Dio Benu numero 134 2/2024

al la arkivo de jarkolektoj 1991 2024

· FELIĈAN PASKON EN KRISTO RESUREKTINTA!

· EN BATALO KONTRAŬ DIABLO NI NE SUBIĜU AL NAIVECO

· UKRAINIO DU JAROJN ALFRONTAS RUSAN AGRESON

· PREDIKO PRI SACERDOTO Sankta Johano Maria Vianney

· LA REGNO DE KRISTO

· DU SPEGULOJ

· EL NEFORGESEBLAJ MOMENTOJ DE MIA VIVO

· BEATIGITA MIROSLAV

· SALUTON, MARIA!

· KARDINALO SARAH: KIU MIN STARIGAS KONTRAŬ LA PAPO, TIU SEKVAS
   DIABLAN LOGIKON

· M A R I A

· DIPATRINO LA FAVORA – LA PATRONINO DE VARSOVIO KAJ LA GARDANTINO

   DE POLUJO

· MONTRU AL NI LA VOJON AL PREĜEJO

· LA BAZILIKO DE SANKTA PROKOP EN TŘEBÍČ, ĈEĤIO

· MI ESTAS! MI VIVAS! Kiel disvolviĝas infano en la sino de patrino.
· TABULETO DE KONSCIENCO

· MIA KONVERTIĜO Atesto de Anežka (Agneso)

· NI BATALU KONTRAŬ HIPOKRITECO EN LA VIVO

· „LA ETERNULO NENIIGOS LA MORTON KAJ FORVIŜOS LARMOJN DE ĈIUJ

   VIZAĜOJ POR ĈIAM.“

· HUMURO DE MAKSO

· EKZEMPLO DE AMIKECO, KIU OFTE MANKAS AL HOMOJ

· KIEL TIO OKAZADAS EN USONO

· HOMOJ DE SUKCESO
· VALORAS PRIPENSI

· HO JESUO, AL MI VENU - kanto

· LA PLEJ SANKTAN ADORU NI SAKRAMENTON - kanto

· DIO BENU

 


 FELIĈAN PASKON EN KRISTO RESUREKTINTA!

Sabate malfrue, kiam eklumis por la unua tago de la semajno, venis Maria Magdalena kaj la alia Maria, por vidi la tombon. Kaj jen okazis granda tertremo; ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris el la ĉielo, kaj venis kaj derulis la ŝtonon, kaj sidiĝis sur ĝi. Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestaĵo estis blanka, kiel neĝo; kaj pro timo al li la gardistoj tremis, kaj fariĝis kiel malvivuloj. Kaj la anĝelo responde diris al la virinoj: Ne timu; ĉar mi scias, ke vi serĉas Jesuon, la krucumitan. Li ne estas ĉi tie; ĉar li leviĝis, kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kuŝis. Kaj iru rapide, kaj diru al liaj disĉiploj: Li leviĝis el la mortintoj, kaj jen li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin. (Mat 28,1-7)

al la indekso


 EN BATALO KONTRAŬ DIABLO NI NE SUBIĜU AL NAIVECO

Estas necese senĉese esti atentemaj kaj ne lasi nin trompi fare de diablo, emfazis la papo Francisko en matena sankta meso en Domo de Sankta Marta la 11-an de oktobro 2013.

La Sankta Patro atentigis, ke ne estas eble sekvi Jesuon en lia venko kontraŭ malbono nur „duone“. En lukto kontraŭ la diablo ankaŭ ni ne povas ŝanĝi veron kaj ĝin relativigi, li memorigis. Jesuo elpelas malbonajn spiritojn kaj iu el la ĉeestantoj tion komencas ekspliki, „por depreni al la Sinjoro forton“. La papo Francisko sian homilion orientigis al komentario de la evangelio kaj tuj li klarigis, ke tiu ĉi tento estas senĉese ĉeestanta. Do la strebo malestimigi Jesuon, kvazaŭ Li estas nur „maksimume iu kuracanto“, kiun oni ne devas trakti „tro serioze“.

„Tiu ĉi sinteno“, rimarkigis la Sankta Patro, „persistis ĝis nun: Iuj pastroj dum lego de tiu ĉi evangelio – aŭ eĉ de aliaj ĝiaj partoj – diras: Jesuo, mallonge dirite, sanigis psike malsanan homon. Ili ne klarigas tiun ĉi evangelion tiel, kiel ĝi tekstas. Estas vero, ke tiutempe ekzistis ebleco ŝanĝi atakon de epilepsio je diabla obsedo. Sed estas la vero, ke tie ĉi temis pri la malbona spirito. Kaj ni ne rajtas la aferojn simpligi, kvazaŭ ni volus diri: Ĉiujn tiujn ĉi homojn ne manipulis satano, sed ili estis psike malsanaj. Ne! La diablo estas ĉeestanta sur la unua paĝo de la Biblio kaj la Biblio ankaŭ en diabla ĉeesto finiĝas – per venko de Dio kontraŭ la diablo.“

El tiu ĉi kaŭzo, avertis la papo, „ni ne subiĝu al naiveco“. La Sinjoro donas al mi kelkajn regulojn, kiel „distingi“ ĉeeston de la malbono kaj kiel „daŭrigi la kristanan vojiron, se ekaperos tento“. Unu el la principoj estas „imiti Jesuon en lia venko kontraŭ la malbono“ – sed „ne nur duone“. „Kiu ne estas kun mi, estas kontraŭ mi,“ diras la Sinjoro. Jesuo venis por likvidi satanon, por nin savi el sklaveco, per kiu nin la diablo katenas. Ne eblas do diri, ke ni „troigus“ niajn sintenojn kontraŭ la diablo, kaj ankaŭ ne eblas la problemon de diablo „malakrigi“, admonis la papo. „Ĝi estas batalo, lukto, en kiu temas pri la sano – la eterna sano kaj la eterna savo de ni ĉiuj.“ La dua regulo estas gardemo. „Ni devas senĉese atenti,“ instigas la papo Francisko, „konservi la gardemon rilate al diablaj tentoj kaj trompoj.“

„Ni povas doni al ni demandojn: Ĉu mi estas atentema pri mi, pri mia koro, miaj sentoj kaj pensoj? Ĉu mi gardas trezoron de la graco? Ĉu mi konservas ĉeeston de la Sankta Spirito en mi? Aŭ ĉu mi ilin nur tiel lasas kaj mi estas certa, ke ĉio estos bona? Sed se vi ne gardas, venos iu pli forta, ol estas vi. Kaj poste ankoraŭ iu pli forta, kiu ĝin venkos, elŝiros ĝiajn armilojn, je kiuj ĝi esperis, kaj ĝi dividos la rabaĵon. Tial estas necesa gardemo – do ĉiuj tri principoj: Unua – neanstataŭi veron, Jesuo batalas kontraŭ diablo. Dua – kiu ne estas kun Jesuo, estas kontraŭ Jesuo. Tria – gardemo super propra koro, ĉar diablo estas ruzega. Ĝis nun ĝi ne estis definitive forpelita – tio okazos nur en la lasta tago.“

„Kiam la malpura spirito eliras el homo, ĝi trairas tra senakvaj lokoj, serĉante ripozon, sed ne trovas ĝin. Tiam ĝi diras: Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris. Kaj alveninte, ĝi trovas ĝin vakanta, balaita kaj ornamita. Tiam ĝi iras, kaj kunprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol ĝi mem, kaj ili eniras kaj loĝas tie; kaj la fina stato de tiu homo fariĝas pli malbona ol la unua,“ citis Sankta Patro evangelion.

„Estas necese maldormi, ĉar diablo havas tiun ĉi strategion: Vi kristaniĝis, vi antaŭenpaŝas en via kredo, kaj mi vin lasos en kvieto. Sed kiam vi alkutimiĝos, vi ne plu estos tiel atentema, vi sentos vin certa, tiam mi revenos. La hodiaŭa evangelio komenciĝas per elpelo de la malbona spirito kaj finiĝas per reveno de la diablo. Sankta Petro diris: Ĝi estas kiel leono blekeganta, ĉirkaŭiranta. Kaj tiel fakte estas! Vi oponos – Patro, vi estas iom malnovmoda. Per tiuj vortoj vi al ni faras timon... Ne, mi ne! Tion la evangelio! Kaj ne estas tio mensogoj, sed la Vorto de Dio! Tial ni petu la Sinjoron pri la graco, por ke ni traktu tiujn aferojn serioze. Li venis por batali pro nia savo. Li venkis la diablon. Mi petas, nenion komencu kun la diablo. Ĝi do strebas reveni en sian domon, uzurpi nin... Ni ne relativigu, estu atentemaj. Kaj konstante ni estu kun Jesuo!“ finis la papo Francisko sian matenan predikon.

Jana Gruberová Radio Vatikana

al la indekso


 UKRAINIO DU JAROJN ALFRONTAS RUSAN AGRESON

„La milito en Ukrainio ne nur detruas eŭropan regionon, sed ĝi eksplodigas globalan ondon de timo kaj malamo,“ avertis la papo Francisko dum la Anĝeluso dimanĉon la 24-an de februaro, kiam la rusa agreso kontraŭ Ukrainio eniris la trian jaron de la daŭro.

La homojn de la kredo en Ukrainio eĉ en ekzilo invitis okaze de la dua jardatreveno de la milito la Tutukrainia Konsilio de la Eklezioj kaj religiaj organizoj, por ke ili konforme al sia propra religia tradicio aligu sin al tutnacia tritaga preĝado kaj fasto ekde la unua ĝis la tria de marto. La ukrainianoj „unuanime petas Dion por Ukrainio, por la ukrainia popolo, por niaj soldatoj, por liberigo el armea kaj civila kaptitecoj, por la venko“, tekstas en la TTT-paĝo de la Konsilio.

Al la preĝoj apoge Ukrainion kaj por la paco aligis sin kredantoj en multaj landoj de la mondo. En Ĉeĥio jam en la unua karesma dimanĉo la 18-an de februaro okazis ekumena preĝo kun marŝiro el ukrainia al la rusa ambasadorejoj. En la tago de datreveno la 24-an de februaro renkontiĝis publiko en katedralo de Pilseno (Plzeň, Ĉeĥio). La petojn dum karesmo enmetas en siajn ĉiuvendredajn pentajn procesiojn eĉ cistercianoj en Vyšší Brod (Ĉeĥio).

En Vieno surplace, antaŭ la sanktstefana katedralo, organizis tiea ĉefdioceza karitata organizo „Maron da lumoj“ – la kelcentnombra partoprenantaro solidaran ariĝon, dum kiu estis en formo de koro eklumigitaj kvin mil kandeloj. Ankaŭ la Katedralo de la sankta Stefano estis inter la eŭropaj katedraloj, kiuj en la 24-a de februaro aliĝis al dekminuta solidara sonorilado.

La pietatojn kunigitajn kun ekumena preĝo por viktimoj de la milito en preĝejo de la sankta Tomaso Akvina en Berlino krom la tieaj episkopoj kaj pluaj religiaj reprezentantoj partoprenis ankaŭ federaciaj deputitoj kaj ankaŭ ministrino de internaj aferoj. Laŭ realismaj supozoj jam mortis minimume dek unu miloj da ukrainiaj civiluloj kaj sepdek mil soldatoj, nekalkulante verŝajnan centmilan nombron da viktimoj en la rusa flanko.

En ukrainia Kievo oni sukcesis la tragikan datrevenon eĉ iom plimalpezigi. Dum homamasiĝo antaŭ la ortodoksa Preĝejo de la Sankta Miĥaelo oni sukcesis atingi mondrekordon koncerne la nombron kaj buntecon de la partoprenantaro de la preĝoj por Ukrainio. Partoprenis ja eĉ diplomatoj, komercistoj, kantistoj, soldatoj kaj multaj pluaj el 50 landoj de la mondo kaj la pluaj alviciĝis eĉ el aliaj kontinentoj pere de teleponto. „Ni ĉiuj havas la saman sonĝon, kiu estas nia venko,“ diris Rostyslav Karandieiev el ukrainia ministerio de kulturo, kiu pri la aranĝo informis.

