝi ekrigardis instinkte al la kruco sur la muro kaj klinis la kapon en silenta sindoniĝo. Sed la larmo tamen aperis en ŝia okulo.
Hodiaŭ unuan fojon sentis Georgo en la infana animo, kiel malriĉeco doloras.
Apenaŭ li komencis elkreski el infanaĝo en knaban aĝon, ne celkonscie, sed emfaze engravuris sin en lian animon la sopiro fariĝi sacerdoto.
Ankoraŭ antaŭ ol li komencis vizitadi lernejon, li kun respekto rigardis eĉ la ”malgrandajn pastrojn”, kiel li nomis mesknabojn. Kaj jen ankoraŭ pli multe kreskis en lia animo la sopiro esti ne nur ”malgranda pastro” - mesknabo, sed sacerdoto, kiel reverinda sinjoro Remeš kaj pastra moŝto Rajský. La ekzemplo de piaj gepatroj firmigis en lia animo sopiron pri bono kaj virto kaj reziston kontraŭ la malbono kaj peko. En varmiga varmo de la familia amo kaj altvaloraj vortoj de bona, ekzemplodona sacerdoto disvolviĝis floro de sacerdota vokiteco ĉiam pli bele.
Kaj foje en decembro, tiam en la tria klaso de baza lernejo, Georgo grave malsaniĝis. Li vizitis tiam Joĉjon Kovář, kiu malsanis je skarlatino. Post veno hejmen li sentis sin malbone. Venis sinjoro doktoro Prošek kaj konstatis skarlatinon.
Sed ne nur tion. Forpasis apenaŭ dekkvar tagoj kaj Georgo malsaniĝis je forta inflamo de renoj. La ceteraj malsanaj infanoj je skarlatino jam antaŭlonge resaniĝis, nur Gerogo sin sentis ĉiam pli malbone. Sinjoro doktoro, tiel sperta kaj malsanojn konanta, grave skuis la kapon.
”Estu preparitaj je la plej malbona momento,” diris li al deprimitaj gepatroj Horák.
Estis malgaje en malgranda dometo de teksisto. Teksilo silentis, ĉar Horák ne volis la febrantan infanon eksciti per batado de navedo.
Venis Kristnasko, la festotagoj de la amo kaj ĝojo. En familio de Horák estis malgaje kaj dolore. ”Kion vi nunjare dezirus de Jesueto?”, demandis patrino kaj deturnis la vizaĝon, ĉar la larmoj elpuŝiĝis el ŝiaj okuloj. Eble tio estas la lasta Kristnasko de Geoĉjo, ekpensis ŝi en angoro kaj doloro.
La knabo ekrigardis la patrinon.
”Sciu, panjo, Jesueto donadis ĉiam al mi, nunjare mi povus doni al li.”
”Infano, kion vi volus doni al Jesueto?” diris surprizita patrino kaj dum tio ŝi penis deteni la ploron.
”Mi tion skribos al Li,” respondis Georgo. Kaj li skribis sur slipeton:
”Kara Jesueto. Vi jam donis al mi tiom multe, mi petas Vin, prenu nunjare Vi de mi. Se mi resaniĝos, prenu min al la altaro kaj sacerdotigu min. Se mi ne resaniĝos, prenu min al Vi. Sed panjon kaj paĉjon kaj Hanjon ĝojigu, por ke ili ne plu ploru kiel nun. Via Georgo.”
Kaj Georgo tiam resaniĝis.
Tion speciale nune Georgo rememoris. Kaj li ne sukcesis al si respondi, kiel li povos plenumi sian promeson kaj doni tiun donacon al Sinjoro Jesuo.
Malriĉeco. Ili estas malriĉaj, li ne povos studi, li ne povos fariĝi sacerdoto.
Kaj se la Sinjoro Dio lin vokas? La reverinda sinjoro al ili en la lernejo diris, ke al pastreco vokas la homojn Dio mem. Kaj tial Georgo komencis iome trankviliĝi.
”Se min Sinjoro Dio vokas, certe Li al mi helpos,” diris li al si.
Tiumomente venis patro. Li eniris en la ĉambron tute spirlaca. Kaj tuj li alparolis Georgon kun la rideto:
”Do, studento, vi veturos al Hradec por akcepta ekzameno. Se vi en ĝi sukcesos, oni vin akceptos en Ĉefepiskopan Gimnazion en Prago.”
Georgo estis kvazaŭ en vizio. ”Paĉjo, ĉu mi?”
”Nu, mi ja ne studos,” ridis la patro.
”Sed, paĉjo, kiel tio finiĝis, ke vi tiel ĝojas,” demandis la patrino, estante vere scivolema, kiamaniere okazis tia ŝanĝo.
”Mi estis en paroĥejo kaj ĵus antaŭ mi tie estis sinjoro konsiliano Mrština. La reverinda sinjoro min akceptis tre afable kaj ĝoje, li anoncis: ”Do estas jam zorgite pri Georgo.”
”Reverinda sinjoro, sed tamen ducent estas ducent, tiom mi ne povos pagi.” ”Vi ne pagos, ne pagos, sinjoro Horák. Estis ĉi tie iu sinjoro, kiu ne volas esti nomita (certe li estis tiu sinjoro konsiliano) kaj li sin devligis donadi al Georgo subtenon kiel stipendion. Ceteron aldonos mi.”
Mi arde dankis al reverinda sinjoro por lia altvalora komplezo kaj afablo. Kaj li diris: ”Do la dudekokan de junio okazos la akcepta ekzameno en Hradec Králové. Georgo tie bone sukcesu kaj kaŭzu ĝojon al ni kaj honoron al Sinjoro Dio!”
Tiuvespere en familio de Horák oni speciale preĝis ankoraŭ por reverinda sinjoro kaj ankaŭ por alia anonima bonfaranto.
Kaj nobla celo de Georgo subite alproksimiĝis kiel stelo sur la horizonto.
● ● ●
Georgo revenis kun la patro de akcepta ekzameno. Li sukcesis bonege, li estis la plej bona el ĉiuj. Sed multe da timo li travivis. La preĝo ”Venu, Sankta Spirito” kvazaŭ mirakle al li enverŝis la forton. Kaj tiel en Hradec Králové, kie en Borromeo faris la ekzamenon knaboj el ĝia diocezo, estis akceptita Georgo Horák en Ĉefepiskopan Gimnazion en Prago.
La patrino kun Hanjo atendis surstrate. Hanjo estis jam malgaja pro Georgo. Subite ŝi konsciiĝis, ke post nelonge Georgo forveturos al lernejo kaj ŝi restos hejme sola. Kaj preskaŭ ŝi bedaŭris, kial Georgo foriros studi. Sed Georgo apartenos al Jesueto kaj Jesueto ne lasos ŝin malĝoji.
Kiam patrino kisis Geoĉjon, kiu ĉirkaŭbrakis ŝian kolon, ŝi diris al li mallaŭte:
”Sinjoro Dio benu al vi, Geoĉjo, por ke vi atingu vian celon.”
Manenmane la infanoj kuris antaŭe. Ĉe la pordego ilin bonvenigis hundo Alik. Ĝi ĝoje bojis kaj saltis ĝis brustoj de la infanoj.
Sur la malhelanta blua firmamento jam lumis steletoj pro jubilanta feliĉo de varmigita somera vespero. Sed al Georgo lumis en la koro stelo la plej bela - stelo de la sankta sacerdoteco. Studado, kiun li komencos post ferioj, estos vojo renkonte al tiu ĉi brilanta stelo.
Bonan vojaĝon al la nobla celo!

al la indekso
 


 NOKTE GARDIS PAŜTISTAR
(Pásli ovce Valaši") Tradukis Jan Filip

 

  1. Nokte gardis paŝtistar´, / nokte gardis paŝtistar´ / ĉe la granda ŝafa ar´, / ĉe la granda ŝafa ar´.

  2. Sed aperis jen anĝel´, / sed aperis jen anĝel´, / Betlehem´, jen via cel´, / Betlehem´ jen via cel´.

  3. Tien kuru via paŝ´, / tien kuru via paŝ´, / pro de Jesuo malkaŝ´, / pro de Jesuo malkaŝ´.

  4. Kuŝas Li en bovmanĝuj´, / kuŝas Li en bovmanĝuj´, / trovu Lin en vindo tuj, / trovu Lin en vindo tuj.

  5. Lulas Lin de l´ Panjo man´, / lulas Lin de l´ Panjo man´, / Jozef´ kantas al Infan´, / Jozef´ kantas al Infan´.

  6. Dormu en la sonĝa rev´, / dormu en la sonĝa rev´, / zorgas ĉiam vin Jozef´, / zorgas ĉiam vin Jozef´.

  7. Kaj Maria serĉis plu, / kaj Maria serĉis plu, / vindotukojn por Jesu´, / vindotukojn por Jesu´.

  8. Rozon donu al Savont´, / rozon donu al Savont´, / por ornam´ de l´ tuta mond´, / por ornam´ de l´ tuta mond´.

al la indekso
 


 MEINARDO - LA SANKTA APOSTOLO DE LATVIO

Sukcese finiĝis la Hansa-tagaj festoj en Rigo - ĉefurbo de Latvio dum periodo de la 7-a ĝis 10-a de junio. Ĝin partoprenis 95 urboj el 11 ŝtatoj, situantaj ĉe Balta Maro. Regis tre vigla, diversdirekta agado kaj sur placoj de antikva urboparto abunda kultura programo. La feston ĝuis ne nur alvenintaj gastoj, sed dum tiuj kvar tagoj nekutime abunde la urbo-centron plenigis ankaŭ mem la loĝantoj de la ĉefurbo.

