KONCIZA HISTORIO DE LA
SANKTA HOSTÝN

La plej konata kaj la plej vizitata en Moravio estas pilgrima loko Hostýn. Ĝi estas monto alta 736 m, kovrita de arbaroj. De ĝia supro kiel blanka kolombino trarigardas grandan parton de Moravio pilgrima preĝejo. Historio de Hostýn datiĝas de praepoko. Tiam estis ĉi tie granda fortikaĵo, kiel tion dokumentas 1800 m longaj fertraboj, konservitaj ĝis nuna tempo. Laŭ elfosaĵoj oni konkludas, ke la fortikaĵon konstruis gento de Keltoj, kiuj ĉi tie loĝis. Tiu ĉi malnova popolo foriris de ĉi tie en la kvara jarcento post Kristo.

Kiam en Moravion venis en la 6-a jarcento Slavoj, ili trovis fortikaĵon de Hostýn liberan kaj okupis ĝin. Laŭ malnova popola rakonto alvenis al fortikaĵo de Hostýn ankaŭ sanktaj Cirilo kaj Metodio kaj por memoro pri sia vizito ili postlasis tie bildon de la Virgulino Maria kaj proponis al tiamaj loĝantoj, ke ili ĉiam honoru la sanktan Marian.

Pliproksimiĝis la jaro 1421 kaj en Moravion invadis tataraj taĉmentoj. Tiamaj loĝantoj eksciis pri kruelaĵoj, kiujn faris Tataroj, pro tio tiuj, kiuj loĝis en proksimeco de Hostýn, grandamase forlasis siajn hejmojn, okupis fortikaĵon de Hostýn kaj fortikigis sin tie kontraŭ ebla tatara atako.

Tataroj fakte almarŝis al Hostýn. Sed ili ne sukcesis konkeri la fortikaĵon. Tataroj do decidis venki per malsatigo la Moravanojn. Moravanoj baldaŭ suferis pro malsato kaj ĉefe pro soifo. Ili petis helpon de la Patrino de Dio. La Virgulino Maria plenumis ilian peton. Ŝi helpis per terura fulmotondro kune kun fortega ventego. Ankaŭ sur la monto ekfontis la akvo. La uragano disĵetis tatarajn tendojn, fulmoj kaj torentakvoj atakis kaj superakvis tatarajn tendarojn. Inter Tataroj ekestis granda ĥaoso. Tion eluzis refreŝiĝintaj per la akvo el la fonto kristanoj kaj kontraŭatakis la Tatarojn. Ili atingis grandiozan venkon kaj Tataroj forfuĝis de Hostýn. La batalo ĉe Hostýn daŭris ekde la 10-a ĝis la 12-a de majo 1241. Kiam Tataroj spertis grandan malvenkon ĉe la urbo Olomouc la 25-an de junio 1241, kie estis mortigita ilia komandanto Peta, ili forkuris en Hungarion al sia dua komandanto Batua. Ĉi tie ili eksciis, ke mortis ilia ĉefa armeestro Oktaj en Azio. Tataroj forlasis Eŭropon kaj revenis en sian patrujon.

Niaj antaŭuloj post la venko kontraŭ Tataroj promesis ĉiujare pilgrimadi sur la monton Hostýn por esprimi dankon pro la savo antaŭ Tataroj. Sian promeson ili plenumadis. Kiel videbla monumento estis konstruita sur la monto Hostýn preĝejeto. Sur altaron en preĝejeto ili metis bildon prezentantan la Virgulinon Maria, kiu per sia mantelo ŝirmas Moravanojn. En malsupra parto de la bildo estis pentrita monto Hostýn. La unuaj mencioj pri tio estas el la 17-a jarcento.

Venas la jaro 1620 kaj la monto Hostýn transiras en havaĵon de Václav Bítovský, kiu loĝas en Bystřice sub Hostýn. Li estas protestanto kaj protestantoj rifuzas procesiojn kaj kulton honore al Maria. Pro tio li kun ceteraj siaj samkonfesianoj elportis el preĝejeto ĉion eblan, eĉ la bildon de Maria, kaj ĉion li antaŭ preĝejeto forbruligis. Jam en la jaro 1629 estis la preĝejeto renovigita kaj ĝi ricevis novan bildon, sur kiu estas la Virgulino Maria tenanta Jesueton kaj ĵetanta fulmojn sur la tataran tendaron. La bildo estas pentrita sur tabulo el tilia ligno. En la jaro 1658 la preĝejeto jam ne sukcesis ampleksi ĉiujn pilgrimantojn, tial nova posedanto grafo Jan Rotal pligrandigis ĝin ambaŭflanke kaj lia edzino mendis ĉe pentristo Eisenstein novan similan bildon. Ĝi estas farita tiamaniere, ke la Virgulino Maria kun Jesueto estas pentrita kolore, kaj monto Hostýn kun tatara tendaro batata per fulmoj estas faritaj el arĝento.