Laŭ Katolický týdeník 9/2024 (Katolika semajngazeto)

al la indekso


 PREDIKO PRI SACERDOTO
Sankta Johano Maria Vianney

Nun ni venas, karaj infanoj, al sakramento de sacerdoteco. Ŝajne tiu ĉi sakramento neniun el vi rilatas, kaj tamen ĝi ĉiun koncernas. Tiu ĉi sakramento levas homon ĝis al Dio. Kiu estas sacerdoto? La homo, kiu reprezentas Dion, la homo, kiu estas komisiita per la tuta Dia povo. „Iru al sacerdoto,“ diras nia Sinjoro. „Kiel la Patro sendis min, tiel ankaŭ mi vin sendas. Estas donita al mi ĉia aŭtoritato en la ĉielo kaj sur la tero. Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn. Kiu vin aŭskultas, tiu min aŭskultas; kiu vin malŝatas, tiu min malŝatas.“

Kiam sacerdoto pardonas pekojn, li ne diras: „Dio al vi pekojn pardonas“. Sed: „Mi pekabsolvas vin.“ Li ne diras: „Tio ĉi estas la Korpo de nia Sinjoro.“ Sed: „ Tio estas mia Korpo.“ Sankta Bernardo diris, ke ĉion ni ricevas pere de Maria. Mi ankaŭ povas diri, ke tute ĉion ni ricevas pere de sacerdoto. Jes, ĉiun benon, ĉiujn ĉielajn donacojn. Se ni ne havus sakramenton de sacerdoteco, ni ne havus nian Sinjoron. Kiu Lin metis ĉi tien en tabernaklon? La sacerdoto. Kiu akceptis vian animon ĉe eniro en la vivon? La sacerdoto. Kiu ĝin vivtenas, ke ĝi povu sian pilgrimon fini? La sacerdoto. Kiu ĝin kapabligas, ke ĝi povu antaŭ Dio aperi purigita per la Sango de Jesuo Kristo? La sacerdoto, ĉiam la sacerdoto. Kiu en ĝi denove vekos la pacon? Ree nur la sacerdoto. Ne estas eble ekpensi pri iu boneco de Dio, ke ni dume ne ekmemoru la sacerdoton.

Ĉu ni pekkonfesas al la sankta Virgulino aŭ al iu anĝelo? Ĉu vi de ili ricevos pekabsolvon? Ĉu ili donos al vi Korpon kaj Sangon de nia Sinjoro? Ne, tute ne. La sankta Virgulino ne povas kaŭzi transsubstancigon de sia Dia Filo en hostio. Eĉ se ĉi tie estus 200 anĝeloj, ili ne povus vin pekabsolvi. Sed male ĉiu sacerdoto, eĉ tiu plej simpla, tion povas: „Iru en paco, Dio pardonis al vi pekojn.“

Ho, kiel grava persono estas la sacerdoto. La sacerdoto sin mem kaj sian mision tute ekkomprenos nur en la ĉielo. Se ni tion ekkomprenus jam ĉi tie surtere, ni mortus pro Dia timosento kaj amo. La ceteraj Diaj bonfaroj ne estus por nia utilo kaj ne utilus al ni, se ni ne havus sacerdoton. Kion utilus al vi domo plena da oro, se vi havus neniun, kiu al vi malfermus pordon al la trezoro? La sacerdoto havas ŝlosilon al la ĉielaj trezoroj. Li malfermas pordon, li estas tiu mastro de bona Dio. Administranto de liaj valoraĵoj.

Sen la sacerdoto la suferado kaj morto de la Sinjoro Jesuo neniel al ni utilus. Ekrigardu sovaĝulojn: Kio ĝis nun utilis al ili, ke la Sinjoro Jesuo mortis? Ho, tiel longe ili havos neniun heredparton de la elaĉeto, ĝis kiam al ili ne venos sacerdotoj, kiuj al ili lian Sangon donos.

La sacerdoto ne estas sacerdoto por si mem, li ne pekabsolvas sin mem, li ne donas sakramentojn al si mem, li ĉi tie ne estas por si, sed li ĉi tie estas por vi.

Post Dio la sacerdoto estas ĉio. Lasu dudek jarojn paroĥon sen sacerdoto kaj ili tie adoros bestojn. Se mi de ĉi tie forirus, vi do dirus: „Kion ni ĉi tie en la preĝejo faros? La Sanktan Meson oni ĉi tie ne celebras, nia Sinjoro ĉi tie ne estas, tute simile mi povas preĝi hejme.“

Se iu volas neniigi religion, li komencos per tio, ke li celos sian kontraŭagon al sacerdotoj. Tion tial, ke kie ne estas sacerdoto, tie eĉ ne estas la sankta meso. Kaj tie, kie ne estas la mesofero, tie eĉ ne estas religio.

Se iu dum sonoro de la preĝeja sonorilo vin demandos , kien vi iras, vi diru al li: „Ni iras tien, kie ni ricevos nutraĵon por nia animo.“ Se iu vin demandos, kio estas tiu origita vazo, vi respondu: „Manĝotenejo por animoj.“ Kaj kiu estas tiu, kiu havas ĝian ŝlosilon, kiu zorgas pri bezonuloj, preparas solenan festenon kaj servas ĉe la tablo? „Li estas la sacerdoto.“ Kaj kio estas tiu manĝo? „Tio estas la plej valoraj Korpo kaj Sango de nia Sinjoro.“ Ho, mia Dio, mia Dio, kiel Vi min amegis.

Rigardu tiun grandan povon de la sacerdoto. La sacerdoto per sia vorto transsubstancigas panpeceton je Dio! Tiel li faras pli grandan verkon, ol se li kreus mondon. Se iu dirus: „Sankta Filomena aŭskultas paroĥestron de Ars.“ Jes, certe. Povas lin aŭskulti, ĉar lin aŭskultas Dio.

Se mi renkontus sacerdoton kaj anĝelon, unue mi salutus sacerdoton kaj poste anĝelon. Anĝelo do estas amiko de Dio, sed la sacerdoto estas lia anstataŭanto. La sankta Tereza kisis lokon, kiun trairis sacerdoto.

Se vi ekvidas sacerdoton, vi devus diri: „Li estas tiu, kiu igis min infano de Dio kaj per la sankta bapto malfermis al mi ĉielon. Li estas tiu, kiu min post mia peko purigis, tiu, kiu donas al mia animo manĝon.“ Ĉe rigardo al la preĝejo vi povas diri: „Kio estas en ĝi? La Korpo de nia Sinjoro. Kial Ĝi estas tie? Ĉar la sacerdoto celebris la sanktan meson.“

Kiel ĝojegis la apostoloj post resurekto de la Sinjoro Jesuo pro tio, ke ili denove Lin vidis, sian Majstron, kiun ili amegis!

La sacerdoto povas havi la saman ĝojon, kiam ajn li vidas nian Sinjoron, kiun li tenas en siaj manoj. Tre ni estimas objektojn apartenantajn al la sankta Virgulino kaj al infano Jesuo, kiuj estas tenataj en Loreto. Sed ĉu ne estas pli valoraj fingroj de la sacerdoto, kiuj tuŝas la plej honorindan Korpon de Jesuo Kristo, kiuj tuŝas kalikon, en kiu estas lia Sango, la ciborion, en kiu estas lia Korpo? La sacerdoteco estas la amo de la koro de Jesuo. Se vi vidas sacerdoton, ekpensu pri nia Sinjoro Jesuo Kristo.

El. A. Monnin: Predikoj de s-ta Johano Maria Vianney, la paroĥestro de Ars.

al la indekso


 LA REGNO DE KRISTO

La mondo jam vidis multajn reĝojn, saĝajn eĉ malspertajn, potencajn eĉ malfortajn, majestajn kaj simplajn, konsciencajn kaj senhonorajn. Kio do faras el la reĝo reĝon? La vorton reĝo ne eblas transformi je komuna determinatoro. La imagoj pri persono kaj personeco de la reĝo estas en daŭro de historio eĉ nuntempe tre diferencaj.

El rigardo de la mondo estas tamen la reĝo tiu, kiu staras super la konkreta lando, havanta potencon, reĝas, aŭ surbaze de la reĝa gento kaj sekvanteco, aŭ li per glavo aŭ spirita supereco akiris gvidan postenon kaj sian titolon.

Kiel tio estas ĉe Kristo? Kio Lin rajtigas nomi sin Reĝo? Kio inkluzivas lian regnon? Al tio donas al ni respondon evangelio.

„Ĉu aliaj tion diris al vi pri mi?“

Tiu ĉi demando de Jesuo direktas al decidema bazo de la akuzo, kiu estis kontraŭ Li prezentita: ke Li faras sin reĝo. Jesuo volas ekscii, ĉu Pilato per tio sin sentas endanĝerigita, aŭ ĉu ĉi tiun kulpigon lanĉis kontraŭ Li aŭtoroj de la akuzo. Kiu do nun Lin kulpigas? Pilato tion eksplikas: Via nacio kaj ĉefpastroj. Tiuj alte portas kapojn, metas sur ŝultrojn de homoj pezajn ŝarĝojn, timzorge ili gardas siajn rajtojn kaj sian povon. La heroldado de Kristo estas por ili kuspa. Ĝi direktadis al justeco, al la nova libereco, al nova interneco, t.e. al la nova spirito. Jesuo ne volis la malnovan ordon faligi, sed perfektigi. Tion la ĉefuloj de la nacio ne ekkomprenis kaj ili opiniis, ke Li volas okupi iliajn seĝojn.

Jesuo ne volas, ke ni la ekzistantajn strukturojn ĉesigu, Li nur volas, ke ili servu al homoj, ŝirmu veran dignecon, kiun Dio donis al ĉiu homo, kaj konduku ĉiujn al la savo, ol kiel ilin imagas la mondo.

„Ke mi atestu pri la vero“

La potencohava ilo de multaj regantoj de tiu ĉi mondo estas glavo kaj tio, kio el ĝi derivas en formo de armiloj eĉ de la militaj rimedoj. Aliaj ĉefuloj de la nacio vivas el favoro de la popolo, propagando, agitado kaj mono. Ne ĉiam ĉe tio la ĉefan rolon ludas vero. Kiom da mensogo, malveroj kaj duonveroj kaj falsaj eldiraĵoj estas tiucele uzataj! Kaj iam tio longe daŭras, ol tiuj ĉi mensogoj ekvidebliĝos.

Jesuo vidas la rolon, kiu al Li estis konfidita kiel al la Filo de Dio, al kiu estis donita ĉiu potenco, tute alimaniere. Li sentas sin devoligita al la vero. Neniu povas Lin kulpigi pri mensogo. La vero estas fakte lia potenco, la ununura vere rajtigita povo, sed eble ankoraŭ pli multe tio estas la amo. La amo asocias, kunigas kaj kunligas kun tiu, kiu esprimas la amon. La vero mem povas konduki al maljusteco, se ĝi ne respektas amon kaj volas nur en la orelon de aliulo krii. La regado de Jesuo baziĝas je ambaŭ. Ĝi estas la regado de la vero kaj la amo.

„Ili aŭskultas mian voĉon“

La regno de Kristo ekskludas devigon. Ĝia bazo estas libereco de Diaj infanoj. Tiun ĉi liberecon la ŝtato ne konas: neniu el la nacio povas, en kiu li vivas, elaniĝi kaj ne respekti ĝiajn leĝojn. Kiu male vivas en la eklezio subiĝinte al la volo de Dio, tiu faris tion libere, tio signifas, ke dum daŭro de sia vivo li donis al tio sian liberan konsenton. Tion ni ĉiam devas konscii. Aŭdi la voĉon de Jesuo, sekvi lian vorton el la libera decido, en tio baziĝas digneco de la kristano. Li ne sekvas iujn propagandistojn, sed la Veron. Tiu povas diri kiel la s-ta Paŭlo: „Mi konas tiun, al kiu mi ekkredis.“ (2 Tim 1,12)

Ni havas Reĝon, la Reĝon de la servo, la Reĝon de la vero kaj amo, la Reĝon respektantan nian liberecon. Kristo venkas, Kristo reĝas, Kristo imperias, Kristo estas Sinjoro poreterne!