Inter diversa delegitaro indas mencii 62 reprezentantojn el gento de Buksheveden, de kiu laŭ historiaj fontoj devenis Episkopo Alberto. Li en la jaro 1201 sur areo, tiutempe loĝantaj de livoj, fondis la urbon Riga. Vere, pri tio ne ĉiuj balt-germanoj kaj latvoj estas konvinkitaj.

Dum Hansa-tagoj la statuon de Episkopo Alberto oni denove starigis ĉe suda muro de la Katedralo. Menciinde estas, ke tiun ideon realigis estro de Balt-germana Societo s-ro Hainc Adolfo Trojo. Li informis ĵurnalistojn, ke renovigo de la statuo postulas kolekti sumon de sepdek mil germanaj markoj. Por ĝin starigi sur definitan lokon, la sumon de tri mil Ls (latva monunuo) donacis Riga urba estraro. Sed la ĉefa celo de tiu ĉi artikolo estas alia. Ni deziras konatigi vin kun la unua sanktulo el Latvio, kun Apostolo Sankta Meinardo, kiu, kiel la unua persono komencis misiistan laboron, enkondukante en nuna teritorio de Latvio kaj Estonio kristanismon.

Kun ortodoksa branĉo de kristanismo la tiamajn loĝantojn de etŝtatoj malsupre laŭ rivero Daŭgava kaj laŭvoje de Pskovo al Livlando konatigis komercistoj jam pli frue, sed tieaj loĝantoj, kvankam la komercistoj pagis al ili impostojn, ilian religion ne akceptis.

La komencon de tiea evangelizado la historio kunligas kun nomo Meinardo kaj kun ĉebalta regiono, nomita - Livonio. Meinardo, alveninte kune kun komercistoj, en la jaroj 1186-1188 fondis eklezian komunumon en Ikšķile, kie sur la sama loko de nuna Rigo loĝis livoj (en regiono Livonio). Dum evangelizado formiĝis sep preskaŭ ŝtataj strukturoj en Estonio kaj kvar latvaj gentoj en nuna Latvio. La evangelizada procedo finiĝis jam en la 15-a jarcento. Komence de la 16-a jc. ĉefepiskopo de Riga, skribinte pri antikva Livonio, kie la la Papon oni respektis kiel la plej superan eklezian estron, partigis teritorion je du partoj. La nordan parton li nomis Estonio kaj la sudan Latvio. La ĉefa evangeliza sidejo de pastro (posta episkopo) Meinardo estis Ikšķile (28 km distance de Riga). Hodiaŭ tie loĝas pli ol du mil loĝantoj. Same kiel Riga, ĝi situas sur dekstra bordo de rivero Daŭgava. Pri tiu historia tempo hodiaŭ nur atestas ruinoj de katedralo, kiun Meinardo dediĉis al Sankta Virgulino Maria kaj kiun liainiciate konstruis masonistoj el insulo Gotlando (Svedio). Apud katedralo situis ne tro granda kastelo, de kiu hodiaŭ ankaŭ restis nur ruinoj, sed ĝi estis unu el la unuaj masonitaj konstruaĵoj en Baltiaj landoj. Simile, kiel en la Sankta Skribo estas neniu informo pri genealogio de pastro Melkicedek, same estas pri livonia episkopo Meinardo, kvankam verŝajne Estonion li vizitis neniam. En kronikaj fontoj ni trovas, ke komencante agadon en Ikšķile, Meinardo jam tiam estis etgriza kaj proksimume 50 jaraĝa viro. Kaj tial, ke misian agadon li komencis mallonge antaŭ sia episkopiĝo en la jaro 1186. Laŭ tio oni kalkulas, ke nia apostolo kaj episkopo naskiĝis en la jaro 1130.

Alveninte kune kun komercistoj fine de sepdekaj aŭ komence de okdekaj jaroj de la 12-a jc., li devis serĉi normalajn rilatojn kun loka loĝantaro, ellerni ilian lingvon ktp. Malgraŭ tio, ke partoj de tiu ĉi malgranda ŝtato pagis impostojn al Polocka (rusa) reĝo Vladimiro, mankas precizaj notoj, en kiu jaro li turnis sin al Polocka reĝo, por ricevi permeson komenci evangelizan agadon. Kaj vere, li ne nur ricevis permeson, sed ankaŭ donacojn de Vladimiro. Iuj historiistoj asertas, ke tio okazis post permeso de Polocka grekrita episkopo.

Tiel ekkuraĝigita Meinardo tuj komencis konstrui preĝejon, komence verŝajne lignan kaj poste masonitan. Li aktive predikis kaj rapide rikoltis sukcesojn. Dum iu atako flanke de litovoj, Meinardo kune kun livoj kaŝis sin en arbaro. Post fino de tiu danĝera okazo li promesis al livoj masoni kastelon, se ili agnoskos kristanismon, ĉar "kasteloj" de livoj tiutempe estis lignaj. Certe, livoj konsentis, kaj Meinardo konstruis eĉ du kastelojn: en Ikšķile kaj en Salaspils (tiutempe Kirhholm). En la jaro 1186, entuziasmigita de sukcesoj, li vizitis Bremenon, kie Ĉefepiskopo Hartvigo la II-a lin igis episkopo de Ikšķile. Tiun fakton konfirmis en la jaro 1188 Papo Klemento la III-a, kiu proklamis, ke la nova diocezo estas inkludita enkadre de diocezo de Bremeno. Ekzistas ankaŭ aliaj legendoj, ke Meinardo, vidinte rezultojn, vizitis Romon kaj informis Papon, petante sendi al Livonio episkopon, sed la Papo konstatis, ke Meinardo mem estas la plej konvena persono por tio. Ekzistas ankoraŭ aliaj hipotezoj, sed pli vera ŝajnas la informo pri lia episkopiĝo en Bremeno.

Reveninte Ikŝkilen, Meinardo arde daŭrigis pastran laboron. Li zorgis pri plinombrigo de pastroj, invitante kaj sendante livajn junulojn al porpastra seminario en Zegebergo. Tial la nomita latva kronikisto Indriķis notis, ke en Latvion li venis kune kun la tria episkopo de Ikšķile - Alberto. Pri Meinardo la kronikisto Indriķis skribas kun pli grandaj simpatioj ol pri episkopo Alberto. Oni povas multon rakonti pri unuaj jaroj de evangelizado, sed tio jam estas parto por alia artikolo.

Malgraŭ ĉiuj sukcesoj kaj prospera agado, la malamon flanke de livoj elvokis postuloj neglekti kristanan moralon en familiaj rilatoj. Krom tio livoj daŭris en adorado ankaŭ de siaj antaŭaj dioj. Al ili ne plaĉis, ke pligrandiĝas la kvanto de misiistoj, kaj ili eĉ timegis pro eventuala okupacio. Tial oni proponis forpeli ĉiujn misiistojn kaj forĵeti kristanismon en Daŭgavon, por ke la torento ĝin reportu al Germanio.

Tion vidinte Meinardo, li intencis kune kun misiistoj reveni Germanion, sed lin detenis de tio al li fidelaj livoj - kristanoj, kiuj eĉ timegis, ke forveturantan Meinardon oni survoje mortigos. Meinardo restis, sed li sendis al Romo sian pli proksiman helpiston Teodorikon. Tiu vojaĝis vestita en pastra vestaĵo, tenante enmane ujon kun benita akvo. Finfine li sukcese atingis Romon kaj informis Papon pri la ekestinta situacio. La Papo donis respondon datitan en komenco de 1193. Post tio Meinardo ankoraŭ du jarojn aktive agadis, sed sentinte alproksimiĝantan morton, kunvokis la misiajn estrojn kaj demandis ilin, ĉu ili deziras post lia morto resti sen episkopo? Ĉiuj tuj respondis unuvoĉe, ke ili deziras novan episkopon kaj patron. Certe, tio ekĝojigis Meinardon, sed baldaŭ alvenis la lasta lia tago, kiu verŝajne okazis la 14-an de aŭgusto 1196. Lia agado diferencis de agado de la tria episkopo Alberto, kiu daŭrigis evangelizadon sange militante.

Estas facile konstati la sanktecon de Meinardo, la Apostolo de Livonio - Latvio kaj lian heroan noblecon, kvankam li vivis antaŭ 800 jaroj. Sufiĉas konatiĝi kun kvar al li adresitaj leteroj - buleoj de du Papoj. Verŝajne al Meinardo skribis eĉ tri Papoj (Klemento la III-a, Celestino la III-a kaj Inocento la III-a), kiuj atestas, ke lia nobleco estis eksterordinara. Pri tio ankaŭ dokumentas la t.n. Kroniko de Resonoj, kiun oni verkis proksimume 100 jarojn post lia morto. Estas tie skribite, ke la episkopo Meinardo, vivante laŭ evangelia spirito, kune kun frataro kulturis grenon kaj en malfekundaj jaroj li disdonis ĝin al mizeruloj kaj malsatuloj.