Granda ornamaĵo de Hostýn estas Krucvojo de ŝtonaj kapeletoj, kiu borderas la tutan montosupron. Stilon de ili kaj la lokigon proponis arĥitekto Dušan Jurkovič. La Kruca vojo estis konstruata ekde la jaro 1900 ĝis la dua mondmilito. La bildojn el koloraj kaheletoj kreis akademia pentristo Jan Koehler. Du el ili estas faritaj en vitra mozaiko kaj ilia aŭtoro estas Joža Úprka.

Sankta Hostýn kun bildo de la Virgulino Maria – Venka Protektantino de Moravio – estas la plej vizitata moravia pilgrima loko, tial ĝi havas pseŭdonimon “Moravia Lurdo”.
 

PARTOPRENU LA MAJAN RENKONTIĜON EN TIU ĈI BELEGA SURMONTA PILGRIMLOKO DE LA VIRGULINO MARIA!
 

 

Sur la apuda bildo dekstre videblas pilgrimdomo en Svatý Hostýn, en kiu okazos la renkontiĝo

En la semajnfinaj tagoj de la 4-a ĝis la 6-a de majo 2018 organizos la Ĉeĥa IKUE-Sekcio renkontiĝon en la belega surmonta moravia pilgrimloko Svatý Hostýn – Sankta Hostýn, Ĉeĥio (landparto Moravio). La renkontiĝo okazos en pilgrimdomo situanta en apudeco de la Baziliko de la Ĉielenpreno de la Virgulino Maria, en kiu estas por nia renkontiĝo certigitaj 6 dulitaj kaj 18 unulitaj ĉambroj, ĉiuj kun necesejo kaj duŝilo.

Prezo por tranokto por unu persono en dulita ĉambro estas 276 CZK/nokto, prezo por tranokto por unu persono en unulita ĉambro estas 321 CZK/nokto (1 € = ĉ. 26,10 CZK).

Prezlisto de la manĝoj:

Matenmanĝo

45 CZK

Tagmanĝo

105 CZK

Vespermanĝo

90 CZK



Provizoza programo de la renkontiĝo

Vendredo 04.05.2018:
De la 14:00 alveno, loĝigo, kafumado.
16:30 Rozaria preĝo en la kapelo.
17:30 Vespermanĝo.
19:00 Programo kun projekciado pri la  okazintaj aranĝoj.

Sabato 05.05.2018:
07:00 Esperanta sankta meso en la kapelo.
08:00 Matenmanĝo.
09:00 Prelego de frato Sac. Max Kašparù.
11:30 Tagmanĝo.
13:00 Konatiĝo kun la pilgrimloko.
15:30 Kalvaria krucvojo.
17:30 Vespermanĝo.
18:30 Rozaria preĝo (vespera preĝo).
19:30 Programo kun projekciado.

Dimanĉo 06.05.2018:
08:00 Matenmanĝo.
09:00 Sankta meso en la Baziliko.
10:30 Programo en la kunvenejo, kafumado.
11:30 Tagmanĝo.
12:30 Fermo de la renkontiĝo. Adiaŭo.

La programo restas laŭbezone malfermita por ŝanĝoj kaj kompletigoj.
 

Aliĝilo en formatoj PDF kaj DOC:

PDF

 

DOC

Sincere invitas partopreni la renkontiĝon ankaŭ la eksterlandajn interesatojn la komitato de la Katolika Sekcio de ĈEA kaj la Ĉeĥa Sekcio de IKUE.

Partoprenantoj vojaĝontaj per persona aŭtomobilo ricevos specialan permesilon por alveturo al Sankta Hostýn kaj parkigo de la aŭtomobilo.

Ĝis la revido en la belega surmonta pilgrimloko Svatý Hostýn - Sankta Hostýn!

Bildo de la Virgulino Maria sur fronta flanko de la Baziliko