-sks- (El semajngazeto Světlo 47/2023)

 al la indekso


 DU SPEGULOJ

Foje satano elpensis ludon por sin distri. Li faris diablan spegulon, kiu havis magian povon: Kio estis bela kaj bona, tio en ĝi ŝajnis kiel mizera kaj por nenio, dume tio, kio estis malbona kaj mizera, tio troiĝis kaj montris sin ĝis en la plej etaj detaloj. La satano kun sia terura spegulo ekvojaĝis en ĉiujn forajn mondpartojn. Kaj ĉiuj, kiuj enrigardis spegulon, ekskuiĝis. Ĉiu objekto en ĝi videbliĝis mutilanta kaj ĉio estis naŭzanta. La maliculo per tio tre amuziĝis. Ju pli la objektoj estis abomenaj, des pli ili al li plaĉis. Iun tagon lin rigardo en spegulon tiel ekzaltis, ke li komencis nehalteble ridegi. La spegulo tiumomente elglitis el liaj manoj kaj ĝi frakasiĝis je milionoj da eretoj. La ventego, kiu tiumomente ekblovegis, disportis la speguleretojn en la tutan mondon. Iuj pecetoj estis pli malgrandaj ol sableretoj kaj ili enfalis la okulojn de multaj homoj. Tiuj ĉi homoj komencis vidi ĉion distordite – ili estis atentemaj nur pri tio, kio estis mabona, kaj ĉie ili vidis nur malbonon. El pluaj pecetoj estis pretigitaj okulvitroj. Homoj portantaj tiajn okulvitrojn ne plu kapablis distingadi, kio estas ĝusta, eĉ ili ne kapablis juste konkludi. Ĉu vi eble renkontis tiajn homojn? Iuj speguleroj estis uzitaj por fenestroj. Tiuj, kiuj rigardis tra tiuj ĉi fenestroj, vidis nur nesimpatiajn najbarojn, kiuj laŭ ilia opinio pasigadis la tempon per elpensado de malbonaĵoj. Kiam Dio eksciis, kio okazis, Li malgajiĝis. Li decidis helpi la homojn. Li diris: „Mi sendos sur la mondon mian Filon. Li estas mia bildo, mia spegulo. Li montrados mian bonecon, mian justecon, mian amon. Li montros homon tian, kian mi volis kaj intencis krei.“ Jesuo do venis kiel spegulo por homoj. Kiu rigardas mondon „tra Li“, tiu denove malkovras bonon kaj belon. Eĉ tiun, kiun Dio intencis malkovradi en ni mem... Kaj sanktuloj estas tiuj, kiuj belecon de la Dia intenco distingis, ili por ĝi ekzaltiĝis – kaj realigis ĝin!

Bruno Ferrero (mallongigite el libro „Příběhy pro potěchu duše“ (Okazaĵoj por plezurigo de animo). Transprenita el revuo „Milujte se!“ (Amu vin!) n-ro 68/2024

al la indekso


 EL NEFORGESEBLAJ MOMENTOJ DE MIA VIVO

Sur la paĝoj de Dio Benu jam aperis multaj informoj pri la aktivadoj de la katolikaj esperantistoj dum totalisma sistemo en nia lando, do en la tiama Ĉeĥoslovakio. Tiam en la jaroj 1969-1977 kuraĝis la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj okazigi somerajn Esperanto-tendarojn en la vilaĝo Herbortice, aŭdacinte krom kursoj de Esperanto okazigi ankaŭ spiritajn programojn, eĉ la sanktan meson. En la jaro 1977, kiam okazis la 9-a tendaro en la monato julio, invadis la tendaron ŝtata komunista sekreta polico por ĝin likvidi. Kio poste sekvis, pri tio vi do jam povis legi sur la paĝoj de Dio Benu. Mi nur volas aldoni, kio do okazis ankoraŭ samjare sekvan monaton post tiu ĉi lasta julia tendaro 1977.

Mi kun kelkaj geesperantistoj el nia lando unue partoprenis E-aranĝon por la katolikaj esperantistoj en la pilgrimloko Gostyń Poznański en Pollando. De tie ni vojaĝis al la 37-a kongreso de IKUE okazinta aŭguste en la fama pola pilgrimloko Ĉenstoĥova (Częstochowa). Dum la kongresa inaŭguro mi havis la honoron sidi ĉe la prezidanta tablo apud la episkopo Mons. Władysław Miziołek, reprezentante la junajn kongresanojn. Kompreneble mi laŭbezone aktivis inter la kongresanoj. Unu horon post mia reveno hejmen vizitis min policano alportante decidon forpreni mian vojaĝdokumenton kaj transdonante al mi decidon malpermesantan viziti eksterlandon dum dek jaroj. Dum tiuj dek jaroj kompreneble ne ĉesis aktivadoj, kiuj kelkfoje estis en la tiamaj vivkondiĉoj sub la komunista jugo tre riskaj. Krom tio mi estis alvokita al polica demandesplorado, kio do okazis dumkongrese en Ĉenstoĥovo. Ili avertis min, ke mi nenion sekretigu, ĉar ili ĉion scias, havinte enkongrese sian informanton. Mia respondo do estis simpla: Se vi ĉion jam scias, do mi havas nenion por plu informi vin.

En la jaro 1987, do post mia dekjara malpermeso viziti eksterlandon, la firmao, en kiu mi laboris, ricevis de la sindikatoj asignon por dusemajna feriado por du personoj en la pola Sopoty ĉe la Balta Maro. Neniu interesiĝis pri tio, ĉar vizito de Pollando ŝajnis al ili ne tro alloga. Mi do aliĝis, ĉar estis mia deziro post dekjara paŭzo viziti Pollandon. La tuta grupo konsistanta el diversaj firmaoj de la lando aviadile transportis sin el Prago al Varsovio. En Varsovio en la flughaveno jam atendis min mia konatulo, kiu tiujare brigadis en nia firmao, kie ni bone interkonatiĝis. La gvidantino de nia grupo, kiu certe ricevis ordonon nin gardi, tre malvolonte vidis mian renkontiĝon kun mia konatulo tuj post la alveno al Varsovio. Dum tritaga restado en Varsovio okazis nia konatiĝo kun la pola ĉefurbo vizitante ĉefajn vidindaĵojn, inter ili ankaŭ kelkajn preĝejojn. Enirinte la preĝejojn mi observis konduton de niaj grupanoj por ekscii, kiuj inter ili estas praktikantaj katolikaj kredantoj. Mian atenton kaptis geedza paro el Slovakio. Mi do ekontaktis ilin, sed komence estis sentebla el ilia flanko certa malfido, ĉar ili opiniis, ke mi eble povas esti spiono de la komunista sistemo. Sed tiu ĉi timeto rapide vaporiĝis kaj inter ni ekestis amikecaj rilatoj.

Estante en Varsovio, mia ĉefa sopiro estis vizito de tombo de la heroa martiro ‒ la sacerdoto Jerzy Popiełuszko, bestiale murdita fare de komunistaj agentoj en la servo de malbono la 19-an de oktobro 1984. Akompane de mia varsovia amiko ni vizitis preĝejon de la sankta Stanislao Kostka en Varsovio, en urba kvartalo Żoliborz, kie la pastro Popiełusko tre vigle praktikadis sian animzorgan servon, kio ne plaĉis al tiamaj komunistaj regantoj. Kun lia animzorga aktivado nin tre bone konatigis tiea paroĥestro. Unu semajnon antaŭ nia vizito de Varsovio, vizitis tombon de la heroa martiro la papo Johano Paŭlo la Dua. Per tiu ĉi vizito de la loko, kie praktikadis sian amimzorgan servon la brava pastro Jerzy Popiełuszko, kaj kie li estas entombigita atendante la gloran resurekton, plenumiĝis mia kordeziro viziti tiun lokon. Lia surmura bildo en laborĉambro de mia loĝdomo memorigas al mi konstante lin kaj ankaŭ viziton de la loko de lia agado en Varsovio.

Post tritaga vizito de Varsovio nia grupo pertrajne translokiĝis al la apudmara urbo Sopoty, kie ni restis dum ceteraj tagoj de nia dusemajna vizito de Pollando. Kun mia nova amiko Stefano ni tuj esploris, kie troviĝas la plej proksima katolika preĝejo kaj kiam tie okazas la sanktaj mesoj. Tre konvena tempo por ĉeesto de la sanktaj mesoj estis mateno, post kiuj ni reveninte en nian loĝlokon en Sopoty, sukcesis ĝustatempe reveni por komuna matenmanĝo. Nia zorgema gvidantino havanta ankaŭ taskon deturni la grupanojn de eventualaj kontaktoj nekoincidantaj kun la komunisma doktrino, iun matenon, kiam mi kun Stefano forestis por partopreni la matenan sanktan meson, kunvokis en la salonon la ceterajn grupanojn por informi ilin pri nia aŭdaco vizitadi matene preĝejon kaj informi ilin, kia malbona fiago tio estas. Ha, tiu ĉi ŝia informo kaŭzis malan efikon. Post tio kelkaj el la grupo de niaj feriantoj demandis, kiam okazas la sanktaj mesoj, volante ankaŭ ilin partopreni.

Ĉar la apudmara urbo Sopoty troviĝas proksime de la urbo Gdańsk, mi kun amiko Stanislao intencis konatiĝi kun lokoj, kie en ŝipfarejo de Gdańsk ekestis liberaj sindikatoj. Veturante pertrame homoj tre volonte informis nin, kie eltrajniĝi. Post trarigardo de la lokoj ligitaj kun sindikatoj, ni eniris plenplenan preĝejon antaŭ komenco de la sankta meso. Homoj opiniis, ke ni estas iuj delegatoj, do ili volonte lasis nin trairi ĝis al presbiterejo, kie ĉeestis reprezentantoj de solidareco. Tie, dum la sankta meso, ni aŭskultis predikon, kian similan mi neniam aŭdis en nia lando, ĉar tian predikanton tuj likvidus la fikomunista potenco.

Post la sankta meso ĉiuj translokiĝis sur la paroĥan korton, kie ilin el ŝtuparo de la paroĥa domo alparolis la kanoniko Jankowski kaj ankaŭ Lech Walęsa. Post ilia foriro en la paroĥan domon sur la paroĥa korto restis nur ni du kaj aŭtomobilo kun ŝoforo. Mi demandis la ŝoforon, ĉu per tiu ĉi aŭtomobilo forveturos Lech Walęsa. Li jese respondis kaj demandis, ĉu ni deziras renkontiĝi kun li. Mi diris, ke kompreneble jes, ĉar tial ni ĉi tie atendas. Li do eniris paroĥan domon por anonci al s-ro Lech, ke ni deziras renkontiĝi kun li. Li revenis kun sciigo, ke s-ro Lech atendas nin. Ni do eniris la paroĥan domon, kie estis kelkaj eksterlandanoj, sed li tuj bonvenigis nin, ĉar la vizito el tiama Ĉeĥoslovakio estis por li pli grava ol el aliaj okcidentaj landoj. Kaj fine mi demandis lin, ĉu ni povas esti fotitaj kun li. Li kompreneble konsentis, nur li demandis, ĉu ni ne timas eventualan ĉeliman kontrolon. Li konsolis nin, ke malaperos la komunisma regado ne nur en Pollando, sed ankaŭ en nia lando.

Do tiel danke al Dio plenumiĝis ankaŭ la dua parto de nia restado en Pollando, pri kiu mi eĉ ne povis antaŭrevi. Nun estas necese al Dio nur danki kaj dankemi pro ĉiuj gracoj kaj bonecoj, per kiuj Li dum la vivo pridonacis nin.

Miloslav Šváček

al la indekso

ROZARIO
kunpreĝado per ZOOM
por IKUE, por la paco en Ukrainio
kaj la mondo, por fino
de la pandemio. Aldone prelegetoj.
Ĉiutage je la 20:15 horo (UTC+2)
Aliĝu ĉe: ikue.reto@gmail.com


 BEATIGITA MIROSLAV

Ĉiu kristano ek de la momento de sankta bapto havas sian patronon. Laŭkutime estas tio sanktul/in/o, je kies laŭdo li/ŝi portas lian/ŝian nomon. Ĝis ĵuspasinta tempo la aro da Miroslavoj kaj Miroslavinoj ne posedis sian sanktan samnomul/in/on. En la jaro 2013 en la urbo Pula en Kroatio estis beatigita pastro Miroslav Bulešić, la martiro de komunismo. En la momento de la martiriĝo li estis nur 27-jaraĝa, el kio kvar jarojn de sacerdoteco. Ekde kelkaj jaroj mi deziris viziti tombon de la beatigita Miroslav, mia samnomulo kaj patrono. Nur ĉijare mi havis la feliĉon efektivigi ĉi tiun intencon. La ŝancon donis la 75-a datreveno de la martirigo de tiu ĉi beatulo.