La episkopon oni entombigis en preĝejo Ikšķile, sed en la jaro 1226 translokigis lin en katedralon de Riga.

Livonion oni ankaŭ nomis ”La tero de Māra”; la iniciato de tio ankaŭ apartenas al Meinardo. Unua masonita preĝejo (poste ĝi iĝis katedralo de Ikšķile) estis dediĉita al la Plej Sankta Virgulino Maria. La tria episkopo de Livonio Alberto tiun ĉi dediĉon eĉ plifortigis, konsekrinte la katedralon al Ĉielenprenita la Plej Sankta Virgulino. Tio tiutempe estis antaŭtempa deklaro, ĉar la dogmon pri Ĉielenpreno de Dipatrino oficiale proklamis la Papo Pio la XII-a nur en la jaro 1950.

Post la morto de Meinardo estis kiel dua episkopo de Livonio ordinita monaĥo Bertoldo. Sed livoj akceptis lin tre malamike. Bertoldo forlasis Livonion kaj turnis sin al Papo por anonci krucmiliton kontraŭ livoj. Kruckavaliroj renkontiĝis kun livoj en ebenaĵo, areo de nuna Riga. La episkopo mem gvidis batalon, sed lia ĉevalo ekscitita de alarmoj enportis lin en batalgrupiĝon de livoj, kie lin mortigis livo Imants. Tamen kruckavaliroj venkis. Ili freneze bruligis konstruaĵojn, dezertigis kampojn, mortigis homojn. Sekve livoj kapitulaciis, akceptis kristanismon kaj promesis pagi impostojn al eklezio. Tamen tuj, kiam kruckavaliroj revenis Germanion, livoj ĉe Daŭgavo forlasis novan kredon kaj forpelis pastrojn.

Post Bertoldo kiel posteulon oni proklamis altrangan pastron Alberton. Li estis saĝa, prudenta, aktiva kaj matura viro. De komenco li plifortigis sian potencon kaj poste daŭrigis jam perfortan kristanismon. Li vizitis reĝojn en Danlando kaj Germanio, petinte subtenon kaj kolektis amason da kruc-kavaliroj. En la jaro 1200 li venis al rivero Daŭgava kaj direktis al Ikšķile. Dumvoje li vidis malamike minacantajn livojn kaj perforte ilin venkis. Sed poste li sin montris kiel afabla kaj nobla homo, invitinte gasti la gentajn estrojn. Ruze li enprizonigis ilin kaj kontraŭ ilia liberigo li postulis anstataŭ ili doni iliajn filojn, kiujn, proksimume 30, li forveturigis al Germanio. Li rimarkis, ke Ikšķile situas en maloportuna loko, malproksime de maro kaj laŭ rivervojo ilin ĉiam minacas kaj atakas livoj. Tial li elektis lokon proksimume 10 km de maro, kie en Daŭgavon enfluas rivereto Rīdzene. (Historiistoj rilate al tio klarigas devenon de urba nomo Rīga). Tie li fondis la novan urbo-kastelon; starigis defendbarilojn, ordigis placon por komercado kaj tuj komencis konstrui preĝejon, al kiu li transmetis episkopan seĝon el Ikšķile al Riga. En la novfondita urbo tuj ekloĝiĝis germanaj komercistoj kaj metiistoj. Kaj de tie ni transiru al la unuaj alineoj de tiu ĉi artikolo.

Konklude al rakonto pri Latva Apostolo Meinardo indas mencii, ke al rango de sanktuloj lin levis kaj titolis Apostolo la Papo Johano Paŭlo la II-a. La kanonizado okazis dum lia vizito en Latvio kaj Riga la 8-an de septembro 1993.

Por legantoj de Dio Benu disponigis Jāseps Šlars, LR de IKUE en Latvio

al la indekso
 


 DONACO DE VATIKANO POR LATVIO

Katolikoj en Liepâja en Latvio ricevis de Papo Johano Paŭlo la II-a donacon - pavilonon, en kiu dum EXPO 2000 en Hanovero (Germanio) estis ekspozicioj de Vatikano. La pavilono servos ne nur kiel preĝejo, sed en ĝi ankaŭ estos loĝejo kaj oficejo de pastro, konvento de fratulinoj, dimanĉa lernejo kaj kristana infanĝardeno. La preĝejo estis konsekrita al sankta Meinardo, kie okazis jam la unuaj Diservoj.

La rondforma konstruaĵo mem vere impresas. Ĝi mezuras 42 m, la alteco kune kun turo 12 metrojn. Ĉefaj uzitaj konstru-materialoj estas vitro, ligno kaj metaloj. Ĝia pretigo kostis sep milionojn da germanaj markoj, la demuntado kaj denova restarigo en Liepâja postulis ankoraŭ unu milionon da markoj. Ĉiujn elspezojn kovris Unio de Germanaj Diocezoj.

Enirinte la vizitanto sentas sin surprizita, ĉar la ejoj aspektas neordinare helaj, lumigitaj kaj varmaj. Tute nekutima, modesta kaj asket-aspekta estas tiu ĉi preĝejo kompare kun aliaj katolikaj aŭ luteranaj preĝejoj en Latvio.

Laŭ gazetaraj informoj kompilis J. Šlars

al la indekso
 


 STATUON DE MARIA ONI REVENIGIS AL RIGO - LA ĈEFURBO DE LATVIO

Ĉi-jare Riganoj estis atestantoj de kelkaj revenigoj de antikvaj valoraĵoj, kiuj estis jam taksitaj kiel perditaj. Komenciĝis tio kun restarigo de domo de Nigrokapuloj (de ordeno de s. Maŭricio). Poste sekvis restarigo de skulptaĵo de Rolando, restarigo de statuo de episkopo Alberto, supren levigita sonorilo de s. Blazio al katedrala turo de s. Jakobo, kaj kiel la lasta renovigita ligno-skulptaĵo de Kristapo la Granda, kiu nun situas apud bordo de rivero Daŭgava en antikva parto de la ĉefurbo.

Okaze de 800-jara jubileo de Rigo (Rīga), Germanio decidis redoni forportitan antikvan relikvon - Madonno sur Lunarko . Tiun ĉi 1,175 m altan el kverka ligno ĉizitan statuon de Maria kun infano Jesuo enmane, el komenco de XVI-a jc. oni starigis en salono de Granda Gildio (domo de Rigaj komercistoj). Tie oni instalis specialan niĉon, kie la menciita statuo estis ĝis la lasta mondmilito. Dum milito oni forveturigis ĝin al Germanio, kie ĝi troviĝis kelkdekjarojn en antikva Hansa urbo Ljubek en monaĥejo de Anna. Solena reveno okazis aŭguste 2001.

Jāseps Šlars, LR de IKUE en Latvio

al la indekso


 ADORU – KRISTANA PREĜ- KAJ KANT-LIBRO

Adoru estas riĉenhava libro kun 1472 paĝoj, kun multaj kristanaj kantoj kun muziknotoj, internacie elektitaj melodioj kaj kantoj, bibliaj tekstoj kaj preĝoj por Diservoj kaj por privata uzo, mes-tekstoj laŭ oficiala meslibro.
Adoru estas profesie presita sur eksterordinare maldika biblia papero 33-grama, ne tro granda, ne tro peza, ne tro dika, solide bindita en helruĝa tola kovraĵo. Ĝi estas libro kun enhavo konservanta daŭran valoron.
Adoru estas ne nur unikaĵo en la historio de Esperanto, sed ankaŭ la libro nepre bezonota por ĉiu partoprenonto de la 55-a Kongreso de IKUE 2002 en Kroměříž.
Adoru - la libro por ĉeĥoj favorpreze mendebla (por 350 CZK + sendkostoj) ĉe Miloslav Šváček, Tršická ul. 6, CZ-75127 Penčice (retpoŝte: m.svacek@seznam.cz).
Adoru - mendebla ĉe pastro Bernhard Eichkorn, Romäusring 20, D-78050 VS-Villingen (fakse: +49 (0)7721 22074). Bonvolu afable ĝin baldaŭ mendi.

al la indekso
 


 BEATA ALOJZIJE STEPINAC

Alojzije Stepinac naskiĝis la 8-an de majo 1898 en la vilaĝo Brezarić (Krašić) en Kroatio. La bazlernejon li finis en Krašić, kaj de 1909 li vizitis klasikan gimnazion. Post la abiturientiĝo la 28-an de junio 1916 li estis mobilizita en la aŭstra armeo. Post la fino de sesmonata poroficira kurso en Rijeka li estis sendita al la itala batalejo apud Gorizia. Dum la batalo ĉe la rivero Piave en julio 1918 li estis militkaptita kaj de tie kiel tesalonika volontulo li liberiĝis en decembro 1918. Aŭtune 1919 li enskribiĝis en la Agronomian fakultaton de Zagrebo, sed li baldaŭ ĉesis studi kaj ekokupiĝis pri agrikulturo en sia naskiĝvilaĝo.

Dum la somero 1924 li findecidis esti pastro. Aŭtune li foriris al Gregoriana en Romo, kie li studis teologion kaj filozofion ĝis la jaro1931. La 26-an de oktobro 1930 li akceptis pastran ordinon. La 1-an de novembro 1931 li celebris la unuan Sanktan Meson en la preĝejo Sankta Maria Maggiore en Romo.

En julio 1931 li revenis al la patrolando. Papo Pio XI-a nomumis lin la 28-an de majo 1934 Ĉefepiskopo - koadjutoro kun la heredorajto. Tiutempe li estis la plej juna episkopo en la mondo estante nur 36-jara kaj malpli ol 4 jarojn pastro. Post la morto de la zagreba Ĉefepiskopo Bauer, la 7-an de decembro 1937 li transprenis la gvidadon de la zagreba diocezo kaj baldaŭ ankaŭ de la tiama Episkopa Konferenco de Jugoslavio.

Kiel paŝtisto de la Eklezio en Zagrebo, li provis tre intense kontaktiĝi kun la pastraro kaj la kredantoj en sia diocezo. Li zorgis pri adorado de Eŭkaristio kaj pri kulto al Sankta Maria, pri la familia kaj la junulara religia edukado kaj aktivigo de laikoj en la Katolika Agado. Ankaŭ li antaŭenigis la katolikan eldonadon kaj la eldonon de la tuta nova traduko de la Sankta Biblio. Li fondis plurajn novajn paroĥojn. En Brezovica li fondis la unuan karmelaninan monaĥejon en Kroatio. Kun ĉiuj kroataj episkopoj li planis la feston de 1300-jara jubileo de la ligo inter la kroatoj kaj la Sankta Seĝo (641-1941), kiu devis esti prokrastita pro la milito kaj la postaj okazaĵoj ĝis la jaro 1984.

Dum la dua mondmilito, post la germana okupacio de Jugoslavio estis kreita Sendependa Ŝtato Kroatio. Stepinac ne estis ligita al iu ajn partio. Li estis konsekvenca en la amo al patrujo, sed pleje al sia paŝtista servo, kaj per sia liberemo kaj netimemo li publike kontraŭis al rasaj, ideologiaj kaj politikaj persekutadoj. En siaj publikaj paroloj kaj per skribaj intervenoj li heroece postulis estimon al ĉiu persono, senkonsidere al raso, nacieco, kredo, sekso kaj jaraĝo. Fidela al Evangelio li kontraŭis al krimo kontraŭ la homaro kaj ĉiuj aliaj maljustecoj. Tuj post la akcepto de la rasismaj leĝoj, en aprilo 1941, li sendis proteston al la registaro. Li savadis la persekutitajn judojn, serbojn, ciganojn, slovenojn, polojn kaj la kroatojn komunistojn.

Jam dum la unuaj monatoj post la fondo de la kroata ŝtato li intervenis per la mesaĝo: ”Laŭ la katolika moralo neniam oni permesas murdadon de ostaĵoj pro alies kulpoj”. La 25-an de oktobro 1942 en la zagreba katedralo li diris: ”Ĉiu popolo kaj ĉiu raso sur la tero havas rajton je vivo inda de homo kaj la homa traktado. Ĉiuj sen diferenco, ĉu ili estas membroj de la cigana raso aŭ iu alia, aŭ nigruloj aŭ prestiĝa eŭropano, aŭ malŝatata judo aŭ orgojla arijano, havas la samrajton diri: ”Patro nia, kiu estas en la ĉielo”. ”Kaj se Dio al ĉiuj donis la rajton, kiu homa reĝimo rajtas ĝin nei?” Li ankau kontraustaris perfortajn ŝanĝojn de la religio.

Al li venadis de ĉiuj flankoj malriĉuloj kaj suferantoj. Li akceptis tricenton da pastroj el Slovenio. Caritas helpis ne nur al la helpbezonaj kroatoj, sed ankaŭ al ĉiuj aliaj: serboj, judoj, slovenoj, poloj, ktp. Pro ĉi tio kaj precipe pro la fa× isma kaj naciisma persekutoj li fariĝis malfavorata ulo.

Gestapo preparis planon por lia mortigo kaj la registaro plurfoje postulis de la Sankta Seĝo lian forigon el la zagreba diocezo.

Post la fino de la dua mondmilito en Kroatio, samkiel en la tuta Jugoslavio ekregis la komunisma partio kun bolŝevismaj ideoj kaj precipe militema ateismo. La Ĉefepiskopo Stepinac jam la 17-an de majo 1945 estis en la malliberejo ĝis la 3-a de junio 1945. Jam la sekvan tagon Tito mem invitis lin. El la interparolado kun li kaj el tiu, kiun Tito havis du tagojn pli frue kun la reprezentantoj de la katolika pastraro en Zagrebo, estis klare, ke la reĝimo deziras ”popolan eklezion” sendependan de la Sankta Seĝo. Por Stepinac tio signifis tuŝi la koron de la katolika unueco. Baldaŭ evidentiĝis la planita persekutado de la Eklezio, kio koncernis ne nur la episkopojn kaj pastrojn, sed ankaŭ la kredantojn.

Estis organizita granda kampanjo kontraŭ la Eklezio, aparte kontraŭ la Ĉefepiskopo Stepinac. Tiu kampanjo daŭris intense ĝis la foriro de la komunisma reĝimo el la eŭropa politika scenejo.

En septembro 1945 Stepinac kunvokis la Episkopan Konferencon kun la tasko pridiskuti la aktualan staton. La 22-an de septembro la episkoparo eldonis la paŝtistan leteron, kiu dokumente kaj kuraĝe prezentis ĉiujn persekutojn, kiujn la nova reĝimo faris dum la milita kaj la postmilita periodoj al la Eklezio, sed ankaŭ kontraŭ la libero de la konscio de ĝiaj loĝantoj. Sekvis eĉ pli forta kontraŭstaro direktita al Stepinac. Komenciĝis diversaj atakoj, ekzemple ŝtonatako en Zaprešić apud Zagrebo la 4-an de novembro 1945, post kiu la ĉefepiskopo ne plu povis iri al paŝtistaj vizitoj. En januaro 1946 la registaro pere de nova papa delegito Hurley postulis de la Sankta Seĝo, ke estu forigita la ĉefepiskopo el la eklezia servo.

Post pluraj intensaj insultoj kaj atakoj kontraŭ lia persono, li denove estis malliberigita la 18-an de septembro 1946. Kaj la 30-an de septembro aperis antaŭ la muntita politika juĝproceso. Estis notita lia parolo antaŭ la tribunalo la 3-an de oktobro, kiu ne estis nur defendo, sed samtempe plendo kontraŭ nejusta tribunalo kaj lia konfeso pri preteco oferi sian vivon por la sanktaĵoj. Surbaze de truditaj deklaroj kaj malveraj atestoj, eĉ falsaj dokumentoj, li estis senkulpe kondamnita la 11-an de oktobro 1946 al 16-jara restado en malliberejo kaj deviga laboro kaj dum pluaj 5 jaroj per perdo de civilaj rajtoj.

La 19-an de oktobro 1946 oni kondukis lin al la plenumado de la puno en arestejon Lepoglava, kie li estis ĝis la 5-a de decembro 1951. Oni permesis al li celebri la S. Meson kaj legi teologiajn librojn, sed li estis en plena izoleco, konstante humiligata kaj plej verŝajne ankaŭ venenata, kio grandparte detruis lian sanon.

Post 1864 tagoj de lia restado en malliberejo, la 5-an de decembro 1951 oni lin transloĝigis al lia naskiĝparoĥo Kralić, por finpasi la reston de la puno en la ekzilo, for de lia diocezo.

En malliberejo, la 12-an de januaro 1953 la Papo Pio XII-a nomumis lin kardinalo, post kio la registaro ĉesigis la diplomatiajn rilatojn kun la Sankta Seĝo. Li ne povis iri al Romo por preni la kardinalan purpuran ĉapelon, eĉ ne post la morto de la Papo dum konklavo, ĉar li ne estis certa, ĉu li povos reveni al la patrolando, kie li deziris resti kun sia popolo.

En ekzilo kaj en izoleco li komencis skriban apostoladon. Li verkis milojn da paĝoj de predikoj kaj aliaj spiritaj tekstoj. Li sendis al pluraj episkopoj, pastroj kaj kredantoj pli ol 5 mil leterojn, el kiuj konserviĝis ĉirkaŭ 700. En la leteroj, kiel homo de viva kredo kaj neskuebla espero kaj tute dediĉita al Dio, ĉiujn li kuraĝigis, konsolis kaj atentigis, ke oni restu fidela al la Eklezio kaj la eklezia unueco. Kaj en tiuj leteroj, dum la juĝproceso kaj dum la tuta ekzilo li montris sinceran amon ankaŭ al tiuj personoj, kiuj kontraŭ staris lin kaj lin nejuste akuzis. Preĝo por malamikoj kaj pardonpeto al ĉiuj estis konstanta temo de liaj eldiraĵoj, leteroj en liaj tri testamentoj.