Mallonga raporto pri la pilgrimo

Al la tombo de Miroslavo en Svetvinčent mi venis kune kun miaj du samfratuloj, ankaŭ Miroslavoj. Al la loko ni venis vespere la 23-an de aŭgusto, en la antaŭtago de lia festo. Akceptis nin tre kortuŝe la paroĥestro, la juna, kroata sacerdoto. Li invitis nin al la sankta meso kaj petis pri la mescelebrado en la pola lingvo. Preĝis kune kun ni du pastroj, devenantaj el tiea paroĥo, la misiistoj en Suda Ameriko kaj kelkaj fideluloj. Tio estis por ni la granda travivaĵo povante celebri la Eŭkaristion sur la altaro, sub kiu kuŝas la dumtempaj eroj de nia patrono. Malantaŭ altaro estis lokigita lia ĉemizo kaj sutano, en kiu li estis mortigita, kaj la ero de la stukaĵo, sorbe malsekigita per lia sango el la paroĥejo, kie li estis mortigita. Ni havis multe da tempo por preĝi, ni ne rapidis.

Post tri tagoj dum la revena vojo ni vizitis la lokon de lia martirigo en Lanišće. Tie, antaŭ 75 jaroj en la paroĥejo, okazis tiu ĉi dramo; komunistoj bestie murdis la sacerdoton pro la kuraĝo anoncadi Evangelion, puniginte lin pro la organizado de konfirmacio. Renkontis nin tie sakristianino permesanta celebri la sanktan meson kaj kondukante nin al la loko de lia martirigo. Ĉi tie la kredo kaj la kuraĝo de la juna sacerdoto venkis kontraŭ la sistemo de malkuraĝo kaj malamo. Niaj koroj pleniĝis per la dankemo por la vivo kaj la sinteno de nia patrono.

Kiu estis la beatigita Miroslav?

La beata Miroslavo Buleŝiĉ naskiĝis la 13-an de majo 1920 en la vilaĝo Čabrunići en duoninsulo Istrio, sur la teritorio de la nuntempa Kroatio. Post la finiĝo de lernejo li eniris la seminarion. Jam kiel la 16-jaraĝa seminariano li substrekadis sian sindonon al Dio, elektante, en la tago de festvestotago la moton: „Vi estas mia Dio, en viaj manoj estas mia sorto“.

En la seminario li diferenciĝadis per la ekzempla kondukado, boneco, diligenteco kaj pieco. Post abiturientiĝo li estis sendita por la studado de filozofio kaj teologio al „Gregorianum“ en Romo. En la Eterna Urbo li sin dediĉis al studoj kaj laboro pri si mem. Li estas atestanto de la akto de la sinkonsekro al la Senmakula Koro de Maria, okazigita fare de la Papo Pio la Dekdua. Post la reveno al sia lando, la 11-an de aprilo 1943 li sacerdotiĝis. Tiel li skribis en sia taglibro; „Mia patrino, patro kaj fratoj ploris, kaj ja ili havis la kaŭzon; la filo mortadis, mi prokrastis esti ilia propraĵo, kaj komencadis esti la propraĵo de Dio“.

Malgraŭ la milito kun pieco li redonis sin al animzorga laboro. Riskante la vivon, li zorgadis pri paroĥanoj. Germanoj faradis revenĝojn je la civitana popolo pro la agoj farataj flanke de partizanoj, realigante amasajn mortpafadojn. Aldone komunistoj sisteme disvastigadis la kontraŭdian propagandon, elimigante ĉiujn, kiuj rifuzadis akcepti ilian regadon. Forte en ĉi tiuj cirkonstancoj sonis la vortoj de la pastro Miroslavo: „Mi estas la katolika sacerdoto kaj mi priservos la sanktajn sakramentojn al ĉiuj, kiuj ilin ekpetos, nedepende ĉu estas kroato, aŭ germano, aŭ italo“.

Pastro Miroslavo ĝisatendis la finon de la milito, estante la atestanto de la postmilita ĝojego kaj de la alveno de la regado de komunista partio. Li estis nomumita paroĥestro en la paroĥo Kanfanar, kie li kun granda pieco plenumadis sian sacerdotan mision, instruante religion en lernejoj kaj arigande junularon, ekvivigante la kulton de la Koroj de la Sinjoro Jesuo kaj de la Virgulino Maria kaj organizadis sanktajn mesojn kun granda partopreno de fideluloj. Li volis gardi kredantojn, precipe gejunulojn, antaŭ danĝera influo de novaj komunistaj regantoj. Lin karakterizis ankaŭ la estimo al la homa malriĉeco kaj firmeco en la aferoj de la kredo. Kvankam li estis tre postulema, la fideluloj, precipe junaj, multnombre ariĝadis ĉirkaŭ li, kaj komunistoj ĉiam pli minacadis lin.

En tiel streĉita kaj malsekura situacio ĉiuj familianoj konsilis al li, por ke li foriru al Italio, ĉar komunistoj povas lin mortigi. Li respondadis al ili kuraĝe: „En Italio estas sufiĉe da sacerdotoj, mi restos ĉi tie“. Aŭtune 1946 pastro Buleŝiĉ iĝis lekciisto de Porpastra Seminario en Pazina kaj sekretario de la Sacerdota Konsilantaro. Li zorgis pri libereco por la kredo kaj la religio kaj la libereco por la agado de la Eklezio. Li helpadis kaj kuraĝigadis junajn sacerdotojn en ilia animzorga servo en malfacilaj kondiĉoj en bolŝevigita realeco.

Post la finiĝo de la lernojaro 1946/1947 venis al Istrio pastro Jakob Ukmar, delegidita de episkopo, por celebri konfirmacion en paroĥejoj de orienta kaj meza Istrio. Komunistoj ekstaris kontraŭ tio en manifestacioj kaj ne permesis konfirmacion en Tinjan. En Buzet ili invadis en preĝejon kriante sloganojn kontraŭ Tito, Stalin kaj la partio, ili saltadis sur flankajn altarojn, dispeligante la konfirmaciitojn kaj iliajn atestantojn. Antaŭ ĉefaltaro, antaŭ tabernaklo atendis ilin sac. Buleŝiĉ: „Ĉi tie vi povas trapasi nur tra mia kadavro“. Ili sin deturnis, sed ekminacis lin, ke se morgaŭ okazos la konfirmacio en la vilaĝo Laniŝce, tiam li bedaŭregos tion.

Dimanĉon la 24-an de aŭgusto 1947 estis la indulgenca festo de la sankta Bartolomeo en Laniŝĉ. La sacerdotoj konante la planojn de komunistoj, je unu horo prirapidigis la konfirmacion. Malgraŭ la ĝenado de la ceremonio per krioj de komunistoj sur la apudpreĝeja placo la sakramenton akceptis 250 personoj. Post la finiĝo de la ceremonio fihomoj venis en paroĥestrejon, montrante sian koleron, ili grave vundis sacerdotojn kaj rompigante al pastro Ukmar ripojn. Per kruela maniero ili mortigis pastron Buleŝiĉ subtranĉante lian gorĝon. Lia martira sango restis sur plankoj de paroĥejo kaj estiĝis la daŭranta atestilo de la sacerdota fideleco al Dio kaj al la sankta Eklezio.

Tiamaniere realiĝis Sankta Vendredo de la sacerdoto Miroslavo, kiu konscience redonis sian vivon laŭ siaj vortoj: „Mi deziras morti nur je la Dia laŭdo kaj je la savo de mia animo kaj la animoj de miaj fideluloj“ Laŭ la decido de la komunismaj regantoj li ne povis esti entombigita en la hejma paroĥo, sed lia korpo estis entombigita en Laniŝĉ, proksime de la loĝigita parto de Istrio. Nur post 11 jaroj oni permesis translokigon de la pastro Miroslavo al lia hejma paroĥo. La translokigon oni realigis la 13-an de majo 1958 en lia naskiĝtago kaj en la tago de la Virgulino Maria la Fatima, kiu eldiris la profetaĵon, ke „se Rusio ne konvertiĝos, ĝi disvastigos siajn erarojn en la vastan mondon,... bonaj homoj estos torturigataj...“ – kion ni vidas ankaŭ nun en Ukrainio.(...)

Patro D-ro Tomasz Szymczak OFMCONV El revuo Rycerz Niepokalanej, 2/2023. Elpoligis Sławomir Helicumski

al la indekso


 SALUTON, MARIA!

Saluton Maria! laŭdata Reĝino,
Vi ĉies plej bona, plej milda Patrino
kun nobla animo kaj koro perfekta.
Genue mi fleksas kun sento respekta.

Vi estas dotita, ho Virga Lilio,
per virtoj plej belaj, pro privilegio!
Bonvolu disdoni ĉi tiujn riĉaĵojn,
kaj ankaŭ purigi pekulajn vizaĝojn.

Saluton, Elekto de Nia Sinjoro!
Pro naskopreteco ĉe sankta deĵoro,
per Dia spirito Vi iĝis patrino,
de Filo ĉiela laŭ antaŭdestino.

De l´ tuta homaro alvenas omaĝoj,
ĉar Dio Vin prenis el ĉiuj estaĵoj
por levi ĉielon, ja Senmakulata,
ho simpla virino, Reĝino amata!

Ekzistas por Vi eĉ ne unu barilo,
i vivas gefiloj sub Via elbrilo,
ligitaj de kredo, plej forta sigelo,
Vi estas, Maria, por ni Verda Stelo!

De Viaj infanoj la saĝa piloto,
vokita en kampo, kapelo aŭ groto,
miraklojn Vi ŝutas trans ĉiuj la limoj,
nutrante la kredon en niaj animoj.

En ŝlimo perditajn gefratojn konvertu!
Ĥaoson trenantajn, Vi ilin avertu!
Radiu, brilegu, Vi stelo emblema,
ektuŝu la korojn per strio pacema!

Se mia vortaro nur estas balbuto,
komencas kaj finas per simpla saluto,
Vi scias, ke jen, en la faldoj de l´ koro
mi ankoraŭ dankas plej ĝuste sen vorto.

Saluton pro ĉio per grava inklino!
Saluton Maria! Tutmonda Patrino,
jam antaŭ ol fiksi ĉe l´ mondo la akson,
Vin Dio ekmontris ja Sian alttakson.

Anna Meurrens
 

 

al la indekso


  KARDINALO SARAH: KIU MIN STARIGAS KONTRAŬ LA PAPO,
TIU SEKVAS DIABLAN LOGIKON

La eklezio envenas krizon, kiam ĝi ĉesas esti profeteca, por ekplaĉi al la mondo kaj por efiki „akcepteble“, diras kardinalo Roberto Sarah por itala taggazeto Corriere della Sera. En ampleksa interparolo la prefekto por diservo kaj sakramentoj ankaŭ emfaze protestas kontraŭ tiuj, kiuj lin prezentas kiel oponulon de la papo Francisko.

„La vero estas, ke la eklezio surtere estas reprezentanta fare de la vikario de Kristo, do fare de la papo. Kaj kiu estas kontraŭ la papo, tiu jam per tio fakte staras ekster la eklezio,“ diras la kardinalo Sarah. Lia nova libro estas dediĉita al ambaŭ papoj: al „Benedikto la 16-a, la neatingebla arkitekto de renovigo de la eklezio, kaj al Francisko, la fidela kaj sindona filo de la sankta Ignaco, kaj al la sacerdotoj en la tuta mondo por danki okaze de mia ora jubileo de la sacerdoteco.“ Malgraŭ tio, ke ĝuste la papo Francisko nomumis la kardinalon Sarah kiel ĉefon de la vatikana ofico por demandoj de liturgio kaj sakramentoj, multaj homoj klopodas interpreti lian penetran rigardon je la spirita krizo en la eklezio kiel antitezon al sintenoj de la nuntempa papo.

„Multaj do ne skribas por atesti la veron, sed por starigi homojn kontraŭ si, por neniigi la homajn rilatojn. Tiuj homoj ne celas la veron,“ diras la kardinalo Sarah. „Fakte tiuj, kiuj starigas min antagone al la Sankta Patro, povas citi eĉ ne unu mian vorton, ununuran frazon aŭ sintenon, kiuj subtenus iliajn absurdajn, mi diru diablajn deduktojn. La diablo dividas kaj kontraŭstarigas la homojn.“ aldiras la vatikana kardinalo. Aliflanke li allasas, ke intelektuala mondo bezonas formuladi antagonismojn, por difini poziciojn. Sed la komprenado okazanta nur en kategorioj „ni“ kaj „ili“ allasas krudan eraron, li plue konstatis. Li memorigis, ke la historio de la eklezio estas longa, en ĝi oni trovas malfacilaĵojn kaj dispartigojn, sed ĉiam ili celas serĉon de la unueco en Kristo. „La historio de la eklezio baziĝas sur kredo en Dio, kiu iĝis homo, por dividi kun ĉiu el ni vivovojon kaj ŝarĝon de la suferado. Ĉio alia estas absurdaj spekuladoj,“ diris la kardinalo Sarah.

Ĉiu papo estas tiu „ĝusta“ por sia tempo, ja la Dia Providenco vidas bone, li daŭrigis. La demandoj, kiujn oni devas meti, tekstas, ĉu tio, kion ni ricevis de nia patroj, validas ankaŭ por niaj infanoj? Kaj se jes, kion ni do faru, por ke ili tion akceptu en sian spertecon. Ĝuste ĉi tiujn aferojn ni strebas denove malkovri, kiel pere de neatingeblaj ideaj analizoj de Benedikto, tiel en granda kaj optimisma aktivemo de Francisko, menciis la kardinalo Sarah, atentigante kontinuecon de la ambaŭ pontifikoj. „La vortojn de la papo Francisko estas necese ĉiam interpreti en hermeneŭtiko de kontinueco... La historio de la eklezio estas tre bela kaj redukti ĝin je politika karikaturo karakteriza por televida spektaklo estas marketinga faro, sed ne la vojo por serĉi veron,“ emfazis la kardinalo Sarah.

Koncerne okazanta speciala sinodo de episkopoj por Amazonio, kiun li el titolo de sia ofico ankaŭ ĉeestos, li denove ripetis averton antaŭ ideologia misuzado de malriĉeco de naturaj nacioj. „Mi aŭdis, ke iuj volas el tiu ĉi sinodo fari laboratorion por la tuta universala eklezio, la aliaj deklaras, ke post tiu ĉi sinodo nenio plu ekzistos kiel antaŭe. Se tiel estas, estas tio malhonesta kaj erariga informo,“ li komentis diraĵojn cirkulantajn en komunikiloj. Gvinea kardinalo, kiu mem ricevis kredon danke al agadoj de misiistoj en fora vilaĝeto meze de sovaĝejo, kun indigno signis kiel malaprobinda akceptigon de la celadoj tipaj por sekularigita okcidenta mondo sub preteksto de helpo al malriĉaj loĝantoj de Amazonio. „La provoj pri enkonduko de ideologiaj intencoj estus malinda manipulado, malhonesta iluzio, ofendo de Dio, kiu gvidas sian eklezion konfidante al ĝi sian planon de la savo,“ diris la kardinalo Sarah, kiu instigas al kuraĝo reveni „sur vojojn de la spirita batalo, la batalo de la kredo, kies armilo estas la preĝo,“ instigante sacerdotojn al forlaso de „flueca ateismo“, kiu konfuzigas lingvon de la eklezio kaj faras el ĝi nure homecan, horizontalan socion. „La eklezio estas interesa nur tial, ke ĝi permesas al ni renkontiĝi kun Kristo,“ kaj ununura vera reformo transformanta historion estas la reformo de sankteco, emfazas la kardinalo Sarah.

Vatican News, 10.10.2019

 al la indekso


  M A R I A

Kaj estis nokto ... mallumego ĝia
per la nebuloj pliprofundigita;
eĉ unu lumradio eta
ne igas tristan ludon malbonharmonia.
Sed tamen vidu, steleto aperas!
Ne estas stelo, sed la suno mem!
Jam povas kreski, ĝermi Dia sem´:
ĉar kien venas, ĉion tuj konkeras
Maria! Maria! Maria!

Samtempe kun la aloj de anĝelo
io pretera ombras Vin.
Ne timu Sankta Virgulin´;
Spirito jen en Via ĉelo ho,
venis teren la ĉielo
kaj estas fino de malĝoj´.
Homaron estras rekta voj´,
kiu alia ol patrino nia
Maria! Maria! Maria!

Senlima, vere senanalogia
la amo estas de patrin´.
Kaj serĉu ĝis la mondofin´,
jen ne ekzistas io plia
kaj tiu amo estas mia!
 

Fortege mi posedas ĝin.
Mi ankaŭ estas fil´ de in´
kaj ŝia nomo super ĉiu homo
Maria! Maria! Maria!

Samtempe kun la aloj de anĝelo
io pretera ombras Vin.
Ne timu Sankta Virgulin´;
Spirito jen en Via ĉelo
ho, venis teren la ĉielo
kaj estas fino de malĝoj´.
Homaron estras rekta voj´,
kiu alia ol patrino nia
Maria! Maria! Maria!

Kaj tamen kial ŝin prikantas
estaĵoj sur ĉiel´ kaj ter´?
Kia do estas la mister´
kiu ŝin tiel plialtigas?
Respondo estas glora melodio.
Ĝin kantas ĉiu birdo, florfolio,
ke estas ŝi de homarsav´ medio;
kaj Diinfano - krucumita Amo
- Jesuo - estas filo de M a r i a !

Verkis Václav Duroň

 al la indekso
 


  DIPATRINO LA FAVORA – LA PATRONINO DE VARSOVIO KAJ LA GARDANTINO DE POLUJO

La portreto de Dipatrino la gravedulino, kiu en levitaj manoj tenas rompitajn sagojn de la Dia kolero, estis kreita en la jaro 1410 en la urbo Faenza en Italujo. Danke por la protekto de loĝantoj antaŭ la epidemio ĝi estis pentrita laŭ la vizio, kiun spertis Joanna a Costumis dum la petega preĝado en la tempo de la epidemio. Naskiĝita en la regiono de Faenza sac. Hiacinto Orselli, la rektoro de la konvento de piaristoj sur la polaj teritorioj, ordonis pentri la bildon de la Madono laŭ la bildo el Faenza kun la destino por la preĝejo de Fratoj Piaristoj en Varsovio. Dum la antaŭtago de Anunciacio la 24-an de marto 1651 la bildo estis surtronigita en ĉi tiu sanktejo kaj oficiale montrita al la popolo de la pola ĉefurbo. En la jaro 1652 Varsovio estis malfeliĉigita per la epidemio de pesto. Laŭ la ekzemplo de la preĝado dum la epidemio en Faenza, laŭ la iniciato de sac.Orselli, la urba oficejo ordonis precipe petegajn preĝojn antaŭ la bildo de Dipatrino, portinte la bildon ĉirkaŭ la urbaj muroj, kaj post la forigo de la epidemio ĝi iniciatis la rezolucion, en kiu oni proklamis la Dipatrinon La Favorkora Patronino de la urbo Varsovio. La regantoj de la urbo ornamis la portreton de Dipatrino la Favorkora per la votiva krono. Samtempe oni konfidis al Ŝi la zorgadon ne nur super la ĉefurbo de respubliko, sed ankaŭ super la tuta Reĝlando Polujo, honorante Maria-n la Patronino de Polujo.

La unuan de aprilo 1656 en la lvova katedralo okazis la solena surtronigo de Dipatrino sur la tronon de respubliko de ambaŭ nacioj. Johano la Dua Kazimiro surmetis antaŭ la bildon de Dipatrino Favorkora la insignojn de la ŝtatpovo, sceptron kaj kronon kaj eklegis la akton de la surtronigo, en kiu li abdikis sian reĝan povon, transdoninte ĝin al la Dipatrino. De ĉi tiu monmento Maria estiĝis la Reĝino de Polujo.

Dipatrino la Favorkora ekludis tre gravan rolon en la historio de Pollando. Ŝia dufoja publika montriĝo al bolŝevika soldataro en la lokoj Ossowiec kaj Wólka Radzymińska apud Varsovio (la 14-an kaj 15-an de aŭgusto 1920) estigis la renversan momenton de la Varsovia Batalo, kiun lordo Edgar Vincent d´ Abernon rekonis kiel la 18-an decidintan en la monda historio. Ĉi tiu okazintaĵo estas konata kiel Miraklo apud Varsovio, kiun en la artisma vizio prezentis en la jaro 1930 la fama pentristo Jerzy Kossak.

En la jaro 1958 en la sovetia monatrevuo „Teхника Moлoдёжи“ (Junulara Teĥniko, n-ro 7) aperis la artikolo titolita Optikaj „mirakloj“ (Oптические „чудеса“), en kiu oni enpaĝigis la gravuraĵon montrantan la revelacion de Dipatrino apud Varsovio en la jaro 1920 kun la jena subskribo: „Miraklo! Bildo sur ĉielo! – kriis mirigitaj blankpolaj soldatoj, ekvidinte sur nuboj la projekcion de la Ĉenstoĥova Madono“. La priskribo enhavas du malverojn. Unue, ne poloj, sed nur bolŝevikoj vidis sur ĉielo Dipatrinon, kaj due – tio estis Dipatrino la Favorkora. La aŭtoro de ĉi tiu artikolo (d-ro de ekonomiaj sciencoj R. Nowicki) konvinkigas junan leganton, ke en la jaro 1914 en la arbaroj de ruinaĵoj de Augustów estis al la soldatoj montrita la bildo de la Dipatrino de Kazań, kaj en la jaro 1920 apud Varsovio poloj eklumigis la bildon de Dipatrino la Klarmonta, eluzinte la saman manieron kun la uzo de la aviadila reflektilo, prilumiganta la noktajn nubojn. Oni devas mencii, ke la 14-an de aŭgusto 1920 la Dipatrino la Favorkora revelaciis ne dumnokte, sed dumtage, en la momento, kiam armea kapelano Ignaco Skorupka kun la kruco suprenlevita heroece elvokis por ekbatalo la polan junularon el Altlerneja Legio. Krome, malebla estis la surlumigo de lumbildo sur nebulo tiamaniere, por ke la bildo estu videbla nur por unu flanko de fronto, do en la jaro 1914 por la propra armeo (rusia) kaj en la jaro 1920 por la armeo de kontraŭanto (bolŝevika). Kaj do, la interpreto de la jenaj revelacioj fare de la ekonomiisto Nowicki estas tute malvera. Tamen, el la alia flanko, kontraŭ la intencoj de la aŭtoro kaj liaj ateistaj ordonantoj, la artikolo konfirmas la faktojn, ke la rusaj soldatoj en la jaro 1914 apud Augustów kaj bolŝevikoj en la jaro 1920 apud Varsovio vere vidis la Dipatrinon. (...)

La interesa libro estis eldonita en la jaro 1921 fare de Księgarnia de W. Wędołowski en Wyszków titolita: „Bolszewicy w polskiej plebanii“ (Bolŝevikoj en la pola paroĥo), en kiu estas aro da noticoj ekzistantaj en la paroĥa kroniko fare de loka paroĥestro, ek de la 11-a ĝis la 18-a de aŭgusto 1920. La specifan atenton altiras la frazo skribita sur la paĝo 36: „En multaj vilaĝoj bolŝevikoj diris, ke apud Varsovio forpelis ilin ne poloj, sed «Matier Bożja»“ (la Dipatrino).(...)

En la jaro 2023 okazis la 50-a datreveno de la kronigo de la bildo. Pro tio en la tagoj 4-9 de oktobro estis prelegitaj porokazaj homilioj, prezentitaj atestoj el la pilgrimado de la kopiaĵo de la bildo kaj okazis konferenco sub la titolo: „La Dipatrino la Favorkora en Varsovio – la Ora Jubileo de la Kronigo de la Bildo“.

Prilaboris Prof. Tadeusz Kulik, estro de la Katolika Agado de la varsovia ĉefdiocezo – estro de la Societa Komitato de la Disvastigado de la Kulto de Dipatrino la Favorkora, Patronino de Varsovio kaj Gardantino de Pollando.

El monatrevuo Rycerz Niepokalanej, n-ro 11, elpoligis Stanisław Śmigielski.