De printempo 1953, de lia restado en mallibero en Lepoglava, li malsanis pro trombozo de piedoj kaj bronka kataro. Estis necesa hospitala sanigado, kvankam la kuracistoj, kontrolitaj de la reĝimo, kontrolis lian sanstaton. Li ne akceptis iun ajn privilegion, kiu povus montri, ke li kliniĝis antaŭ la nejusta tribunalo kaj reĝimo kaj tiel misgvidi la pastraron, kredantojn kaj aliajn homojn persistantajn en sia kredo.

Tiel ĉiuj doloroj iĝis parto de lia ekzila vivo, kiujn li pacience akceptis ĝis la morto.

Li mortis la 10-an de februaro 1960. Li mortis, kiel oni diras laŭ la martira vortaro ”kaŭze de malliberejaj doloroj, sed preĝante por la persekutantoj kaj per Kristaj vortoj: Patro, estu via volo!”

Lian vivon kaj la martiran morton la Dia popolo ekkonis kaj festis jam dum lia vivo, kaj precipe post la morto. La 13-an de februaro 1960 oni entombigis lin en la kripton de la zagreba katedralo. La 18-an de februaro 1960 La Papo Johano XXIII-a dum la Sankta Meso menciis: ”Ni preĝu por la agnosko de lia elektita spirito”.

Kaŝe la 4-an de decembro 1980 en Romo komenciĝis la episkopa procedo por beat-proklamo de zagreba ĉefepiskopo kaj kardinalo Alojzije Stepinac.

La Kroata parlamento la 14-an de februaro 1992 rehonorigis la kardinalon.

En Romo la 16-an de junio 1993 finiĝis la episkopa parto por lia beat-proklamo.

Inter la 22-a kaj 23-a de junio 1993 en la zagreba katedralo okazis elterigo kaj identigo de la postmortaj restaĵoj. En liaj ostoj oni trovis substancojn de arseno.

Dum la unua vizito de Zagrebo, la Papo Johano Paŭlo la II-a vizitis en la katedralo lian tombon kaj proklamis lin beatulo en Marija Bistrica la 3-an de oktobro 1998.

Kompilis kaj tradukis Marija Belošević, Zagrebo, aß gusto 2000

al la indekso
 


 LA 15-A KONGRESO DE LA ITALA IKUE-SEKCIO

Kongreso de italaj katolikaj esperantistoj okazis ĉe Lago Maggiore en ĉarma loko Barza d´ Ispra dum tagoj 7.-11.9.2001. La renkontiĝon ĉeestis proksimume 80 partoprenantoj el Italio (inter ili ses pastroj), Hungario, Francio kaj Ĉeĥio. Temo de la kongreso estis: ”Spiritualeco de Antonio Rosmini”. La regiono multon rakontas pri li kaj lia agado. Liaj verkoj estis miskomprenataj kaj kondamnataj. Li kredis la tutan vivon la veron de la katolika doktrino kaj restis fidela al la aŭ toritato de la Eklezio.

La kongreso okazis en favora, impresdona domo de la bonfara kaj altmerita ordeno, fondita de beata pastro Guanella (1842-1915), kiu estis beatproklamita de la Papo Paŭlo la 6-a la 25-an de oktobro 1964. Li pastriĝis en majo 1866. Kun entuziasmo li eniris la paŝtistan vivon en Valchiavenna kaj post tri jaroj en la saleziana ordeno kun Johano Bosko li aktivis en paroĥo en Valtellina, ktp. Tiuj jaroj estis malfacilaj pro la politikaj kontrastoj, estigitaj de lia firmeco en decidoj kaj amo por la justeco kaj la malriĉuloj. En Pianello Lario la episkopo konfidis al li gastejon por knabinetoj kaj maljunulinoj, regatan de kelkaj ”ursulaninoj”; organizis ilin en religia kongregacio Filinoj de Sankta Maria de la Providenco. Kun ili li starigis Domon de la Dia Providenco en Komo (1886), kunlaboris ankaß kun la Servantoj de la Karitato. La agado baldaß disvastiť is ankaß ekster la urbo kaj eksterlanden, al Svislando kaj Usono, kun la protekto kaj amikeco de Papo Pio la 10-a. Li mortis en Komo la 24-an de oktobro 1915.

Okazis vere interesa kaj valora programo. Sabate la 8-an de septembro, post inaŭguro de la kongreso, la ĉeestantoj aŭskultis bonege preparitan prelegon de D-ro Serio Boschin, prezidanto de UECI (Itala IKUE-Sekcio) je la temo ”Biografio de Antonio Rosmini” kaj ”La kvin plagoj de la sankta Eklezio”. Sanktan Meson okaze de naskiĝo de la Beata Virgulino Maria ĉefcelebris honora prezidanto de IKUE pastro Duilio Magnani. Dum la homilio li menciis tri bibliajn frazojn, kiuj bildigas la ĝojon, la feston de la Sankta Triunuo pro la naskiĝo de Maria.

La Patro ĝojas pere de la ĉefanĝelo Gabrielo: ”Saluton al vi gracoplena, la Eternulo estas kun vi” (Luk. 1, 28). Per la antaŭviditaj meritoj de la Elaĉetanto, Maria estas ”la gracoplena”, do sen origina peko, la Senmakula. Post la peko de la prapatroj finfine la Patro ĝojas pro la naskiĝo de sia unua kaj unika vera Filino.

La Filo estas feliĉa, ĉar naskiĝis tiu, kiu plenumos perfekte la Dian volon. ĉu vi memoras la vortojn de Jesuo: ”Kiu ajn faros la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo, tiu estas mia frato, fratino kaj patrino” (Mat. 12, 49-50)? La Filo, do, ĝojas antaŭvidante, ke Ŝi tutcerte estus plenumonta la volon de la Eternulo, ĝis ankaŭ ŝian ”animon glavo trapasos” (Luk. 2, 35).

La Sankta Spirito ekĝojegas pro la naskiĝo de Maria, ĉar la Ĉefanĝelo Gabrielo anoncas la edzinon: ”La Sankta Spirito venos super vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaß la naskitaĵo estos nomata sankta, la Filo de Dio” (Luk. 1,35) kaj ”la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni” (Joh. 1, 14).

Nia grava kaj ĉefa tasko estas imiti nian Patrinon. La imitado fariĝas la plej bela kaj ŝatata donaco al Ŝi. Tia donaco ĝojigos la Virgulinon, ĉar tia nia vivo vere gloras kaj honoras la Sanktan Triunuon. Do, por festi adekvate la naskiĝtagon de la Virgulino kaj kongrue honori la Verkiston (ni ofte admiras la verkaĵon, sed tute malatentas la verkiston), ni devas precipe imiti la Modelon, la Patrinon de la Eklezio, de la Dia mistika popolo. Se la morala ĉeftrajto de la Virgulino estis, laŭ la vorto de Jesuo, plenumi la Dian volon, ĉu vi ne aŭdas la voĉon de Jesuo diranta: ”Faru la samon ankaŭ vi” (Luk. 10, 37)? Efektive, ni ne forgesu, ke plenumi la Dian volon estis la kerno de la surtera vivo de Jesuo kaj ke Jesuo diras al ni en Patro Nia: ”Fariĝu via volo kiel en la ĉielo tiel ankaŭ sur la tero” (Mat. 6, 10). Kion signifas ”Kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero”? Tutcerte vi konas la diferencon inter ”plenumi la Dian volon” kaj ”vivi en la Dia volo”. Cetere, sufiĉas, ke ni pridemandu nin jene: Ĉu en la ĉielo oni plenumas la volon de Dio aŭ la beatuloj vivas en la Dia volo? Estas multe da diferenco inter la du demandoj.

Konklude pastro Duilio Magnani diris: ”Jen, karegaj gefratoj, kiel Jesuo laŭgrade gvidas nian animon atingi la ĉefan surteran celon - plenumi la Dian volon kaj ne nur, ĉar ĝin plenumas ankaŭ la diabloj, perforte ankaŭ la servistoj, ankaŭ la gefiloj, kvankam ne ĉiam volonte. Ni estas vokataj travivi en la Dia volo samkiel la beatuloj en la ĉielo. Maria estis tia en sia vivo: humila Servantino kaj obeema Filino de la Patro, la Dipatrino, plenumanta kun la Filo la Patran volon ĝis ”morti” surkruce, la Edzino, fandanta sian volon en la Sankta Spirito. Ni klopodu imiti Ŝin por festi kristane ŝian naskiĝtagon kaj tiel glori kaj honori la Sanktan Triunuon.”

Dimanĉe estis la ĉefcelebranto Mons-ro Giovanni Balconi el Milano. Tiuj, kiuj partoprenis la 50-an IKUE-Kongreson en Romo kaj Rimini en la jaro 1997, konas lin, ĉar ankaŭ tiam li prelegis kaj kuncelebris. Jen kelkaj vortoj el lia prediko:

”Papo Pio la 8-a aprobis la instituton de la Karitato de Rosmini kondiĉe, ke ĝi komence estu ”ne granda afero”. La Papo deziris, ke tiu Instituto havu profundan fundamenton kaj estu malriĉa.