Sen la amo ne estas konfido kaj sen konfido ne estas edukado. Igu vin amata, por ke vi povu igi amata Sinjoron Dion. Ne sufiĉas nur ami. Estas necese fari pli multe. La zorgatoj devas scii, ke vi ilin amas, ili la amon devas senti. Kiel tion fari? Aŭskultu propran koron, ĝi respondos vin. La mistero konsistas en unuiĝo de koroj, en familia etoso, en boneco, kiu senĉese estas zorgema kaj zorgoplena, ĝi kliniĝas al malforteco kaj senscieco, ĝi kapablas fermi okulojn, volonte pardonas, interesiĝas pri konfidita infano, pri ĝiaj bezonoj, problemoj, sukcesoj eĉ ĝojoj. Ĝi ŝirmas ilin kontraŭ maloportunaĵoj eĉ kontraŭ skandalo. Ĝi estas vera kaj klare esprimata tenereco, kiu estas daŭre gardanta, por subteni aligon de ĉio, kio al infano donas ĝojon, disvolviĝon kaj instruon, kaj ŝirmas kontraŭ ĉio, kio al ĝi povas damaĝi. Mildeco kaj pacienceco kapablas pli ol rigoreco kaj forto.

S-ta Johano Bosco

al la indekso


 MONTRU AL NI LA VOJON AL PREĜEJO

Pri la bezono de spiriteco kaj helpo al ukrainianoj en alveno al preĝejo rakontas sac. Taras Yavorsky, la grekkatolika sacerdoto, kiu antaŭ la milito rifuĝis en la polan urbon Ruda Śląska - Kochłowice.

Magdalena Markowicz: - Ĉu vi, pastro, povas komence diri kelkajn vortojn pri vi mem?

Sac. Taras Yavorsky: - Mi estas la grekkatolika pastro ekde 25 jaroj. La pastran animzorgan servon mi komencis praktiki en la jaro 1997 post la finstudoj en Porpastra Seminario de Sankta Spirito en Lvovo kaj post sacerdota ordino. Mi studis ankaŭ teologion en Katolika Universitato Lublina - KUL. Miaj unuaj sacerdotaj jaroj estiĝis en malfacila periodo, kiam la grekkatolika eklezio post multaj jaroj da tiranio provadis reekzisti. Mia misio estis prezenti nian eklezion al la perdiĝintaj homoj, kiuj verdire ne konis kristanecon, aŭ konis ĝin tre supraĵe. Mi anoncadis, ke la eklezio devas esti unu, ne dispartigita, universala. En la regiono, kie mi servis, oni ne sukcesis reakiri la ortodoksan preĝejon por nia rito. Mi ekdecidis do konstrui tri sanktejojn samtempe en tri vilaĝoj. Tio sukcesis ekskluzive danke al oferdona helpo de homoj. Ni klopodis ankaŭ pri diversa financado kaj iamaniere, kun Dia helpo, ni sukcesis fini la konstruadon.

Pri kio Vi ankoraŭ okupiĝis en via animzorga servado?

Mia servado ĝenerale estas la nuntempa nova evangelizado: rakonti pri Dio, homo, animo, la klarigado de la preĝeja rito. Nia sankta meso estas tre teatroligita. Oni povas diri, ke la tutan tempon mia priservado estas la misiado. Mi loĝas en la okcidenta parto de Ukrainio, en la urbo Drohibiĉ. La parto de miaj konataj pastroj komencis la animzorgan servon en oriento de Ukrainio. Tio estis tie ege malfacila.

Ni konfrontas multajn sociajn problemojn, kiel estas alkoholismo, narkomanio aŭ perforto en familioj. Dum ia tempo mi laboris en malsanulejo en la urbo Odeso servante al malsanuloj je AIDOSO. Ni konstante provas helpadi ‒ oni sukcesis interalie funkciigi la diocezan Caritas-helpejon, ĉe kiu poste ni kreis la Centron de Dependecoj Nazareto. La ĉefa iniciatinto de ĉi tiu entrepreno estis Sac. Igor Kozakiewicz, kiu ankaŭ studis ĉe KUL-o. Li sukcese adaptis la malnovajn soldatajn loĝejojn. Komence li tie arigis senhejmulojn, dependantojn. Nun en tiu ĉi centro restadas ĉirkaŭ 100 prizorgatoj kaj ĝis 30 psikopatoj. Komence ni havis la problemon aliri ĉi tiujn specialistojn, ĉar en Ukrainio la psikoterapiisto povas esti nur kuracisto kaj ili estas tre malmultaj. Pro tio la parto de ni partopenis la psikoterapian kurson de dependecoj en Varsovio.

Tuj post la komenco de la milito en Ukrainio vi venis al Pollando, al Ruda Śląska-Kochłowice. Kiel tio okazis, ke vi venis ĝuste ĉi tien, al Silezio?

Jam antaŭ kelkaj jaroj, danke al mia aktivado en Caritas, mi ekkonis personojn el Ruda Śląska, kiuj helpis al ni pentri ikonojn en grekkatolika preĝejo. Kune kun la paroĥestro el Kochłowice ili organizis kelkajn kolektojn por bezonuloj en Ukrainio. Mi mem estis gasto en bazlernejo en Ruda Śląska rakontante pri tio, kio mankas al ukrainiaj infanoj en vilaĝoj. Tiam komenciĝis la kunlaboro kaj amikeco. Antaŭ ia tempo venis ekskurse al Pollando kune kun instruistoj, okupiĝantaj pri muziko infanoj el Ukrainio. Ili okazigis kelkajn koncertojn, kio estis tre bone akceptita kaj tiam komencis la amikecaj ligoj. Unu el prizorgantinoj de ĉi tiuj infanoj estis mia edzino Irena, kiu instruas ĝuste la muzikon en lernejo. Tuj post la eksplodo de la milito niaj amikoj el Kochłowice invitis nin al ili. Ni timis pri niaj vivoj, tial ni decidis veni. La plia argumento estis la fakto, ke antaŭnelonge, sufiĉe grave, mi tramalsanis Kovim-19, kaj la konatuloj el Pollando ebligis al mi rehabilitacion ĝuste ĉi tie.

Kiel vi kiel pastro helpas al viaj samlandanoj ĉi tie en Pollando?

Komence mi helpis kunaranĝadi la kolektadojn de donacoj ĉe Caritas kaj transdonadi ilin al Ukrainio. Mi ricevis la permeson celebri la Eŭkaristion de ĉefepiskopo Wiktor Skworc. Danke al tio mi povas celebradi sanktajn mesojn en la grekkatolika rito en la sanktejo de Dipatrino de Lurdo en Ruda Śląska-Kochłowice. Mi havas ankaŭ la permeson de la episkopo el Gliwice por la celebrado de la mesoj en la preĝejo de la sankta Barbara en la urbo Bytom.

Mi klopodas vizitadi lokojn, kie ariĝas ukrainanoj, por instigadi ilin al kontaktoj kaj veni al la dimanĉa Eŭkaristio. Post ĉiu meso mi organizas ankaŭ renkontiĝojn por ĉiuj kolektiĝintoj, por interŝanĝi informojn, interkonatiĝi kaj reciproke helpi. Dume mi volus komenci organizi katekizadon aŭ iujn integriĝajn vojaĝojn.

Krom la materia helpo, kio estas nune bezonata de ukrainianoj loĝantaj en Pollando?

 Poloj ĉirkaŭigis ukrainianojn per granda zorgado. Vi donis al ni loĝejojn, manĝadon, vi montris al ni la vojon al lernejoj, vendejoj, malsanulejoj. Mi volus, ke vi nun montru al ni la vojon al preĝejo kaj al sakramentoj, por ke ni povu reveni al Ukrainio spirite fortigitaj. Poloj sciipovas tion fari. Mi instigas ĉiujn por ĉeesti la Eŭkaristion kaj por kolektiĝadi en preĝejoj. Ni ne povas forgesi pri spiriteco. Ĝi estas la esenco de nia vivo. Mi tre ĝojas, kiam mi vidas kiel poloj helpadas al miaj samlandanoj veni al preĝejo. Tio estas la esprimo de la ega zorgado, antaŭ ĉio pri la animoj. Tio certe donos bonajn fruktojn. Sen Dio ne estas la vivo, ordo, harmonio. Homoj en Oriento posedas tre bonan karakteron. En iliaj koroj oni povas skribi kiel en ŝtono, tio, kio estis skribita, restos por la tuta vivo. Pro tio mi ankaŭ tiel forte apelacias pri la zorgado de spiriteco dum ĉi tiu granda malfeliĉo de la milito.

Kiel vi, pastro, opinias la kunlaboron kun la romkatolikaj sacerdotoj? Kiamaniere ili povas aliĝi al la spiriteca helpo por ukrainianoj?

Pastroj faris ĝis nun tre multe. Ili akceptadis la fuĝintojn ofte al siaj hejmoj, ili prizorgadis ilin en la materia aspekto. Nun mi alvokas ĉiujn sacerdotojn, por ke ili helpu al ukrainianoj veni al la Eklezio. Se ili havas la problemojn kun komunikado kaj la lingvo signifas la barieron, tiam laŭ miaj ebloj mi pretas helpi. Mi sciipovas la ukrainian, la rusan kaj la polan lingvojn. Mi povas helpi en la traduko de katekizado, instruado. Se iu havas la eblon transportadi la ukrainianojn al preĝejo, kie estas celebrata fare de mi la sankta meso, tiam mi kore bonvenigas tion. Kiam ni kolektiĝos kaj interkonatiĝos, pli facile ni trovos laborojn, adaptiĝos en la novaj loĝlokoj kaj la nova kulturo. Ni scias, ke kelkaj fuĝintoj venis el la teritorioj, sur kiuj la militaj agadoj estis kaj estas tre fortaj. Multfoje ili luktas kontraŭ traŭmo kaj ilia psika stato estas tre malbona. Des pli ni devas helpadi al ili sin trovi spirite kaj retrovi la apogon de la Sinjoro Dio, kaj ankaŭ okazigi psikoterapion.

Polojn mi tre petas pri pacienco kaj ne ĉesigo de helpado. Mia deziro estas, por ke malbono en Ukrainio finiĝu kaj ne disvastiĝu al aliaj landoj. Vero devos venki. La defendo de Rusio kontraŭ Ukrainio estas mensogo, kaj tio estas la defendilo de satano. Ukrainanoj denove ekstaros kaj ili retroviĝos ankaŭ danke al Pollando. Ili tamen komence bezonos ekkonduki je la mano, kaj helpi ilin en la unuaj ekpaŝoj. Tion mi petas kaj por tio mi dankas el la tuta koro.

 Dankon por la interparolo.

El Monatrevuo Apostolstwo Chorych, junio 2022 esperantigis: Stanisław Śmigielski

al la indekso


 LA BAZILIKO DE SANKTA PROKOP EN TŘEBÍČ, ĈEĤIO

El granito de tiu ĉi regiono kreis la laboro de multaj generacioj arkitekturan monumenton de eksterordinara belo, el arta vidpunkto la plej gravan konstruaĵon de tiu ĉi speco en la Meza Eŭropo, juvelon de ĉeĥa arkitekturo, la bazilikon de sankta Prokop en Třebíč.

La origine Benediktana monaĥejo, fondita en la jaro 1101 de princoj el la Moravia branĉo de Přemyslidoj kun enspezoj el 70 komunumoj, baldaŭ apartenis al la plej riĉaj en Moravio. La nuntempa trinava baziliko estiĝis en la jaroj 1240-60. La militaj eventoj sekvintaj la pacan epokon de Karlo IV-a grave influis la vivon de la preĝejo: la Husanaj revoluciaj militoj signifas por la urbo kaj monaĥejo okupadon fare de Taboritoj kaj Orfoj. En la j. 1468 konkeris la urbon kaj monaĥejon la soldataro de la hungara reĝo Matiaso Korvino. Plej multe difektis la bazilikon la eventoj de la tridekjara milito. La ŝuldoŝarĝita monaĥejo transiris en la komenco de la 16-a jarcento en la posedon de laikaj posedantoj.

Post negrandaj rebonigoj de la ruiniĝinta baziliko la preĝejo estis en la jaroj 1725-37 renovigita tute laŭ la principoj de la baroka gotiko fare de la Praga baroka konstruisto T. M. Kaňka. La hodiaŭan aspekton la baziliko ricevis per la renovigo en la jaroj 1924-35 fare de la arkitekto Kamil Hilbert. La tuta renoviga periodo estis finita en la jaro 1956 per la rekonstruo de la iam detruita suda ferma kapelo.