Kiam Rosmini eniris en ”Monto Kalvario-n” ĉe Domodossola, alkutimiĝanta al riĉa vivo, li trovis nur malgrandan ĉelon kun ŝtonoj, meblitan per tableto, du seĝetoj, submatraco el folioj kiel lito. Li preferis ka× i sin en humileco, malriĉeco, neglekto. Tiamaniere vivas la sanktuloj. Sian krucon ili serĉas ne en oro aŭ arĝento, sed krudeco.”

Mons-ro Giovanni Balconi prelegis poste je la temo ”La disputo pri Rosminianismo” kaj respondis kelkajn demandojn. Do, mi menciu almenaŭ kelkajn liajn pensojn:

Parto de la disputo koncernis la verkojn de Rosmini, sed ankaŭ la interpretadon de lia filozofio.

Jam en la jaro 1831 Rosmini estis denuncita al la Sankta Kongregacio de la Indekso; en la jaro 1854 la kongregacio deklaris, ke liaj verkoj ne estas malpermesitaj, sed ke ili ne estis sen eraroj kontraŭ la kredo kaj la moralo. Rosminianismo estis, ŝajne, afero filozofia aŭ teologia; konkrete ĝi estis polemiko politika.

La filozofio de Rosmini ne estas facile komprenebla. Li forlasis la filozofion de Aristotelo kaj iris la vojon de la kritikismo de Kant kaj de la idealismo. Ĉi tio klarigas la kaŭzon de nefidemo de katolikoj, kiuj konsideras rosminianismon kiel danĝeran doktrinon kaj novan formon de raciismo kaj rekonsideradon de subjektivismo. Tial la aspekto pli bela kaj interesa de Rosmini, la dialogo kun la moderna penso, fariĝas duba por la katolikoj, ĉar ili pensas, ke ekzistas unu senkrepuska filozofio, aristotelismo, kiel ĝi estis klarigata de la skolastika filozofio. Tiamaniere Rosmini forlasis la simplecon de la vero.

Akuzoj, adresitaj per katolikoj kontraŭ rosminianismo, eblas resumi per unu frazo: rosminianismo respondecas ankaŭ pri la nekredemo.

La plej dubaj punktoj rilatas la gnozologion, la konon de Dio, la liberecon, la supernaturan ordon, la kreon de la animo. Kion konkludi el ĉi tiu polemiko, kion lerni?

1. Neniam ni havas rajton troigi. Ni ne povas ĉion kompreni sendistinge. Jesuo polemikis, sed savis la homojn; indikis la erarojn, sed estis bonrilata kun la erarintoj.

2. Grava estas la plurnombreco de la opinioj. La vero estas tiel granda, ke ni havas multajn vojojn por kompreni ĝin. Ĉiuj vojoj ne estas egalaj. La aŭtoŝoseo ne estas kiel kampo. La hodiaŭ a mondo estas pordo fermita aŭ barilo, sed samtempe ĝi estas trapasejo. La pentristo ne nur miksas la kolorojn, sed serĉas la taŭgan koloron; ne konsideras la pomarbon, kvazaŭ ĝi estus granatarbo. Ĉiu afero devas havi sian signifon. Trajno kaj ŝipo ne povas uzi la saman vojon. Ne sufiĉas ripeti doktrinon aŭ filozofion pasive sen konfronti ĝin kun aliaj pensuloj. Ĉiu ripeto estas ankaŭ pliprofundigo.

3. Ni devas respekti klopodojn pri dialogo inter kulturoj. La vero havas tamen siajn regulojn. La dialogo ne konsistas el konfuzo, eĉ ne el malŝato. Bona supo enhavas plurajn verdaĵojn, sed ne ĉiuj verdaĵoj estas taŭgaj por la supo, ĉiu verdaĵo bezonas certan tempon por kuiri ĝin.

4. Gravas profundo de la kulturo. Ni, esperantistoj, kontaktas plurajn kulturojn; en ĉiu kulturo ĉeestas iu blanka ŝtoneto, kiu signas la vojon. Ni kristanoj havas alian ŝtoneton - Jesuon Kriston. Li estas la vojo, la vero, la vivo. Li estas la vinberujo, la paco, la ĝojo. Li estas la roko, el kiu ŝprucas akvo de la eterna vivo. Li estas la pano, kiu satigas nin. Kial ni kredas ĉi tiujn verojn? Kial ni interparolas pri ili? Se la semo ne enpenetras profunde la grundon, ĝi ne donas fruktojn.

Lunde partoprenantoj de la kongreso pilgrimis peraŭtobuse al Ermitejo Sankta Katarina ”del Sasso”. Tie okazis Sankta Meso por la unueco de la kristanoj. Boatado gvidis ĉiujn tra Lago Maggiore al insulo Isola Bella, kie post la tagmanĝo en restoracio Delfino daŭrigis la programo pere de vizito de palaco Borromeo kaj de ĝia ĝardeno. Nuntempe vivas en unu parto de la konstruaĵo la heredantoj.

Poste oni boatis al Stresa por viziti muzeon de Rosmini. Post la vasta klarigo de loka pastro, interese parolanta en la itala, mi sciiĝis, ke nek unu verko de Rosmini estis tradukita en la ĉeĥan. Kiam mi venis al Prago, mi esploris la situacion en la biblioteko. Jes, nek unu verkon de Rosmini eblas bedaŭrinde trovi en la ĉeĥa; eĉ pri lia verko nenion.

Per la aŭtobuso ni atingis Arona kaj tie ni rigardis Sanktan Monton de Sankta Karlo.

La kongreso kulminis marde en Cormano, urbeto situanta 1 km de Milano. Vizito de la unua eŭropa E-ĝardeno certe restos por ĉiuj neforgesebla. Oni samtempe malkovris la memortabulon okaze de la okazinta kongreso sur Placo de Esperanto; apuda Domo de IKUE aperis tute nova kun multaj konataj nomoj el la historio de la movado. En la ĝardeno ne mankas lageto kun fiŝoj, insuleto kun trezoro, ponteto, stratetoj kun nomoj dediĉitaj al elstaraj personoj de E-movado, ekz. Zamenhof, Grabowski, Waringhien, ktp., ne mankas konata nomo Mario Sola, eksprezidanto de la itala IKUE-Sekcio, (kiu partoprenis ankoraŭ en la jaro 1997 la IKUE-Kongreson, sed la 1-an de januaro 1998 li mortis). Oni povas rimarki, ke aviadilo kun E-signo estas preta forflugi ien; oni ĝuas E-medion ekde la unua paŝo. Admiro apartenas al la aŭtoro frato Giovanni Conti kaj danko por kompreno al lia edzino Marioline. Dankegon al ĉiuj organizantoj por vere valora kaj sukcesa kongreso.

Mi opinias, ke taŭgas mencii kelkajn informojn pri vivo de Rosmini. Mi intencis tralegi ion pri li aŭ almenaŭ unu lian verkon, bedaŭrinde ne eblas en la Ĉeĥa. Por traduki ion el la itala ne estas tempo. Do almenaŭ kelkajn frazojn mi aldonas. Mi volas diri al vi, ke la ĉefa prelego, diskuto kaj ĉiuj klarigoj dum la ekskurso okazis en la itala, do mia tasko evidentiĝas malfacila.

al la indekso
 


 Biografio de Antonio Rosmini

Li naskiĝis en Rovereto apud Trento la 24-an de marto 1797, estis baptita la postan tagon. Li studis en la universitato en Padovo kaj pastriĝis en Chioggia apud Venecio la 21-an de aprilo 1821. Li doktoriĝis pri Sankta Teologio kaj Kanona Juro la 22-an de junio 1822. Poste li travivis en Rovereto kaj Milano tre intensan intelektualan kaj mediteman periodon, metante sin mem kaj siajn kapablojn je la servo al Dio kaj la Eklezio. Klaraj signoj de la volo de Dio kondukis lin al Sankta Kalvaria Monto de Domodossola, kie en februaro 1828 li starigis la Instituton de la Karitato, verkante ties konstituciojn, libron, kiun li prizorgis amoplene dum sia tuta vivo. En la jaro 1839 li ricevis la papan aprobon por la Instituto. Li dediĉis la plej grandan parton de sia vivo al eduko de siaj ordenanoj, zorgante pri ilia spirito, organizado kaj disvastigo de la Instituto ankaŭ ekster Italio. Per la sama amemo li prizorgis la evoluon de la virina branĉo de la Instituto: la monaˇ inoj de la Providenco (Rosmianinoj). Li estis kaj daŭre estas ŝatata majstro de spiritualeco. Liaj verkoj pri asketo pruvas lian puran aliĝon al la Eklezio kaj al la kristana asketa tradicio. Mortante en la jaro 1855, li lasis al sia amiko Alessandro Manzoni sian spiritan testamenton per jenaj tri vortoj: ”Adori, Silenti, Ĝoji”, ”kiuj konsistigas” - memorigis Paŭlo la 6-a – ”la plej kompletan sintezon de lia lumoplena kaj lumanta spirita sperto”. Per sia tre klera kaj ”enciklopedia” menso Rosmini pritraktis la plej malfacilajn temojn de filozofio kaj teologio. Liaj eldonoj estas multegaj: cento da libroj, sed eble pli multaj, kiuj pritraktis filozofion, pedagogion, juron, politikon, apologetikon, asketismon, ktp. Liaj leteroj ĝis nun aperis en 13 libroj, daŭras kompletigo de la eldonado.