La stilo, en kiu la baziliko estas konstruita, ekestis kaj ekfloris en la Benediktanaj konstru-laborejoj kaj disvastiĝis al ni trans Burgundio kaj Rejnlando. La spaco kaj materio estas tie ĉi komprenataj ankoraŭ romanike, tamen estas jam uzitaj gotikaj elementoj. La baziliko de Třebíč apartenas al la plej elstaraj konstruaĵoj de tiu ĉi transira stilo en Eŭropo. Tre interesa el arkitektura vidpunkto estas la pastrejo, kiu estas dividita en du volbokampojn, kiuj, ĉiu memstare, estas envolbitaj per okparta gotika krucvolbo. La pastrejo finiĝas per poligona absido lumigita per tri rondaj fenestroj, el kiuj tamen nur la meza romanika fenestro kun rozeto estas origina. Unika memoraĵo de sia speco en la Meza Eŭropo estas la portalo kun paradiza vestiblo sur la norda flanko de la preĝejo, kiu estas ornamita per vegetaĵa dekoracio. Ankaŭ la kripto sub la pastrejo atestas pri la neerarebla teknika arto de siaj konstruintoj.

Kaj nun ankoraŭ kelkajn vortojn pri Třebíč, la urbo de la baziliko.

Trebíč, la plej granda urbo de la sudokcidenta Moravio, situas en la pentrinda valo de la rivero Jihlavka sur voj- kaj fervojkruciĝoj preskaŭ en la centro de la urbo-triangulo Brno-Jihlava-Znojmo. Ĝi havas pli ol 20 mil loĝantojn kaj estas grava centro de la tradicia ŝufabrikado. Ankaŭ la meblofabrikado kaj la maŝinindustrio havas tie sian tradicion. Třebíč estas urbo de malnovaj kulturaj tradicioj, kiuj ofte starigis ĝin en la frunton de progresemaj ideaj movadoj.

Třebíč proksimas al dankindaj lokoj turismaj kaj refreŝigaj, al fiŝlagoj inter arbaroriĉaj montetoj okcidente kaj norde de la urbo kaj al romantikaj valoj de la riveroj Jihlavka kaj Oslava.

Esperanten tradukis Theodor Kilian

al la indekso


 MI ESTAS! MI VIVAS!
Kiel disvolviĝas infano en la sino de patrino.

1-a tago
Vivo de homo komenciĝas en la momento de koncipo. La infano havas jam tiajn ecojn, kiel ekz.sekso, koloro de okuloj, haroj kaj haŭto.

21-a tago
Disvolviĝas la koro de etulo, formiĝas cerbo.

6-a semajno
Kreiĝas skeleto. Funkcias jam renoj, pulmoj, hepato kaj koro. Cerbo elsendas elektromagnetajn ondojn.

9-a semajno
Infano reagas je doloro kiel plenkreska homo – forkuras de ĝia fonto, movas per manetoj kaj gambetoj.

10-a semajno
Funkcias ĉiuj organoj. Formiĝas palpebroj, oreloj, eksteraj intervandoj de nazo kaj fendetoj de vizaĝo de la infaneto.

12-a semajno
La infano sciipovas kuntiriĝi gambetojn, turni piedojn kaj rektigi fingojn ĉe piedoj, pugnigi maneton, kuntiri brovojn. Funkcias jam ĉiuj organoj: hepato kreas galon, pankreaso - insulon, kaj cerba hipofizo - hormonon de kresko. Infano atingas 9 cm da kresko kaj 30 g da pezo.

15-a semajno
Infano sciipovas rektigi gambetojn, piedbatas, turniĝas flanken, kaj eĉ faras saltojn. 16-a semajno La infano ekfaras ĉirkaŭ 20 mil da movojn dum tago. Koro trapumpas dumtage ĉirkaŭ 30 litrojn da sango.

17-a semajno
Infano scipovas kunpremi manetojn. Ofte kaptas funiklon aŭ dikfingron suĉas.

 

20-a semajno
Infano scipovas funkcii en du statoj: maldormo kaj dormo. Patrino sentas, kiam infaneto dormas, havas hikadon, piedbatas.

22-a semajno
Infano aŭskultas kaj ŝatas trankvilajn sonojn, rekonas la voĉojn de familianoj.

24-a semajno
Gustosensiloj estas jam kreigitaj, infano sentas la guston de fetakvoj.

26-a semajno
Cerbo disvolviĝas tiel rapide, ke ostoj de kranio estas puŝataj antaŭen.

27-a semajno
Okuloj de etulo estiĝas sensivaj je lumo. Ĝi diferencigas la sunan lumon kaj la elektran lumigon.

29-a semajno
Infano scipovas malfermi okulojn dumtage kaj fermi en la dorma tempo.

30-a semajno
Funkcias jam ĉiuj sentumoj de la infano kaj ĝi turnas kapeton flanken.

34-a semajno
Centra nerva aparato, digesta, pulmoj estas jam plene disvolvitaj.

38-a semajno
Infano havas pli ol 70 moviĝreagojn kaj estas preta por eliri al mondo.

40-a semajno
Naskiĝas infano – post 9-monata vivo en la sino de sia patrino.

El taggazeto Nasz Dziennik, 18-19 novembro 2023 elpoligis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 TABULETO DE KONSCIENCO

Difektoj de perfido

Enkadre de la realigata programo „Venĝo+“ multiĝas nun la triumfa kaj plena de minacoj tono adresata al la Eklezio. Ĵus ekkaptis mian atenton la reprezentata por la nuna „klimato“ artikolo de Tomasz Lis, publikigita sur la platformo X (iama Twitter): „La pola Eklezio perfidis Pollandon, demokration, popolon, kredon kaj fidelulojn. Ĝi indas nur tiom, kiom la aliaj institucioj kaj civitanoj en traktado konsentige kun juro. La finon de privilegioj kaj favora traktado“.

Penso skrupulema

Kiam homoj de la Eklezio pekadas, tiam ne estas perfidanta la Eklezio ‒ tiam ĝi estas perfidata.

Malrelativa konsento rilate al la aserto, ke la Eklezio en la ŝtato meritas nur tiom, „kiom aliaj institucioj kaj civitanoj konsente kun la juro“. Kiel katoliko mi tion insiste petas. Mi volas havi „liberecon de la konfeso aŭ de la akcepto de alia religio laŭ la propra elekto kaj prezenti unuope aŭ kun aliuloj, publike aŭ private, praktikadi kaj instruadi“. Tio estas la citaĵo el Konstitucio de Respubliko Pollando, art. 53,2. Laŭ ĉi tiu la sama dokumento mi postulas la liberecon por religio, kiu „ampleksas ankaŭ posedon de sanktejoj kaj aliaj kultobjektoj depende de la bezonoj de la kredantoj kaj la rajton de personoj por la utiligado de la religia helpo tie, kie ili troviĝas.“ Al tio aldoniĝas la rajto de gepatroj „por garantii al infanoj edukadon kaj instruadon la moralan kaj la religian konsente kun siaj konvinkiĝoj“, kio ligiĝas kun – konstitucie ankaŭ garantita ebleco instruadi religion en lernejo.

Kon-sti-tu-cio, sinjoro Tomasz. Neniaj eksterjuraj „privilegioj kaj rabatitaj traktadoj“. Se io tia estas, mi mem estas por ilia „detranĉado“. Mi estus tamen devigata ekmontri, en kio la Eklezio „perfidis Pollandon, demokration, popolon, kredon kaj fidelulojn“. Sed konkrete, ĉar „perfido“, tio tamen estas sufiĉe forta konstato, do estus konvene, ke ĝi estu apogita per io same forta. Kiel Eklezio perfidis Pollandon kaj popolon? Ĉu ĝi subskribadis malfavorajn kontraktojn kun Ruslando, realigadis negocojn de Germanio, ĝi volis transdoni sendependecon de la ŝtato en manojn de Eŭropa Unio? Kiel ĝi perfidis demokration? Ĉu ĝi volontigadis polojn por ribelo kontraŭ ordonpovoj? Ĉu ĝi apogis skandalojn kaj kverelemon? Ne estis tio eĉ dum pandemio, kiam oni ekpostulis senprecedencan limigon en la praktikado de la kulto. Kaj kiel Eklezio perfidis kredantojn? Ĉu ĝi farus tion, ke ĝi prokrastus anoncadi Evangelion, se ĝi forĵetus ordonojn kaj ĝi ekdirus: abortigado OK, eŭtanazio OK, malfideleco edziĝa OK kaj ĝenerale pekoj OK. Kaj kiamaniere fine la Eklezio perfidis la kredon? Nu jes – la perfido de la kredo ĉiam estas peko kaj en ĉi senco ni ĉiuj havas ion je konscienco, sed la fakto, ke homoj pekadas eĉ en Eklezio, tio verŝajne ne estas la granda surprizo, ĉu ne? Tio estas malplezure, ke ĉiuj ni estas pekemaj, sed en ĉi mondo plena de memkontentigado kaj miopa al siaj eraroj la Eklezio diras pri tio rekte – kaj posedas la ilojn por homojn eligi el tio.

Franciszek Kucharczak El semajnrevuo Gość Niedzielny 46/2023
esperantigis Stanisław Śmigielski

La pastro laŭdas unu el siaj paroĥanoj, ĝenerale konatan alkoholulon:
– Tio estas bela, ke vi denove hieraŭ vin montris en la preĝejo.
– Ah ve, ĉu do en la preĝejo mi ankaŭ estis?

al la indekso


 MIA KONVERTIĜO
Atesto de Anežka (Agneso)

Mi kreskis en kredanta familio, sed kiel tio jam estadas, ĉiu devas tiun sian kredon mem trovi. Povas eĉ okazi, ke malgraŭ tio, ke homo hejme la vorton de Dio aŭdas, en plenaĝeco tio ne estas tiel ideala, kian idon gepatroj dezirus havi. Sed tamen mi opinias, ke eduki infanojn en tiu spirito estas grave ne nur por prospero de unuopulo, sed eĉ por la tuta socio. Eĉ ĉe mi ĝis mia dudekjariĝo tio estis tia kazo. La preĝejon mi vizitadis, sed laŭ kredo mi ne vivis, mi vivis laŭ mi, kaj tre mi per tio afliktadis mian ĉirkaŭaĵon. Kaj la plej grava eco mankis al mi. Tio, kion mi nuntempe opinias kiel la plej gravan en la kredo kaj tute en la vivo (kompreneble krom la unua dekaloga ordono) estas la amo al homoj. Pli facile estas homojn malŝati, aŭ venĝi, ol ilin ami kaj strebi kompreni ilin. Tion ne ĉiu kapablas kaj laŭ mi tio estas donaco, kiun mi ĵus akiris dum mia konvertiĝo sur la loko nomata Medĵugorje. Temas pri la pilgrimloko troviĝanta en okcidenta Hercegovino eble 25 kilometrojn sudokcidente de Mostar, kie onidire aperas la Virgulino Maria. (Mi intence skribas „onidire“ tial, por ke ĉiu retenu al si propran opinion pri la afero.)

Jam post alveturo al tiu ĉi loko trafis min speciala sento. Mi tie estis kun fratinoj kaj amikinoj, kaj eble ni ĉiuj estis ĝojigitaj pro multe da belaj junaj....homoj :-). Interese estas, ke tiu ĉi interesiĝo min post kelkaj horoj forlasis kaj altiris min forta spirito de tiu ĉi loko. Mi travivadis eksterordinarajn momentojn, kiuj ne povis esti el tiu ĉi mondo. Mi sentis min kiel frenezulino, kiu estas dronanta en ĝis nun neekkonita amo kaj graco. La sento estis tiel intensa, kiu superas ĉiun ajn travivaĵojn ĉi tie surtere. Tion mi travivis nur unuan fojon en la vivo kaj mi scias, ke tio sufiĉas al mi por la tuta resto de la vivo, kiu estas tiel malfacila kaj trateksita per diversaj provoj. Kaj tiam mi komencis ami homojn (eĉ se tio iam estas multe, multe malfacila).

Plue nur tiajn perletojn, kiuj helpis al la tuteca travivaĵo de la konvertiĝo en tiu ĉi loko. Unu tagon mi havis tre fortan kapdoloron kaj do tre persistan (helpis nek Ibuprofen).

Homoj diris, ke apud la ĉefa tendo de la pilgrimloko estas mirakla kapelo, kie jam multaj homoj akiris iun gracon. Tuj post la unua surgenuiĝo kaj mallonga preĝo en tiu ĉi kapelo la doloro subite (do tuj) ĉesis, mi eĉ tion ne tuj povis ekkredi.

Tio estis unu belega „mirakla“ travivaĵo kaj la dua estas simila. Vespere mi enlitiĝis en la ĉambro, en kiu ni estis loĝigitaj. La sekvan tagon mi vekiĝis tute inverse kuŝanta, kio signifas, ke kun piedoj sur kapkuseno (vere tio ne okazadas al mi). Kaj apud piedo iris la plej granda krabro, el ĉiuj, kiujn mi iam vidis. En Kroatio estas tiu insektaro iel pli granda...

Anežka (www.katolik.cz)

al la indekso


 NI BATALU KONTRAŬ HIPOKRITECO EN LA VIVO

Edzo diras al sia edzino: „Mia amatino, mia familio mankas al mi, miaj gepatroj, miaj gefratoj, iliaj geedzoj kaj iliaj infanoj. Ĉu vi povas prepari tagmanĝon por morgaŭ? Mi petas! Do, mi invitos ilin hodiaŭ por veni tagmanĝi kun ni morgaŭ“.

La edzino respondas kun suspiro: „Uf! Morgaŭ, se Dio volas, mi faros ĝin kaj estos bone“. La feliĉa edzo respondas: „Dankon, mia amatino, mi telefonos al ili dumtage por ilin inviti“. Morgaŭ matene la edzo iras laborejon esperante, ke lia edzino preparos belan tagmanĝon por miaj familianoj, kiuj ilin vizitos.

Pli frue ol kutime, la edzo venas hejmen por helpi la edzinon prepari akcepton de liaj familianoj. Tuj post alveno hejmen li demandas sian edzinon: „Mia amatino, kiel vi progresas en la preparoj? Ne forgesu, ke niaj vizitontoj venos al ni ĉi-vespere. Diru al mi, kion mi povas helpi al vi?“

La virino respondas: „Ne, mia amato, mi nenion preparis por ili, ĉar via familio en nia domo ne estas novaj vizitantoj. Ili manĝos ĉion, kion ili trovos“.

La seniluziigita edzo diris al sia edzino: „Dio pardonu vin! Kaj kial vi ne diris al mi hieraŭ, ke vi nenion kuiros?“

La edzino respondas: „Voku al ili kaj petu pardonon. Kiel ajn, ili estas viaj familianoj!“ La kolerigita edzo prenas sian aŭtomobilon kaj forveturas. La vizitantoj alvenas ĝustatempe, sed kiaj vizitantoj! Ĉi tiu estas la familio de la edzino.

Ŝia entuziasma patro demandas: „Mia filino, kie estas via edzo? Hieraŭ li vokis min, por ke ni ĉiuj vizitu vin por hodiaŭ tagmanĝi en via domo; li diris, ke jam longe ne estis kune nia familio“. Ŝi respondas al sia patro, tre ĉagrenita: „Mia edzo ĵus eliris, paĉjo“. La patro respondas: „Sed kiel li povas inviti nin por tagmanĝi kaj eliri forlasante nin?“

La edzino estas tute ĉagrenita kaj ŝokita, ĉar la manĝaĵo, kiun ŝi pensis prezenti al la familio de sia edzo, ne estis taŭga por gastigo de la propra familio. Ŝi telefonas al sia edzo: „Mia amato, kial vi ne diris al mi, ke estas mia familio, kiun vi invitis?“

La edzo respondas: „Por mi, mia familio aŭ via familio, estas nia familio por ni ambaŭ. Do mi invitis mian familion.“

La virino daŭrigas: „Bonvolu, mia amato, alportu pretan manĝaĵon, ĉar ĉi tie hejme la manĝaĵo ne sufiĉas, kaj ĝi ne estas taŭga manĝaĵo por la vizitantoj“.

La edzo respondas: „Pardonu, mi jam estas malproksime!“ Ĉiuokaze, estas via familio, ... viaj gepatroj ne estas fremdaj al ni. Donu al ili la manĝaĵon, kiun vi volis doni al mia familio...“

Morala leciono: „Faru al alia tion, kion vi ŝatus, ke aliaj faru al vi. Kaj traktu la aliajn, kiel vi ŝatus de aliaj esti traktata“. „Kion vi volas, ke aliaj faru al vi, faru la samon al ili“.

Honoré Sebuhoro, DR Kongo

al la indekso


 „LA ETERNULO NENIIGOS LA MORTON KAJ FORVIŜOS LARMOJN DE ĈIUJ VIZAĜOJ POR ĈIAM.“ (kp. Jes 25,8)

Antaŭ nelonge mi legis sciencan artikolon, kiu okupiĝis pri la temo de morteco. La homa aĝo konstante plilongiĝas, la medicina servo estas je elstara nivelo, malgraŭ tio ni ne fariĝas nemortemaj kaj nia korpo laboras je detruo de si mem ĝis la fino mem ‒ la morto.

La vorto morto kaj ĝia plena signifo ĉiam je mi efikas tiel, ke mi iom timkonsterniĝas. En momento de la morto mi perdas iun proksiman aŭ mi mem forlasas tiun ĉi mondon. Ne eblas iamaniere tiun ĉi momenton iel eviti. Kun absoluta certeco mi povas diri, ke iun tagon mi mortos.

Ĉu tio vere estas tiel konsterniga imago? Se mi memorigas al mi mian kredon, ke tiu ĉi momento, same kiel la tuta mia estado estas en la manoj de Dio, kaj ke eĉ tio, kio venos post tiu ĉi momento estas nura paŝo en la novan vivon, mi sentas, ke la timo min malrapide forlasas. La promeso de tio, ke Dio neniigos la morton kiel tian, kaj Li denove min levos en la nova vivo, al mi mem forviŝas larmojn el mia vizaĝo.

La morto estas tiu nia plej lasta paŝo, por ke ni finfine povu renkontiĝi vid-al-vide kun Dio. Estas tio finfaro kaj kulmino de nia tutviva vojiro kaj ne gravas, kiom da tempo estis al ni ĉi tie donita, ĉar la eterna vivo ... estas eterna. BF.

www.vira.cz

al la indekso


 HUMURO DE MAKSO

al la indekso


 EKZEMPLO DE AMIKECO, KIU OFTE MANKAS AL HOMOJ

Ne nur inter homoj, sed ankaŭ inter homoj kaj bestoj kaj bestoj mem povas ekzisti sinceraj amikaj interrilatoj, kiel tion dokumentas tiuj ĉi du fotoj. Tamen ni konsilas ne provi la amikajn rilatojn simile, kiel tion dokumentas suba bildo, por eviti eventualajn fatalajn postsekvojn.

al la indekso


 KIEL TIO OKAZADAS EN USONO

Sur vojbarilo de la ponto staras sinmortigonto preparanta sin por salto. Alkuras al li iu homo strebante deturni lin de tio.
- Atendu, ne saltu!
- Kial ne? Mi ne plu vidas sencon kial vivi.
- Ĉu eble? Ja ekzistas tiom da aferoj donantaj al la vivo sencon.
- Ĉu ekzemple?
- Nu, ekzemple... Ĉu vi estas kredanto, aŭ ateisto?
- Kredanto.
- Mi ankaŭ! Kaj ĉu vi estas kristano, judo, islamano, aŭ io alia?
- Kristano.
- Mi ankaŭ. Kaj ĉu katoliko aŭ protestanto?
- Protestanto.
- Mi ankaŭ! Kaj ĉu vi estas presbiteriano, aŭ baptisto?
- Baptisto.
- Mi ankaŭ! Kaj ĉu vi estas el Origina baptista eklezio, aŭ el Reformita baptista eklezio?
- El Reformita.
- Mi ankaŭ! Kaj ĉu vi estas el Reformita baptista eklezio de nia Sinjoro Jesuo Kristo, aŭ el Reformita baptista eklezio de nia Savanto Jesuo Kristo?
- El Reformita baptista eklezio de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
- Mi ankaŭ! Kaj ĉu vi estas el Reformita baptista eklezio de nia Sinjoro Jesuo Kristo fondita en la jaro 1875, aŭ el la Reformita baptista eklezio de nia Sinjoro Jesuo Kristo fondita en la jaro 1884?
- El Reformita baptista eklezio de nia Sinjoro Jesuo Kristo fondita en la jaro 1875.
- Hm. Mi estas el la Reformita baptista eklezio de nia Sinjoro Jesuo Kristo fondita en la jaro 1884...
Do saltu, vi mizera herezulo!

El www.katolik.cz

al la indekso


 HOMOJ DE SUKCESO

Karolo Ĉaplin vivis 88 jarojn. Li lasis al ni 4 eldiraĵojn:

1. Nenio daŭras eterne sur ĉi tiu mondo, eĉ niaj problemoj.

2. Mi ŝatas iradi en la pluvo, ĉar neniu vidas miajn larmojn.

3. La plej perdita tago en la vivo estas la tago, en kiu ni ne ridas.

4. Ses plej bonaj kuracistoj en la mondo estas: suno, ripozo, ekzercoj, dieto, estimo al si mem, amikoj.

Teniĝu je ili sur ĉiuj etapoj de via vivo kaj ĝoju pro sana vivo ... Se vi ekvidos la lunon, vi ekvidos la belon de Dio ...

Se vi ekvidos la sunon, vi ekvidos la potencon de Dio ... Se vi ekvidos spegulon, vi ekvidos la plej bonan kreiton de Dio. Do ekkredu je tio.

Ni ĉiuj estas turistoj, Dio estas nia vojaĝoficejo, kiu jam difinis niajn trakojn, rezervadojn kaj lokojn ĝiscelajn ... konfidu Lin kaj ĝoju pro la vivo.

La vivo estas nur vojaĝo! Tial vivu hodiaŭ! Povas ne esti morgaŭo ...

(El reto. Disponigis sac. S. Płachta)

La fraŭlino katekistino komencas sian regulan instruhoron de religio donante enkonduke al infanoj etan enigmon: „Estu tre atentemaj, infanoj. Estas tio rufa saltanta sur arboj. Kio tio estas?“ Joĉjo levas la manon dirante: „Nu, normale mi dirus, ke tio estas sciuro. Sed ĉar tion demandas vi, do certe tio estas anĝeleto.“

www.katolik.cz

al la indekso


 VALORAS PRIPENSI

Vivo instruas al ni humilecon, amo paciencon, kaj homoj instruas al ni saĝecon.

Kiu ajn vin vundos, tiam memoru. Ne venĝu - ne valoras. Atendu. Vivo faros tion anstataŭ vi.

Neniam parolu tro multe pri vi, ĉar pro envio blindulo komencas vidi, kaj surdulo komencas aŭdi.

La plej bona reago je malbono estas bondeziro. Ĉar nur bono havas povon ŝanĝi homojn. Atendo ĝis iaj cirkonstancoj faros venĝon anstataŭ ni lasas nin sur malalta morala nivelo... tial la mondo, malgraŭ teknologiaj atingaĵoj, plu estas plena de malbono.

Longina Leśkiewicz

 

Kvereło estas ĉiam io, kio malproksimigas nin de Dio. Ju pli ni rnalproksimiĝas de Dio, des pli eklezio ŝajnas al ni malbela, suspekta, mistera. Tia senĉesa plendado estas klara pruvo pri sindetranĉo disde la Disinjoro.

Oni ne timu iun, kiu havas bibliotekon kaj legas multe da libroj. Necesas timi iun, kiu havas nur unu libron, kaj opinias ĝin sankta, sed neniam ĝin tralegis.

Se vi ne scipovas diri ion bonan pri iu, tiam pli bone nenion parolu!!!

al la indekso


 HO JESUO, AL MI VENU

  al la indekso 


 LA PLEJ SANKTAN ADORU NI SAKRAMENTON


 DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. IBAN: CZ4420100000002700247564 SWIFT/BIC: FIOBCZPPXXX Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2024 (35) - číslo 2 (134).