Papo Johano Paŭlo la 2-a diris pri Rosmini: ”Kvankam li estis viro de la 19-a jarcento, Rosmini preteriris sian epokon kaj sian medion por fariĝi universala atestanto, kies instruo estas ankoraŭ hodiaŭ grava kaj oportuna” (26.9.1998).

Jitka Skalická

al la indekso
 


 POPOLAJ BETLEHEMOJ - TRADICIO DE KVIN GENERACIOJ

Partoprenintoj de la nunjara 20-a IKUE-Tendaro en Sebranice, dum la vizito de najbara vilaĝo Horní Újezd (8.8.2001) havis la eblecon en vilaĝparto Podlubníček vidi belegajn du betlehemojn, kiuj estas parencece kunigitaj, sed ĉiu devenas el alia jarcento.

Meĥanika betlehemo de fratoj Josef kaj Jiří Mráz komencis estiĝi fine de 20-a jarcento. Sur areo de tri kvadrataj metroj oni povas vidi pli ol 65 figuretoj, el kiuj dume 40 estas meˇ anike movigataj tiel, ke ili similas movojn de diversaj homaj agadoj. Estas sur ĝi bildigitaj multaj forgesitaj metioj, kiuj estigis vivtenadon por simpla popolo en vilaĝoj dum pasinta jarcento. La betlehemo altiras atenton precipe de infanoj, ĉe kiuj ĝi povas veki ridetan rigardon je ĝoja mesaĝo pri naskiĝo de Jesueto en Betlehemo.

La pli malnova betlehemo, kiun ankaŭ la tendaranoj tie vidis, devenas el dua duono de la 19-a jarcento. Ĝia kreinto estis s-ro František Stříteský el Třemošná - prapraavo de fratoj Mráz - aŭtoroj de la pli nova betlehemo. La unika 140-jaraĝa betlehemo estas denove ekspoziciata post kelkjara paŭzo, dum kiu ĝi estis deponita en lignaj skatoloj en subtegmentejo de iu domo en Sebranice. La plej grandan atenton la betlehemo akiris dum ekspozicio de betlehemoj en Litomyšl en la jaro 1924, pri kio skribas en la libro ”Lidové betlémy v Čechách a na Moravě” (Popolaj betlehemoj en Bohemio kaj Moravio) PhDr. Vladimír Vaclík, faka specialisto de muzeo en Třebechovice pod Orebem, kie troviĝas en la mondo konata Betlehemo de Třebechovice.

al la indekso
 


 MUZILO JUBILEAS

Esperantista Kant-Ensemblo ”Muzilo” solenis en la pasinta jaro sian 25-jariĝon. La nomon ”Muzilo” donacis al la koruso pastro Henryk Paruzel el Zabrze. Ĉi tiu nomo estis samtempe la nomo de la prilaborita de li simpligita sistemo de la muzika notado. Li ankaŭ konfidis la organizadon de la koruso al kolegoj Remigiusz Kossakowski kaj Wiesław Tomaszewski.

Por la unua fojo la koruso sin prezentis en la jaro 1975 dum la kongreso de IKUE en Romo. Poste ”Muzilo” kantis dum multaj enlandaj E-aranĝoj kaj ankaŭ eksterlande, i.a. en Germanio, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, Ukrainio kaj Litovio, kaj ankaŭ en Italio kaj Aŭstrio.

En la porokaza koncerto la koruso prezentis verkojn de la monda muziko, inkluzive polajn kantojn kaj religiajn. La koruson direktis Andrzej Seroczyński, akompanis per fortepiano Tadeusz Frejzner.

Kadre de la jubileaj solenaĵoj okazis transdono de honoraj insignoj: tiuj de la Merita Kulturaganto, atribuitaj de la Ministerio de Kulturo kaj Nacia Heredaĵo de la Pola Asocio de Korusoj kaj Orkestroj - tiuj oraj kun laŭro, la oraj kaj la arĝentaj. La insignojn ricevis iamaj direktistoj de la koruso, ties prezidanto kaj ĉiuj personoj kantintaj dum multaj jaroj.

Okaze de la jubileo la Ensemblo ricevis gratulleterojn de la prezidento, la urbestro de Varsovio, de la Asocio de Polaj Artistoj-Muzikistoj, de la Mazovia Centro de Kulturo, de la Klubo de Katolika Intelektularo en Varsovio kaj de la Pola Esperanto-Asocio.

La jubilean solenaĵon oni aranĝis en la Mazovia Centro de Kulturo kaj partoprenis ĝin multaj aŭskultantoj. Substrekindas, ke la Mazovia Centro de multaj jaroj amike helpas al ”Muzilo”, interalie liverante senpage provsalonon por la koruso.

Wiesław Tomaszewski

al la indekso
 


 PRIPENSADO

Antaŭ 6 jaroj mi ĉeestis prelegon de prof. Balabán pri la diferenco inter la pens- kaj esprim-manieroj en la greka kaj hebrea lingvoj. La prelego estis tre interesa, tamen por ni, kiuj ne regas la hebrean, restis pluraj neklaraĵoj, kiuj instigis al plua serĉado. Iom da prilumo venis per trastudo de la verko de prof. Balabán ”La hebrea pensmaniero” (1993).

Spite de tio, tiu problemo persekutis min dum jaroj. Venis al mi la demando, kial dum tutaj jarcentoj neniu provis transpontigi tiun abismon? (Poste mi konstatis, ke pluraj provadis).

Aperis ankaŭ la ideo, ke la kreinto de Esperanto D-ro Zamenhof estis laŭnaske hebreo, studis en ”latinaj” lernejoj, tiel ke en lia kapo kunpuŝiĝis ambaŭ tiuj fluoj de pensado kaj esprimado, kaj tio devas esti respeguligita en lia ĉefa verko - en Esperanto.

Fine de la jaro 1999 mi konatiĝis kun profesoro instruanta filozofion de lingvistiko en la universitato en Lausanne (Svislando), kaj estante kun li kvar tagojn, mi havis okazon informi lin ankaŭ pri mia problemo. Sen diri ion konkretan, li promesis, ke li sendos ion.

En februaro 2000 li sendis al mi la franclingvan tradukon de la libro de la itala filozofo Umberto Eco ”La serĉado de la perfekta lingvo en la eŭropa kulturo”. Mi estis surprizita. La libro pritraktis fake tion, kion mi nur laike supozis, nome, ke inter la stiloj de pensado, esprimado kaj skribado en la hebrea lingvo ekzistas rekta rilato.

La libro estas tre interesa. Fine de siaj pripensoj Umberto Eco venas al la konkludo, ke plejverŝajne oni ne trovos perfektan lingvon, sed al la perfekta lingvo pleje, tiusence, proksimiĝas ĝuste Esperanto, ĉar ĝi enhavas la gravajn elementojn de la ambaŭ menciitaj fluoj, el la hebrea precipe la kreivan kunagadon de la uzanto en kreado de esprimoj, kaj la eblon esprimi per unu vorto eĉ tutan ideon kaj samtempe precize esprimi la nociojn laŭ la greka principo.

Ĉi tiu fakto estis priskribata jam antaŭ 100 jaroj ne per komparado de la greka kaj la hebrea, sed en komparo kun certaj naciaj lingvoj (germana, franca, angla) de alia franclingva svisa universitata profesoro Edmond Privat en lia verketo ”Esprimado de sentoj en Esperanto”.

Enirante la vojon de proksimiĝado de la kristanoj kaj hebreoj, kio estas nia ĉefa tasko, oni komencis serĉi fontojn kaj evolu-manierojn de la malharmonio inter la hebreoj kaj kristanoj, kaj kiamaniere ĝi povis atingi la teruran kulminon - la holokaŭston.

Eĉ se oni ne prezentas tion kiel la ĉefan kaŭzon, tamen ĉiuj agnoskas, ke unu fonto estas ankaŭ la principa diferenco en pensado de la hebreoj kaj kristanoj.

Eble meritus fake prijuĝi, kiomgrade la ŝatado kaj admirado de la greka kaj romia retoriko flanke de d-ro Goebbels influis lian sintenon al la judoj.

Tio estas du mondoj, esprimiĝis prof. Balabán en sia prelego kaj verko.

Eble ĉiuj sentas, ke kun la nova jarmilo ni eniris alian pensmanieron. Vidante la pasintan jarmilon plenan de malakordoj, disiĝoj, militoj kaj malamikeco, ni vidas nun ĉie strebadon pri sintezo, proksimiĝado kaj unuigado. Kiel la fendado religia, nacia kaj eĉ atoma estas malbonaj, tiel la sintezo ĉiudirekte estas prospera. Ne iuforma miksaĵo, sed prudenta komuna strebado pri bono. La multe diskutata, laŭ data, sed ankaŭ malbenata globaligo (tutmondigo) estas ankaŭ certaforme la sintezo. Sed la unusola akceptebla formo de la globaligo estas laŭ eble ekvilibra evoluo de la tuta globo, en spirito de solidareco. Unueco en plureco kaj diverseco.

Mi volas, ke tiu ĉi atentigo estu plejeble konciza, tial nur kelkajn menciojn.

La historiistoj, penetrante profunden en la historion, venis ĝis Sumero. De tie oni supozas la migradon de nia kulturo - tra Asirio kaj Babilonio, Grekio kaj Romo - ĝis Eŭropo. Tiu ĉi kulturo uzis, precipe en la epoko de la antikva Grekio kaj Romo la lingvojn, kiuj esprimadis siajn pensojn dismembrigitajn en vortojn kun precize limigita signifo. Tial nia terminologio baziĝas sur la greko-latina fundamento.

Sed el la regiono de Sumer eliris ankaŭ Abrahamo kun sia tribo. Dum lia vagado ekestis la hebreaj lingvo kaj skribo kun pluraj specialaĵoj, certe sub influo de la religie perceptata ĉiutaga vivo kaj de la konscio pri la devoj de la elektita popolo.

En la hebrea estis skribita la Biblio, la promesoj kaj instruoj de la Eternulo.

Prof. Balabán diras: ”La hebrean pensmanieron ne eblas difini, t.e. meti al ĝi limojn, ĉar ne eblas ĝisvidi la finon aŭ la finan formon”. Kiam aperis la bezono traduki la Biblion el la hebrea en la grekan, kaj tiam estiĝis la Septuaginto, esprimis prof. Balabán: ”Tio ne estas 'sklaveca' traduko, sed interpretado en alian mondon de pensado, en la mondon grekan”.

Eĉ se mi ne regas la hebrean, mi sentas, ke la esenca influo de la hebrea al Esperanto kuŝas ĝuste en la sfero de transdonado de pensoj, ne nur de vortoj.

Kaj se ni rememoros la pritrakton de prof. Eco, ke komence, kiam ne ekzistis iu homa lingvo, Dio parolis pere de naturaj kaj atmosferaj fenomenoj, kio estas jam proksime de transpenetrado de pensoj, kiujn oni antaŭvidas (Theilhard de Chardin k.a.) ĉe la pli superaj estaĵoj (anĝeloj), kaj la perdo de tiu kapablo (elpelado el la Paradizo) kaj la dismembrigita komunikado en vortojn, jen - ĉu ne povas esti la komenco de la unika fenomeno - de la homa parolkapablo? Por esti konciza mi esprimis tion verŝajne ne tro konvene, sed mi volis nur aludi kelkajn kapto-punktojn.

Estas interese, ke mia amiko Emil Hanhiniemi, laŭ devene finno, post la dua mondmilito enmigrinto al Aŭstralio, nun 80-jaraĝa, antaŭ 30 jaroj eldonadis la kajerojn ”Lingvologiaj studoj”, en kiuj li diras, ke li estas certa, ke devas ekzisti multe pli perfekta maniero de komunikado, sed ke Esperanto estas la plej konvena interŝtupo sur tiu vojo.

Tio estas neordigita amaso da pensoj, sed mi pensas, ke ĝi povas servi kiel instigo por studado. Necesas koni relative bone ĉiujn elementojn de la problemo. Tial estus konvene unuigi konojn kaj fortojn de pluraj fakuloj.

Estus inde, se ni povus kontribui klarigi la malklaraĵojn de la miljara kunvivado de la hebreoj kaj kristanoj kaj helpi al ili reciproke proksimiĝi.

Jiří Laube, Kratochvílova 969, CZ- 41301 Roudnice nad Labem, Ĉeĥio
E-poŝto:
laub-i@raz-dva.cz

al la indekso
 


 Letero el Kongo

Kara Prezidanto, kun granda ĝojo mi ricevis de vi senditan pakaĵeton, kiu enhavis du numerojn de interesa revuo Dio Benu kaj du kato­likajn esperantaĵojn. Tio ĝojigis nin ĉiujn kaj multe nin kuraĝigis.

Legante vian revuon mi rimarkis, ke via IKUE-Sekcio estas vere organizita. Dankinda vi estas kaj mi dankas al Dio. Mi esperas, ke via sperto helpos al ni organizi aktivan katolikan movadon en Kongolando. Tio estas mia revo, eĉ se tio postulos multe, sed Dio helpos.

Ni laboru kaj esperu!
Jean Bosco MALANDA LUTETE IKUE-LR/ Kongo

al la indekso
 


 55-a KONGRESO DE I.K.U.E. 2002 en Kroměříž, Ĉeĥa Respubliko

La kongresa temo:
MALFERMU LA PORDON AL KRISTO! (Johano Paß lo II-a)

Ĉu vi jam serioze pripensis kaj planis partoprenon en la 55-a Kongreso de IKUE? Se jes, bonvolu baldaŭ sendi vian aliĝilon kaj aliĝkotizon, por ke vi alvicigu vin al jam pli ol 60 aliĝintaj kongresontoj. Ju pli frue la Organiza Kongresa Komitato konos la nombron de la kongresontoj, des pli facile kaj response ĝi povos ĉion aranĝi, por ke la kongreso estu bela travivaĵo por la partoprenantoj.

La kongresa temo ”Malfermu la pordon al Kristo!” estas alvoko de la Papo Johano Paŭlo la II-a, kiun li adresis al la tuta homaro en la tago de sia papiĝo antaŭ 23 jaroj. Ĝin elektis komisiono de reprezentantoj de IKUE kaj IKUEJ, kunsidanta dum la 20-a IKUE-Tendaro en Sebranice.

La tuta kongresa emblemo simbolas la pordon. La supra arko portas la kongresan temon. Meze estas emblemo de IKUE - verda stelo kun kruco en papaj koloroj (ora kaj arĝenta). La kruco simbolas Kriston kaj ĝiaj papaj koloroj esprimas certan ligitecon kun la kongresa temo. La tuta kongresa emblemo esprimas, ke IKUE forte staras sur fundamentoj de la katolika eklezio kaj fideleco al la Papo - Petro de la nunaj tempoj.

Vi povas aligi vin perletere aŭ retpoŝte ĉe: IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, Miloslav Šváček, Tršická ul. 6, CZ-75127 Penčice, Ĉeĥio; retadreso: msvacek@iol.cz. ĉe tiuj adresoj vi povas ankaŭ ricevi la kongresajn informojn kaj aliĝilojn. La aliĝkotizon vi povas sendi al banka konto: KB Přerov, kont-numero 194214890297/0100 aŭ per poŝtmandato al adreso: s-ro Miloslav Šváček, Tršická ul. 6, CZ-75127 Penčice, Ĉeĥio aŭ al la sama adreso en bone pakita leter-koverto.

Karaj Gefratoj, tre kore ni dankas al vi, kiuj per la artikoloj helpis plenigi paĝojn de nia gazeto Dio Benu en la jaro 2001. Ni esperas, ke ankaŭ estonte vi plu tiucele kunlaboros. Tre kore ni ankaŭ dankas al vi ĉiuj, kiuj per monkontribuaĵoj ebligis ne nur eldonadon de tiu ĉi nia gazeto, sed ankaŭ efektivigis ĝin sendadi al foraj lokoj de afrika, amerika aŭ azia kontinentoj, kie ĝin kun dankemo ŝatas legi tieaj niaj gefratoj. Ni do esperas, ke vi plu kontribuos al tiu ĉi evangelizado, kiu estas ja nia devo. Precipe en Afriko niaj gefratoj deziras ricevi nian gazeton, kiun ni do sendadas al Togo, Niĝerio, Ebura Bordo, Kameruno, Tanzanio, Zambio, Republiko Kongo kaj Zimbabvo.

Nia frato, 23-jara junulo Bernard Londoni el Zimbabvo, konvertiĝis el islamo al kristanismo. Li deziras bone ekkoni kristanismon, tial li volonte perrete kontaktiĝos kun tiuj, kiuj helpos al li ekkoni kristanan kredon. Jen lia ret-adreso: bernardlondoni@yahoo.fr

GRACOPLENAN KRISTNASKON KAJ BENITAN NOVAN JARON 2002 DEZIRAS AL ĈIUJ LEGANTOJ DE DIO BENU LA REDAKCIO KAJ ĈEĤA IKUE-SEKCIO

al la indekso
 


 EKBRILU STELO BETLEHEMA

Jiří Kořínek

De temp´ Kristnaska jam proksima
Kristarba spiras bonodor´,
kaj ĝia mola voĉ ´ intima
pri hejm´ rakontas al la kor´.

Denove la anim´ pleniĝas
per varm´ de hejma vigili´,
kaj rememori ne sufiĉas,
karajn apudi hastas ni.

Kandeloj de l´ kristarb´ ekbrilas
post la Kristnask-festena karp´,
kaj kortuŝite ni humilas
antaŭ donacoj sub la arb´

kantante pri l´ naskiĝo Krista,
Savanto, kiun sendis Di´,

pri povra stal´ kaj ar´ paŝtista,
pri ĝojo, kiun sentas ni.

Ni rememoras malfeliĉajn,
kaj ĉiujn, kiujn baras fat´,
igante ilin tre malriĉaj
por la disigo de l´ amat´.

Ni petos en ĉi nokto sankta
por la homaro pri donac´:
al homa gento misvojanta
du steloj montru al la pac´.

Al la kompren´ kaj toleremo
la vojon montras nia stel´,
de glora stel´ de Betlehemo
la Am´ kaj Bono estas cel´.

al la indekso